hungario.hu


Budapest Regiono1 Regiono2 Regiono3 Regiono4 Regiono5 Regiono6 Regiono7



Hungario

 

Hungario (Magyarország) situas meze de Eŭropo ĉirkaŭita de Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio. Ĝia areo estas 93 030 km2, la plej granda distanco en orienta-okcidenta direkto estas 528 km-oj, en norda-suda direkto 268 km-oj. Ĉirkaŭ du trionoj de ĝia teritorio estas ebenaĵo. Ĝia plej alta punkto estas la monto Kékes (1015 m) en la montaro Mátra. Ĝia plej malalta loko (78 m) estas trovebla en Suda Hungario, ĉe la suda rando de la urbo Szeged. Plej gravaj montaroj de la lando estas: Mátra, Bükk, Bakony, Mecsek kaj la montaro de Kőszeg. Hungario apartenas al la akvo-kolekta teritorio de la riverego Danubo (Duna), ĝia tuta longo de la Nigra Arbaro ĝis la Nigra Maro estas 2850 km-oj, la hungara etapo estas 420 kilometroj. Ĉi tiu parto en sia tuto estas navigebla. La alia 579 km-ojn longa rivero de Hungario estas Tisza (Tiso), kies plej granda parto estas same navigebla. La plej granda lago de la lando kaj ankaŭ tiu de Mez-Eŭropo estas Balaton (Balatono, 591 km2), la "hungara maro", kiun ligas kun Danubo la 100 km-ojn longa kanalo Sió (ŝio). Ĉe la okcidenata limo de la lando etendiĝas la lago Fertő (ferte’) sur 322 km2, sed ĝia tri kvaronoj situas en Aŭstrio. Inter Budapeŝto (Budapest) kaj Balatono situas la lago Velencei-tó, kiu fariĝas ĉiam pli populara loko por ekskurso kaj refreŝiĝo. Hungario apartenas al la norda modera zono. Ĝian klimaton elformas la kontinentaj influoj alvenantaj el oriento, la oceanaj influoj el okcidento kaj - en pli malgranda mezuro - meditereanaj influoj. Rezulte de la efiko de la kontraŭaj influoj la klimato de la lando estas sufiĉe ŝanĝema kaj ekstrema. La jara mezproporcia temperaturo estas inter 10 kaj 11 gradoj celsius. La mezproporcio de la plej malvarma monato, januaro estas inter minus 1 kaj minus 3 °C kaj la plej varma monato estas julio, kiam la temperaturo varias inter 18 kaj 23 °C. Rigardante la nombron de la sunbrilaj horoj, Hungario superas la okcidentajn ŝtatojn, kiuj estas sur la sama grado de la latitudo: jare mezproporcie estas 1900 horoj kun sunbrilo. La minimumo estas 1500 horoj, la maksimumo estas inter 2400 kaj 2500. La distribuo de la pluvaĵoj estas sufiĉe kaprica. La jara mezproporcio estas 550-600 mm (en la plej senpulvaj regionoj: en mezo de la Granda Ebenaĵo 200-500, en la okcidenataj montaroj 900-1000 mm). Plej multe da pluvo estas en majo kaj oktobro. Facile estiĝas ankaŭ tempestoj, foje-foje kun hajlo. Kelkajn vortojn pri la flaŭro kaj faŭno de la lando. Oni registras 2165 florhavajn vegetaĵojn (kune kun la filikoj). Sur la plej granda parto de la lando etendiĝas kulturvegetaĵoj. Nur 14 %-ojn de la teritorio kovras arbaro (ĉefe kverko kaj fago), pinglofolia arbo nur 6 %-ojn. Proksimume 32 mil bestopecoj vivas en la lando. La loĝantaro de Hungario konsistas 97,8 %-e el hungaroj kaj vivas en la lando ankaŭ pluraj minoritatoj (en 1990): slovenoj 1,9 mil, serboj 2,9 mil, slovakoj 10,5 mil, rumanoj 10,7 mil, kroatoj 13,6 mil, germanoj 30,1 mil, ciganoj 142,7 mil, kaj aliaj 19,6 mil.



La nuntempa Hungario

Hungario estas respubliko la trian fojon en sia historio. La nuna respubliko estis aklamita la 23an de oktobro 1990. Ĝia flago estas ruĝa-blanka-verda horizontale, meze kun la blazono de la respubliko. Plej ĉefa organo de la ŝtata potenco estas la Parlamento, kies 365 membrojn elektas la pli ol 18 jaraj civitanoj por kvarjara periodo laŭ ĝenerala, egala kaj senpera balotrajto, per sekreta balotado. Plej supera instanco de la ŝtata administrado estas la Ministrokonsilantaro de la Hungara Respubliko ĝiajn membrojn - laŭ propono de la ĉefministro - nomumas respektive eksigas la parlamento. La ĉefministro direktas pere de ministroj la laboron de ministerioj. La ĉefurbo de Hungario estas Budapeŝto. La plej grandaj urboj estas: Debrecen, Miskolc, Pécs, Szeged.



Ni bonvenigus la prezentojn de urboj, vilaĝoj, kiuj ankoraŭ ne estas ĉi tie.

hferenc@pr.hu

 
Flago de Hungario

Hungario
Magyarország

Bazaj informoj
Oficiala lingvo hungara
Ĉefurbo Budapeŝto
Areo
de ĉiuj ŝtatoj
el tio akvo
93.033 km2
108-a rango
0,74%
Loĝantaro

de ĉiuj ŝtatoj
Loĝdenso
en
10,2 milionoj
78-a rango
109/km2
2001
Monunuo Hungara Forinto(HUF)
Horzono UTC +1
Retokodo .hu
Landokodo HU
Telefona landonumero 36
Politiko
Politika sistemo Parlamenta
demokratio
Prezidento Áder János
Ĉefministro Orbán Viktor
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Autonomio
Sendependeco
1867
1918-10-31
membriĝo en
UN
NATO
Eŭropa Unio

1955
1999
2004-05-01