Regiono 1


 




Cserszegtomaj

En orienta parto de departemento Zala, 4 km-ojn de urbo Keszthely, 2 km-ojn de urbo Hévíz situas vilaĝo Cserszegtomaj (pron.: ĉersegtomaj) en la sud-okcidenta parto de montaro Keszthelyi.
Ĝia unua dokumenta mencio okazis en 1357 en la formo Tomaj. Ĉi tie naskiĝis en 1931 István Szabó, la fama verkisto prezentanta en siaj noveloj la kamparanan vivon.
Famaĵoj de la loko estas en la interna parto la putgroto, en la parto proksime al Hévíz la arboredo, la libertempa parko kaj en ĝi la elvidejo Margit. Proksime al placo Orbán estas konstruita la Fortikaĵteatro, kiu donas lokon al kulturaj eventoj. Apud ĝi tutjare funkcias la kelo Festetich. Somere laboras kvindeko da artistoj en la artista verkejo sur la areo de la lernejo.
Per tubakvo ĉiuj loĝejoj, per tubgaso iliaj 58%-oj estas provizitaj. Proporcio de la kovritaj vojoj estas 60%-oj. La biciklovojo al Hévíz nun estas konstruata. La kanalizado estas kompleta. La nombro de la loĝantaro daŭre kreskas, nun ĝi estas ĉ. 2000 personoj.
La ekonomion baze difinas turismo kaj vinberkulturo. Gastejoj, hoteloj, restoracioj, kampadejoj, rajdejoj, drakflugejoj kaj plurcent privataj gastigantoj atendas la ripozemulojn. Agrabla ripozloko en la vilaĝo estas la ripozcentro Club-Dobogómajor.
Ĉi tie funkcias la eksperimenta vinberkultura centro de la Agriscienca Universitato de Veszprém, kie okazis la selekto de la fama Spicovino de Cserszeg.


Fertőd (Esterháza)

30 km-ojn sud-oriente de urbo Sopron staras la plej granda kaj bone konservita aristokratia kastelo en Hungario.
La princa familio Esterházy konstruigis tie ĉasistan domon en la 1720-aj jaroj. Kvardek jarojn poste princo Miklós Esterházy konstruigis imponan barokan kastelon kun 126 ejoj. Oni nomas ĝin „la hungara Versailles” aŭ „la hungara Schönbrunn.”.
La princoj Esterházy ege ŝatis la muzikon, subtenis la komponistojn. La aŭstra Josef Haydn estis Kappelmeister (orkestrestro) en la Kastelo Esterházy dum tridek jaroj. Li komponis tie multe da siaj majstroverkoj. Malgranda muzeo en la kastelo estas dediĉita al lia vivo kaj verkaro.
La kastelo iĝis grave damaĝita dum kaj post la dua mondmilito, sed nun ĝi estas preskaŭ kom-plete restaŭrita kaj libere vizitebla. Dum la somera turisma sezono estas organizata la Haydn-Festivalo, koncertoj en la granda Muzikhalo de la kastelo..


Győr

Győr, la "urbo de tri riveroj" kaj (multegaj) bicikloj estas ekde pluraj jarcentoj la natura ekonomia kaj trafika centro de norda Transdanubio ĉe la kunfluo de Rábca, Rába – akceptinta en sin Marcal anteŭurbe – kaj Danubo Mosoni.
Krome ĝi estas kultura centro kun propra teatro, operensemblo kaj la mondfama „baleto de Győr”. La nombro de la loĝantaro estas 130 mil.
La urbo emergiĝas kvazaŭ insulo el la ĉirkaŭaj, iam marĉaj, akvecaj regionoj – falkto, kiu logike destinis Győr, esti trafika nodo inter Budapeŝto kaj Vieno (ĝuste duonvoje), inter nordo kaj sudo.
Al ok direktoj disradias el ĝi landaj kaj internaciaj ĉefvojoj, trairas ĝin la internaclaj fervojaj ĉeflinioj Budapeŝto – Vieno, Budapeŝto – Hegyeshalom (Bratislavo), ĉi tie debranciĝas la ĉeflinioj al Sopron-Ebenfurt kaj al Celldömölk, krome la flanklinio al Veszprém, kaj ni ankoraŭ ne parolis pri la akvaj vojoj, kiuj de 1992 kunligas la urbon tra la kanalo Rejno-Majno kun la maroj.
La fiŝo-, nutro- kaj rifuĝdonaj riveroj kaj interakvaj altejoj allogis por loĝiĝo jam en la antikveco. Daŭraj setlejoj establiĝis unuafoje en la bronzepoko. Ĉirkaŭ 500 a.K. konstruis ĉi tie loĝlokon iliroj kaj 300 jarojn poste keltoj, kiuj donis la nomon Arrabona (=loĝloko ĉe Rába) al sia sidejo ĉe la rivero Arrabo (=Rába).
La nomon konservis ankaŭ la romianoj, konstruintaj sur la monteto Káptalan sian fortikaĵon kaj sub ĝi sian civilan urbon.
Post hunoj, gotoj, longobardoj, avaroj loĝiĝis daŭre kaj refortikigis la restintajn defendajn instalaĵojn de la romianoj.
Kontraŭ ilia fortikaĵo persone gvidis sian armeon la franka imperiestro Karolo la Granda. La unua hungara reĝo Stefano la Sankta ekkonis la strategian signifon de la loko, kaj fondis ĉi tie ĉirkaŭ 1000 regionan administran centron kaj episkopejon.
Stefano 5a venkis ĉe Győr la ĉehan reĝon Otokaro, kaj danke por la subteno far la urbanoj li donis al Győr la privilegion de libera urbo.
En 1529 la urbo estis bruligita, por ne esti okupita de la turkoj marŝantaj kontraŭ Vieno, pro kio ĉl tiuj nomis ĝin Janik Kala, brullgita urbo.
Inter 1537-1575 ĝl estis refortikigita, plivastigita kaj provizita per remparoj laŭ la plej modernaj italaj konstruaj principoj, kaj fariĝis la plej fortika loko,"remparo de Vieno".
Post incendio plaginta la tutan urbon en 1566, ĝi rekonstruiĝis kun stratoj geometrie rektangulaj kaj paralelaj, kio bone vidiĝas eĉ hodiaŭ en la urbokerno.
En 1594 la turkoj okupis la fortikaĵon, sed kvar jarojn poste grafo Pálffy kaj Schwarzenberg truke rekonkeris ĝin. En 1808 Napoleono enmarŝis la urbon, kaj propramane markis la detruendajn bastionojn.
En la 18a jarcento la urbo riĉiĝis kiel grenkomerca nodo, kaj fine de la 19a jarcento disvolviĝis en ĝi grava industria evoluo kun konstruado de maŝinoj, strataj kaj fervojaj veturiloj, ledprilaboro, teksaĵa kaj nutraĵindustrioj (Raba, Graab – la nuna Graboplast – , Richards, Koestlin).
La urbo fariĝis la tria plej granda industria konglomeraĵo de Hungario. Kvankam post la falo de la socialisma reĝimo multaj tradiciaj industrioj ĉesis, estis establita industria parko, kie unu post alia elkreskis per verda investo la plej diversaj fabrkoj kaj uzinoj, ekde nutraĵindustriaj ĝi elektronikaj.
En Győr oni fabrikas interalie la famajn Audi-aŭtomobilojn en t.n. ĝustatempa reĝimo.
Malgraŭ la industriiĝo la interna urbo konservis sian antikvecan arkitektan etoson. Plej vidindas la Kapitula monteto (Káptalan-domb) kun la preskaŭ miljara baziliko, la Episkopa turo kaj palacoj starantaj sur romiaj fundamantoj kaj ĉirkaŭitaj de la restaĵoj de la mezepokaj kaj renesancaj defendmuregoj, bastionoj.
En la subpreĝeja kripto de la baziliko ripozas unu el la unuaj esperantistoj de Győr, lingvisto, politikisto kaj papa prelato Sándor Gisswein. En la sude alkonstruita gotika kapelo troviĝas la admirinda kaprelikvujo de reĝo Sankta Ladislao, mondfama majsraĵo de la mezepoka cizelarto.
De sur la proksima bastiono Sforza malfermiĝas unika panoramo en norda direkto al la kunfluo de du la Rába-branĉoj kun la insulo Radó kaj Danubo Mosoni. En la bastiono mem, en ties kazamatoj estas lokitaj romia kaj mezepoka lapidarioj kaj gravuraĵoj de historiaj urbobildoj. Ĉi tie spekteblas memorekspozicio kaj -spektaklo pri la martira episkopo Vilmos Apor mortigita de sovetaj soldatoj, dum li defenis virinojn fuĝintajn en la kelon de la episkopa palaco. Se oni turnas sin aliflanken de sur la monteto Káptalan, oni vidas sterniĝi sube la "forumon" de la malnova burĝa urbo: placon Széchenyi, unu el la plej belaj barokaj placoj de la lando, kun pitoreskaj burĝaj kaj nobelaj palacetoj kaj dutura benediktana preĝejo kaj monaĥejo. La interna urbo estas sistemece rekonstruata. Ties rezultoj kaj la panoramo de sur la multaj pontoj kaj promenado riverborde kaj sur la insulo Radó kaptas la koron per sia unikeco. La mallarĝaj stratoj, internaj arkadaj kortoj, ĉizitaj nobelblazonoj super ŝtonframaj pordegoj, pendoŝildoj de metiistoj, tipe Győr’aj angulbalkonoj kaj ne laste la bunta homtumulto de la bazara placo rekondukas nin en la etoson de antaŭjarcentaj tempoj. Kvazaŭ garde staras super la urbo la 58 m alta turo de la urbodomo proksime al la stacidomo. La novbaroka urba palaco estis konstruita inter 1896 kaj 1998, kaj fariĝis apud la turkopela kupra koko la simbolo de la urbo.
Nepre vizitindas ankoraŭ la karmelana preĝejo apud la duobla ponto super Rába, ĉe la iama Viena pordego de la fortikaĵo. Ĝin oni konstruis laŭ la planoj de Márton Wittwer inter 1716 kaj 1725 en baroka stilo kun nekutima, eleganta ovala kupolo.
Se oni turnas sin suden, kaj ekiras sur la landovoj n-ro 82 direkte al Veszprém, baldaŭ oni ekvidos la benediktanan abetejon sur la monto Pannonhalma majeste kaj superbe elleviĝi el la ĉirkaŭa ebenaĵo Kisalföld.


Hévíz

Vilaĝo kun 6 mil loĝantoj, situanta 6 km-ojn nord-okcidente de urbo Keszthely, Hévíz iĝis unu el la plej vizitataj termakvaj kuracejoj en Hungario. La vorto Hévíz signifas “varmegan akvon”.
Natura fonto funde de 39 m profunda lageto regule liveras 1 m3 /sekundo da akvo.Ties temper-aturo estas 35 o C. Je la surfaco de la lago, la temperaturo de la akvo varias inter 28 kaj 30 o C, laŭ la sezono.
La akvo estas alkali-hidrogenkarbonata, sulfidhava kaj iomete radiaktiva. Laŭ la balneologiaj testoj kaj la multjara sperto, ĝi estas speciale efika por muskol-reŭmatismo, variaj tipoj de artrito, kaj malsanoj de la vertebroj. Krome ĝi estas utila kaze de metabolisma malordo kaj problemoj de la nerva sistemo. Male, la termakvo de Héviz estas zorge evitenda de kor-malsan-uloj.
Funde de la lago troviĝas kelk-metrojn dika tavolo de kuracefika ŝlimo. Tion oni uzas en la terapio ŝmirante ĝin sur la tutan korpon, aŭ sur la malsanan korpoparton de la paciento. En sekigita formo la ŝlimo estas ankaŭ eksportata al diversaj regionoj de la mondo.
En Héviz funkcias moderna hidroterapia hospitalo (malsanulejo de kuracado per akvo), tutjara subĉiela banejo, kaj du hoteloj ekipitaj per termaj banejoj. (La 4-stela Hotel Thermal kaj la 3-stela Hotel Akvo.)


Keszthely

Urbo kun ĉ. 25 mil loĝantoj, situanta 192 km-ojn de Budapeŝto.- 7,5 km sude de Keszthely, ĉe Fenékpuszta, estas malkovritaj ruinoj de iama romia militista kampadejo nomita Valkum, kie troviĝis ankaŭ jam kristana baziliko. Laŭ la arĥeologiaj trovaĵoj ĉi tiu regiono estis sen interrompo loĝata ankaŭ dum la jarcentoj de la granda popolmigrado.
La plej malnovaj konstruaĵoj en Keszthely mem estas la gotikaj preĝejo kaj monaĥejo de la Franciskanoj, konstruitaj en 1386. Dum la tempo de la kontraŭ-turkaj militoj ili estis ĉirkaŭitaj de protekta murego. La Turkoj neniam ekposedis ilin. En la 18-a jarcento la preĝejo iĝis barokigita.
La plej grava kaj plej interesa konstruaĵo estas la palaco de la grafa familio Festetics, kiu ricevis la bienon en 1739. La palaco staras meze de larĝa, bela parko. Ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1745, kaj finiĝis en 1887. La Helikon-Bibliotekon (stoko: 52 mil volumoj) fondis grafo György (Georgo) Festetics (1755-1819). Li estis granda amatoro kaj mecenaso de la artoj kaj de la literaturo. – En la Halo de Speguloj regule estas aranĝataj koncertoj.
Antaŭ la ĉefa enirejo de la palaco staras la statuo de grafo György Festetics. Li estas ankaŭ la fondinto de Georgikon, unu el la plej fruaj agrikulturaj altlernejoj en Eŭropo (1797).. Nuntempe tio funkcias kiel la Agrikultura Fakultato de la Universitato de Veszprém.
Grava kultura evento estas la ĉiujare aranĝita Helikon-Festivalo, kie estas prezentataj la plej novaj poeziaj kaj prozaj verkoj.
La Balatona Muzeo havas, krom la ekspozicioj pri la pasinto kaj nuntempo de la lago mem, ankaŭ riĉan kolektaĵon de arĥeologiaj trovaĵoj el la tempoj antaŭ la alveno de la Hungaroj, precipe de la Hunoj kaj la Avaŭroj.
Keszthely estas ankaŭ tre favorata ripozloko, kun hoteloj, plaĝo, velboat-haveno ktp.


Körmend

Körmend estas pordego de la regiono Őrség. Ĝi situas en la sudokcidenta parto de Hungario, en la departemento Vaŝ, en la maldekstra bordo de la rivero Rába.
Körmend estas malgranda urbo. Ĉi tie loĝas 12 mil loĝantoj.
Körmend estas 764 jara urbo. La reĝo Béla la kvara, donis al Körmend la urban privilegion, en la jaro 1244.
La urbo estas fama pri la kastelo de Batthyány. La familio de Batthyány estis bienulo de la urbo dum pli ol 400 jaroj.
Ili konstruigis la nunan kastelon orname renovigitan sur la fundamentoj de la akvofortikaĵo, komence de la 18-a jarcento.
Nun en ĝi estas: muzeo, teatra salono kaj biblioteko de la infanoj. Apud la kastelo situas granda bela parko. Tie videblas multaj kaj diversaj malnovaj arboj.
Ĉi tiu parko estas pulmo de la urbo. La plej fama el la familio Batthyány estis László Strattmann. Li estis okulkuracisto. Li helpis ankaŭ al la malriĉuloj. Li jam estas inter la sanktuloj.
En la urbo estas infanvartejo, infanĝardenoj, lernejoj - ĝeneralaj, fakmezlernejo kaj gimnazio -, medikamentfabriko EGIS, meblofabriko ADA, restoracioj, sportplacoj kaj sporthalo.
La urbo havas faman korbopilk-teamon. Ili jam havas belajn medalojn el oro kaj el arĝento.
Apud la urbo fluas la rivero Rába. Tie oni povas ludi, baniĝi kaj remadi.
La kulturaj programoj okazas en la kastelo, ekzemple ekspozicioj en la teatra salono, en la kulturdomo, en kinejo kaj sur la ĉefplaco.


Kőszeg

La urbo estis fondita en la jaro 1157. La duoblan (supran kaj malsupran) kastelon konstruigis la familio Kőszegi, en la 13-a jarcento., En 1328 Kőszeg ricevis la titolon kaj la privilegiojn de libera reĝa urbo de reĝo Karlo Roberto. La kultivado de vinberoj prosperis sur la montetoj de la regiono. La produktado kaj vendado de vino iĝis unu el la plej gravaj fontoj de elspero por la loĝantaro. La urbo iĝis lombardigita al la Habsburgoj en 1445, kaj rrestis sub ilia regado ĝis 1647. Je la du flankoj de la kastel divolviĝis “hungara”, respektive “germana” kvartaloj. La germana nomo de la urbo estis Güns.
En la jaro 1532, kapitano Miklós Jurisich havis la fortikaĵon de la grandega armeo de la sultano Sulejmano, haltigante ties marŝon kontraŭ Vieno.- Dum la du jarcentoj de la turkaj militoj Kőszeg estis grava merkat-urbo de la nord-suda landvojo konektinta Vienon kun la Adriatika maro. .Ĝi suferis pro la luktoj de la religia reformacio kaj kontraŭ-reformacio, kaj ankaŭ pro la ripetitaj ribeloj de la Hungaroj kontraŭ la subprema regado de la Habsburgoj. Post la sensukcesa milito por libereco gvidata de Ferenc II Rákóczi komence de la 18-a jarcento, la kastelo definitive perdis sian strategian signifon.
La 18-a kaj 19-a jarcentoj estis epoko de relative trankvila ekonomia kaj kultúra progreso. Prosperis la metioj kaj la tekstil-industrio. Inter la jaroj 1724 kaj 1863 Kőszeg estis unu de la rezidejoj de la kvin hungaraj regionaj tribunaloj.
Dum la dua mondmilito la urbo ne iĝis serioze damaĝita. Sed poste por du jardekoj ĝi estis parto de la malfacile alirebla landlim-zono laŭlonge de la Fera Kurteno. Pluraj kulturaj kaj edukaj institucioj de la urbo translokiĝis al la urbo Szombathely, kiu restis ekster la imzono.
Aktkitektura rekonstruo komenciĝis en la 1960-aj jaroj, paralele kun la disvolvo de fremdultrafiko en la regiono. La bone konservita mezepoka centra areo de la urbo enhavas entute 138 protektatajn konstruaĵojn. Jen kvar ekzemploj.
•    La Jurisich-kastelo:13-16-a jarcentoj – gotika kaj renesanca, 18-a jarcento – baroka. Nun ĝi funkcias kiel muzeo
•    .La preĝejo de Sankta Jakobo (15-a jarcento), gotika jun freskoj, baroke transformita, kaj
•    la Urbodomo staranta sur fundamento el la 15-a jarcento.
•    Sur la ĉefa placo la plej impona konstruaĵo estas la novgotika preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo (1882-1884).
En la jaro 1978 la urbo Kőszeg ricevis la Hild-premion pro la prezervado de sia arkitektura heredaĵo. La urbo nuntempe havas proksimume 12 mil loĝantojn. La ĉirkaŭaĵo de la urbo ekde 1980 estas “protektata pejzaĝo.”


Letenye

Urbo Letenye situas en la sudokcidenta angulo de Hungario, en departemento Zala, 22 km-ojn de urbo Nagykanizsa, sur la bordo de rivero Mura.
La ĉirkaŭaĵo estas 4169 hektarojn granda, kiu el la variaj, nordo-sudo-direktaj montetoj transiras al profunde kuŝantaj terenoj.
Norde vilaĝoj Zajk kaj Kistolmács, okcidente vilaĝo Murarátka, oriente vilaĝo Becsehely kaj sude Kroatio limas ĝin.
En la formado de la surfaco Mura – kiu ĉi-etape estas ankaŭ landlima rivero – ludis gravan rolon. La apuda tereno minacata de inundoj eĉ nun ne estas taŭga al kampkultivado.
Rezulte de la river-reguligo la suda parto de la kamparo estas utiligebla kiel paŝtejo, herbejo kaj plugkampoj. Norde dividas ĝin arbaraj kaj vitejaj montetĉenoj apartenantaj al la montetaro de Zala.
La ĉenoj de montoj Julián, Öreghegy, Kecskehát, Béci-hegy akompanataj de ravinoj estas pitoreska pejzaĝo. Oriente sur la mildaj deklivoj estas plugkampoj.
La setlejon trafluas en nord-suda direkto la rivereto Béci pasanta al la rivero Mura. La grundo estas plejparte meze ligita argilo.
Sur la inundotereno troviĝas eĉ leusa, bone kultivebla grundo. La acida arbara grundo okupas nur la pli malgrandan parton de la tereno.
Ĝi estas kelkloke ellasivita, kalkomanka pro la multa precipitaĵo.
La klimato estas sen ekstremoj. La proksimeco de la Adria maro kaj la baseno de Mura avantaĝe influas la veteron de la spaco.
La someroj estas pli moderaj, la vintroj pli mildaj ol en la orientaj partoj de la lando. La regiono havas avantaĝan kvanton da precipitaĵoj dank' al la subtropikaj aeramasoj venantaj el la mediteranea centro.
Precipe en majo-junio kaj ĉirkaŭ oktobro pluvas ofte.
La geografiaj donitaĵoj, la rivero Mura kaj la multaj arbaroj ĉiam donis eblon al la lokaj loĝantoj por fiŝkapti, ĉasi kaj utiligi la plej diversajn arbarajn produktaĵojn.
Sur la kampoj ĉiam estis elstara la vinber-kultivado. Sur siaj malmultaj agroj la loĝantaro kultivis plejparte grenon, maizon kaj terpomojn.
La bestbredadon longe karakterizis nur bredado de porkoj kaj bovoj. Kvankam la regionon preterveturis la fervojlinioj, tamen la publikvoja trafiko ĉiutempe estis grava. La regionon trakuras la ŝoseo n-ro 7, kiu ligas ĝin al la internacia cirkulado.
Letenye ekde 1923 estas grava limtrapasejo, kaj nuntempe jam ĝi estas unu el la pli gravaj sudokcidentaj pordegoj de la lando.


Nagycenk

Urbeto kun ĉ. 1,600 loĝantoj, 12 km-ojn sude de urbo Sopron. Ekde 1741 ĝis 1945 ĝi estis la hejmo de la grafa familio Széchenyi.
La Palaco iĝis konstruita ĉ. la jaro 1760. La du flankoj estis aldonitaj poste (1832-1840, arĥitekto István Hild el Sopron).
Tio estis la hejmo de grafo István Széchenyi, unu el la teoriuloj kaj realigintoj de la gravaj reformoj inter 1820 kaj 1848. Li meritis la titolon „ la plej granda Hungaro.” I. Széchenyi mortis en 1860, kaj estas entombigita en la familia kripto, en la urba tombejo. Lia bronza statuo staras sur la ĉefplaco de Nagycenk, antaŭ la preĝejo.
De la Palaco 2,6 km-ojn longa aleo kondukas, tra belega franca parko kun multaj ekzotikaj plantoj al la Maŭzoleo, kie ripozas lia filo Béla (fama ekspediciestro en Azio) kaj ties edzino.
Dum la dua mondmilito la palacon damaĝis incendio. La jam restaŭrita parto ekde 1873 funkcias kiel Széchenyi Memormuzeo, Palaco Hotelo kaj Maneĝo. (La Széchenyi bieno estis la centro de ĉeval’-bredado en Hungario.)
La nomon de I. Széchenyi portas ankaŭ la Geofizika Observatorio de la Hungara Akademio de Sciencoj, fondita en 1957.


Nemesbük

Vilaĝo Nemesbük situas sur la du bordoj de rivereto Köszvényes (Birgen) 6 km-ojn nord-okcidente al urbo Hévíz. Ĝia areo estas 998 hektaroj, en la interna areo troviĝas ĉ. 400 konstruaĵoj.
La unua dokumenta mencio de Nemesbük okazis en la jaro 1408, sed ĝi estas loĝata pruveble de la mezepoko kun preĝejo kaj ponto super la rivereto. Ĝi estis menciata en 1557-ben kiel Felsőbük kaj en 1580 ĝi nomiĝis jam Nemesbük.
Ĝia loĝantaro konsistis plejparte el etnobeluloj, kiu fakto rolas ankaŭ en la nomo de la vilaĝo. En la turka periodo plej longe kontraŭstaris Nermesbük, ĝi fariĝis impostanto al la sultano nur en 1629. Ĝia preĝejo, sanktigita al Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estas konstruita en 1777. Fieraĵo de la vilaĝo estas la duvolba ŝtonponto kunliganta la du partojn de la setlejo. Estas historia interesaĵo, ke dum pluraj jarcentoj en la mezepoko -- laŭ la dokumentoj en la Arkivo de urbo Pécs -- la nombro de ĝiaj loĝantoj superis tiun de urbo Keszthely.
Nombro de la loĝantoj la 1-an de januaro 2006 estis 623 personoj. La vilaĝo havas evoluintan infrastrukturon: kurento-, trinkakvo- gaso- kaj telefonreton, ankaŭ la kanalsistemo estas plejparte konstruita, la alligo de la neprizorgitaj areoj nun okazas. Estas planata ankaŭ la konstruado de sistemo de kablotelevido kaj interreto. La vilaĝo havas propran konstruinstancajn rajtojn.
La instancoj de la aŭtonomio certigas la sekvajn servojn:
- infanĝardeno (gvidantino: S-ino Béláné Andorkó)
- vilaĝa biblioteko (gvidantino: S-ino Irén Baumgartner)
- integrite al la infanĝardeno funkcias publiknutra kuirejo, kiu prizorgas infanojn kaj maljunulojn.
- kiel integrita instituto funkcias la kulturdomo.
Kunlabore funkcias hejmkuracista kaj vartistina servoj (hejmkuracisto: D-ro Mihály Hegedűs).
Funkcias memstara poŝtoficejo.
En la vivo de la setlejo pli kaj pli gravajn rolojn entreprenas la civilaj organizaĵoj: la Plibeliga --Medioprotekta, Amassporta kaj Kultura Unuiĝo Nemesbük plibeliganta la aspekton de la vilaĝo per sia sindona laboro, la Fondaĵo por Nemesbük kaj la loka Sportrondo Kinizsi, kiu jam pli ol 40 jarojn kontentigas pretendojn de la sportemuloj kaj kies pafarkista faksekcio atingis seriozajn regionajn plenumojn.
En la romkatolika preĝejo plenumas la servon S-ro dekano János Kovács.
La pitoreska situo kaj la pura, ordigita ĉirkaŭaĵo kaj la -- jam pli kaj pli malofte spertebla -- trankvila atmosfero de Nemesbük allogas ripozemajn gastojn, kiuj serĉante ripozon kaj resaniĝon povas elekti -- laŭ la ekzistantaj trafikkontaktoj -- la kuracbanejojn kaj de urbo Hévíz, kaj de vilaĝo Kehidakustány. En la vilaĝo mem troviĝas kampadejo. La konstruado de la hejmo de maljunuloj ĝuste nun okazas. La ekonomian vivon de Nemesbük regas la privataj entreprenoj, kiuj plejparte certigas komercajn kaj turismajn servojn.
Estas gravaj eventoj la vilaĝotago organizata ĉe la turniĝo de julio-aŭgusto kaj la aranĝoj de la civilaj organizaĵoj.
La aŭtonomio de la vilaĝo estas partoprenanta kiel membro en la Etregiona Asocio Keszthely-Hévíz, Ĝenerala Lernejo Gyula Illyés, Familihelpa kaj Infanprosperiga Servo.


Pannonhalma

Pri Mons Sacer Pannoniae, la Sankta Monto de Panonio mencias Anonymus en sia kroniko, ke vidinte la belecon de la regiono ĉe la patrujokupo, duko Árpád kaj liaj militestroj tre ekĝojis kaj ankaŭ ekkampadis ĉi tie.
La loko estas de antaŭ mil jaroj la Hungaria centro de la benediktana ordeno. Dukop Géza donacis la teron al la monaĥoj. Depost tiam Pannonhalma travivis multajn tempestojn de la histrio, kaj la forpasintaj jarcetnoj postlasis siajn spurojn sur la abatejo, ĉu en bona, ĉu en mala sencoj.
La unuaj monaĥejo kaj preĝejo estis supozeble tre primitivaj. Ĝis la 12a jarcento oni devis plurfoje rekonstrui ilin, ĉar incendioj, tempestoj ruinigis ilin. La nuna baziliko estis konstruita kaj konsekrita en 1225.
La ornamaĵoj de ĝia ĉefnavo, ĝiaj figuraj konzoloj, simbolaj skulptaĵoj sur la kolonbazoj laŭdas la krean fantazion de la forpasintaj tempoj. La romantika marmora sidniĉo de la subpreĝejo estas onidire restaĵo de la plej malnovaj arkitekturaĵoj.
El la preĝejo oni venas tra riĉe ornamita ruĝmarmora portalo, la t.n. Porta Speciosa en la gotikan klostron de la abatejo, kie pensigas nin la simbolaj figuroj de la konzoloj pri homaj malvirtoj. Ĉi tiuj figuraj kreaĵoj atestas samtempe pri la formoriĉo de la mezepoka arto kaj la konceptoj tiamaj pri la homa mondo.
Krom la arkitekturaj-artaj vidindaĵoj indas rigardi ankaŭ la ceterajn valoraĵojn de Pannonhalma. Apartan atenton meritas la ĉefbiblioteko. La interno mem de la biblioteko prezentas arkitekturan allogaĵon. Per sia ekvilibrita klasikisma stilo ĝi reprezentas la hungaran arkitekturon de la 19a jarcento.
Samtempe ĝi signifas unikan valoron inter hungaraj bibliotekoj. Ĝia nuna stoko superas 300 mil volumojn. Kelkaj pecoj ĝiaj estas unikaj raraĵoj. Kodeksoj, bele incicialitaj liturgiaj libroj, nenombremblo da unuaj eldonaĵoj troviĝas en ĝi. En la apudaj ejoj viziteblas la pinakoteko de la abatejo.
Krome ĉi tie estas videblaj numismatika kaj arkeologia ekspozicioj.
Pannonhalma ne nur montras, sed ankaŭ dokumentas la hungaran historion. La abateja arkivo konservas vere unikajn dokumentojn, tiel la fondleteron de la abatejo Tihany el 1055. Ĝi estas la plej malnova interteksta hungarlingvaĵo.
Elstaras kiel valoraĵo la oficiala dokumentaro kompilita antaŭ la tatara invado (1241), la fama Liber Ruber anhavanta kopiojn de 60 reĝaj kaj papaj dokumentoj.
La abatejo havas proprajn gimnazion kaj teologian altlernejon. La baziliko fariĝis unuaranga loko de orgenkoncertroj dank’ al la ŝata restado ĉi tie de la plej famaj orgenistoj en- kaj eksterlandaj.


Pusztaszentlászló

Loĝantaro: 676 personoj, interna areo: 118 hektaroj, ekstera areo: 916 hektaroj.
La setlejo situas 25 kilometrojn sude de Zalaegerszeg, mezvoje inter Becsehely kaj la departementa ĉefurbo. La mecioj de la vilaĝo en 1356 estas Zalasentlaslow, en 1746 Puszta Sz. László. Nuntempe ĝi estas loĝata de 676 personoj.
La setlejo situas en la suda parto de la departemento, inter du montetoj kun nord-suda direkto.En la longa valo de rivereto Supra Válicka troviĝas ankaŭ bela fiŝlageto proksime de la vilaĝo. La montetaron Zala la riveretoj en norda-suda direkto distranĉas je kvin grandaj valoj. Unu el ili estas la 700 metrojn larĝa valo de Válicka, kiu estiĝis rezulte de komplika geologia evoluo. En tiu ĉi trogo fluas la riveretoj Alsó-Válicka kaj Felso-Válicka (Suba kaj Supra Válicka). La unua ekfluas ĉe la suda flanko de la vilaĝo ĉe la limo de Pusztamagyaród kaj Pusztaszentlászló, kaj ĝi enfluas la riveregon Mura. Supra Válicka ekfluas samloke, sed ĝi fluas al nordo sur la ekstera areo de la vilaĝo kaj finfine atingas la riveron Zala.
En la interna areo de la setlejo troviĝas fonto ankaŭ de du aliaj malpli grandaj riveretoj, kiuj nutras la lagon jam menciitan. Krom ili troviĝas ankaŭ en la kuŝujo de la lago pluraj fontetoj, el kiuj la akvo de unu estas supozeble kelkajn gradojn pli varma ol la lagoakvo. Tiuj malgrandaj fontoj "elteriĝas" ĉe la plej profundaj lokoj de la lago, tiel ĝi ne restas senakva eĉ dum la plej granda sekeco, kiam la du riveretoj sekiĝas. La klimaton de la setlejo karakterizas milda, humida vetero. La jara averaĝa temperaturo estas 10 Celsiaj gradoj, kutime kun ekvilibrita alterniĝo. La abunda precipitaĵo faris la departementon riĉa je fluakvoj kaj ebligis formi lagon per konstruita trogferma digo: estiĝis akvoebeno kun surfaco de 6,1 hektaroj kaj kun kvanto de 171,2 m3-oj pere de la fermado de rivereto Völgy ('Valo').
En la 1970-aj jaroj la geologiaj karakterizaĵoj de la regiono ebligis sukcesajn esplorborojn por trovi karbohidrogenojn. Estas faritaj 12 esplorboroj, el kiuj nur tri trovis karbohidrogenojn. Ĉe kelkaj neagaj putoj leviĝis la eblo produkti termalenergion. Evidentiĝis, ke du putoj estas taŭgaj produkti termalenergion. Sur ĉ. 500 m-ojn longa etapo de la montetkresto formanta la orientan limon de la setlejo, estas plantita vinberejo. Ĉiujare estas aranĝataj lokaj vinkonkursoj, kies unualokitoj ĝuas grandan reputacion.
La arbarojn de la regiono formas robinioj, kverkoj kaj sporade pinioj. La mastrumadon de la riĉa sovaĝbestaro plenumas la ĉasistaj societoj Válicka-völgye (sidejo en Bak) kaj Zalavad (sidejo en Nagykanizsa), ĉar la limo inter la du ĉasistaj societoj trakuras la vilaĝon.
La infrastrukturo de Pusztaszentlászló estas sufiĉe evoluinta, ja ĝi posedas jam de jardekoj kondukilajn trinkakvon, gason kaj elektran reton, kiuj preskaŭ en ĉiuj loĝejoj ĉeestas, sekve estas cerigata la aŭtomate plenumata energio-provizado.
En la direkto al Zalaegerszeg la aŭtobus-trafikado estas tre bona, ja ĉiuhore ekzistas minimume unu tien-reen direkta veturo. Al Nagykanizsa iom pli malofte, ĉ. en ĉiu dua horo iras buso.


Sárvár

27 km-ojn de urbo Szombathely, dum la 10-13-a jarcentoj Sárvár estis ter-fortikaĵo ĉirkaŭata de akvofosaĵo. En la 14-a jarcento ĝiaj proprietuloj, la familio Kanizsai, konstruigis apude ŝtonan kastelon. Fine de la 16-a jarcento Sárvár iĝis havaĵo de la grafa familio Nádasdy, kiam Orsolya Kanizsai edziniĝis al palatino Tamás Nádasdy…
En la 16-a jarcento Sárvár estis grava kulturcentro. Estis konstruita tie lernejo, kie la instruado sekvis la modelon de la luterana pedagogo Melanchton. Estis establita presejo. Tie estis presita en 1539 la Grammatica hungaro-latina de János Sylvester, kaj en 1541 la hungara traduko de la Nova Testamento.Tio estis la unua hungarlingva presita libro.
En la Nádasdy-kortego gastis la fama lutisto Sebestyén Tinódi. La grafoj Nádasdy ests adeptoj de la luter(an)ismo kaj kontraŭ-Habsburgaj patriotoj.En la jaro 1671, Ferenc Nádasdy parto-prenis en la malsukcesa komploto de Wesselényi, kaj iĝis sekapigita. Liaj bienoj estis konfiskitaj. Sárvár dekadencis, kaj plurfoje suferis pro incendio. Nova disvolviĝo de la urbo (havanta tiam jam 10 mil loĝantojn) komenciĝis en la frua 19-a jarcento.
La Nádasdy-fortikaĵo estas kvin-angula..En ĝia impona turo troviĝas Halo de la Kavaliroj, kun freskoj el la 18-a jarcento (de Dorffmeister). Tio nun funkcias kiel muzeo.
Pluaj vidindaĵoj estas la luterana preĝejo, la klasikisma Kulturdomo, la gotika preĝejturo, la arboreto, kaj la terma banejo. Ties akvo originale estas 86 o C varma, jod-kaj brom-hava. Ĝi havas terapian efikon je ginekologiaj kaj spir-organaj malsanoj.


Sopron / Ödinburg

Homaj setlejoj ekzistis jam en la frua ŝtonepoko ĉe la orienta finiĝo de la Alpoj, proksime al lago Fertő/ Neusiedlersee. Iliroj vivis tie dum la 6-a – 4-a jarcentoj a. Kr. Sekvis ilin Keltoj. Tiujn konkeris la Romiaj legioj de imperiestro Aŭgusto. Ilia ĉefa setlejo iĝis la romia urbo Skarbancio. Gi troviĝis ĉe la kruciĝo de du gravaj vojoj: la N-S direkta Vojo de Sukceno, kaj la Ok-Or direkta milita vojo konektanta la urbon Vindobono (nuntempe: Vieno) kun Akvinko, la ĉefurbo de la provinco Malsupra Panonio. Dank’ al tiu favora situo la urbo disvolviĝis rapide, kaj ekhavis eĉ propran amfiteatron.
Post la retiriĝo de la Romiaj legioj kaj la jarcentoj de la Granda Popolmigrado, Skarbancio reaperis en Germanaj kronikoj sub la nomo Ödinburg (845). Post la landkonkero de la Hungaroj, Sopron („sub-montejo”) iĝis landlima urbo, ĉe la ofte disputata landlimo inter la Reĝlando Hungario kaj la Sankta Germana-Romia Imperio.
En 1277, reĝo László (Ladislao) IV donacis al Sopron la titolon kaj privilegiojn de libera reĝa urbo, kaj setligis tie elitan taĉmenton de arkistoj (lövér-oj). La invado de la Mongoloj-Tataroj (1241) ne damaĝis Sopronon, tamen komence de la 14-a jarcento oni konstruis fortan muron ĉirkaŭ la oval-forma interna urbo.Inter 1441 kaj 1461 Sopron estis lombardigita al imperiestro Frederiko III. En la 16-17-a jarcentoj, kiam la centra parto de Hungario estis okupita de la Turkoj, kvin naciaj asembleoj estis aranĝitaj kaj tri reĝoj estis kronitaj en Sopron. La Turkoj neniam okupis la urbon, sed ĝi iĝis forte damaĝita de incendio en 1676.
La unua karbo-kuŝejo de Hungario estis malkovrita ĉe la vilaĝo Brennberg (germane „brulanta monto”) proksime al Sopron. La miocen-aĝa brunkarbo estis minata ekde 1792 ĝis 1957.
Sopron disvolviĝis je grava kultura, eduka, ekonomia kaj administra centro. Inter 1788 kaj 1950 ĝi estis ĉefurbo de la samnoma departemento.La okupo de Sopron fare de la armeo de Napoleono en 1809 estis nur transira epizodo.
Post la Unua mondmilito, la Packontrakto de Trianon (junio 1920) aljuĝis Sopron-on al la Aŭstria Respubliko. Sed en ĉi-tiu kazo oni escepte kunsentis organizi popolvoĉdonadon. La plimulto de la loĝantoj voĉdonis por resti kun Hungario. Tiamaniere Sopron meritis la epiteton Civitas fidelissima, t.e. „la plej fidela urbo”.
Jam en 1919 la prestiĝa Akademio pri Minado, Metalurgio kaj Arbarkulturo translokiĝis el Selmecbánya / Schemnitz / Banská Štiavnica al Sopron. Nun ĝi funkcias kiel la Universitato de okcidenta Hungario, havanta sep fakultatojn.
Dum la Dua mondmilito, usonaj aviadiloj plurfoje bombis la urbon. Post la milito, la germana parolanta parto de la loĝantaro iĝis devige forigitaj el Hungario. Tio interalie forte damaĝis la vinberkulturadon kaj vinproduktadon de la reĝimo. Ekde 1948 la Fera Kurteno apartigis la urbon Sopron de Aŭstrio. Tio malebligis la komunikadon kaj komercadon kun Vieno. La t.n. „fermita landlimzono” estis malfacile alirebla eĉ por hungaraj civitanoj. Rezultis ekonomia stagnado.
Nova prospero komencis en 1989, post la forigo de la Fera Kurteno.Nuntempe Sopron havas ĉ. 60 mil loĝantojn. Ĝi estas denove centro de edukado kaj kulturo (universitato, Esplorinstituto de la Hungara Akademio de Sciencoj pri Geofiziko kaj Geodezio, Tutlanda Muzeo pri Minado, Muzeo pri Arbarkulturado, Urba Teatro ktp), sed ankaŭ de la malpeza industrio (nutraĵoj, tekstilaĵoj kaj metal-varoj), de vin-produktado (Kékfrankos).
La enlandan turismon kaj la kreskantan fremdultrafikon favoras la subalpa klimato, la kuracaj akvoj, kaj la komuna Aŭstria-hungara Nacia Parko de lago Fertő / Neusiedlersee.
La historia heredaĵo de Sopron estas prezervita kaj restaŭrita. En la urbo estas registritaj entute 115 protektindaj historiaj monumentoj kaj 240 kontruaĵoj interesaj el historia vidpunkto. Tiuj estas:
•    la (nur parte elfosita) Romia Forumo,
•    romanikaj kaj gotikaj konstruaĵoj, ekz. la Malnova Sinagogo, la Fajro-turo, la preĝejo de Sankta Mikaelo, la preĝejo de la Benediktanoj;
•    renesancaj kaj barokaj preĝejoj kaj loĝdomoj, ekz. la preĝejo de la Dominikanoj, la Domo de la familio Fabricius, la domoj de la familioj Esterházy kaj Storno, la Memormuzeo de Ferenc (Franz) Liszt, ktp.
En la jaro 1975 la urbo Sopron ricevis la eŭropan Herder-Premion pro la protektado de la arĥitektura heredaĵo.


Söjtör

Sur la teritorio de la longe etendiĝanta vilaĝo brakumata de montetoj apud la rivereto Válicka ekloĝis homoj jam en la kuproepokaj kulturoj. Ĉirkaŭ 1060 ĉe la suda parto de la nuna vilaĝo estis konstruita gardista vilaĝo, kie loĝis kun sia familio fortikaĵservutuloj soldatservantaj al la posedanto de la proksima Zalavár apartenanta al la fortikigita defendlinio de Hungario. En la vilaĝo, jam tiutempe en la 12a jarcento estiminde ampleksa, vivis tricent personoj, inter ili cent kvindek soldatoj akirintaj poste nobelan rajton por sia familio.
La unua ĉarta mencio de Söjtör estas konata el la jaro 1214. La nomo devenas el la hungara vorto sajtár ('melksitelo', ujo servanta ankaŭ kiel mezurunuo), kiu supozeble aludas pri la situo de la loĝloko en vasta kaldrono.
La servutuloj en Söjtör posedis relative grandajn grundojn kaj grandan brutaron, ilia robotservo estis nesignifa, respektive pro la libera arbaruzado ili povis kontentigi siajn bezonojn sur la nivelo de la epoko, tiel la loĝantaro de la vilaĝo daŭre kreskis. Inter 1758 kaj 1779 per grandaj materialaj oferoj estis konstruata ĝia frontontura, ununava preĝejo dediĉita al Sankta Jakobo. La altarbildon de la baroka preĝejo pentris István Dorfmaister.
Laŭ la indikoj de la unua hungara popolnombrado (1784-1787) ĉi tie staris 225 domoj, en kiuj vivis ĉirkaŭ 1500 loĝantoj. Estis protokolitaj 25 familioj kun esceptita jura stato. Grandajn bienojn posedis en la vilaĝo la familioj Deák, Festetics, Séllyei kaj Sümeghy. Estas atentoveka konstrumemoraĵo la kastelo Festetics, konstruata ĉirkaŭ 1820 en klasicisma stilo. Ekde 1953 ĝi servas kiel hejmo por la ĝenerala lernejo. En la 1760-aj jaroj transprenis Gábor Deák sian ĉi-tiean bienon ampleksantan pli ol mil arpentojn. Lia nepo estis Ferenc Deák, naskiĝinta en la vilaĝo la 17-an de oktobro 1803. La hungara historia rememoro nomas lin "Saĝulo de la Patrujo", estimante lin kiel preparinton de aŭstra-hungaraj, politikaj kompromiso kaj repaciĝo en la jaro 1867. Jam dumvive li havigis al la vilaĝo tutlandan famon.
En la 19-a jarcento, per la reguligo de rivereto Vélicka, la komunumo akiris novajn kultiveblajn kampojn. Ĝi iĝis vilaĝo de et- kaj mezbienuloj, daŭre la plej granda en regiono Göcsej separita etnografie pro specifaj lingvouzo, pensmaniero kaj kutimaro malsamaj ol tiuj de ĉiuj aliaj landpartoj kaj etnogrupoj. La loĝantaro estas hungara kaj romkatolika. La familioj vivas samloke jam plurcent jarojn, sur tio baziĝas iliaj tradicioj kaj komunuma kulturo.
La vilaĝo prosperis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Tri ĉiovendejoj, unu kooperativa vendejo Hangya ('Formiko'), du butikoj, kvar drinkejoj kaj vaporcilindra muelejo laboris ĉi tie. La bienmastroj funkciigis laktokooperativon. La 32 metiistoj priservis la loĝantaron ne nur de la vilaĝo, sed ankaŭ de la ĉirkaŭaĵo. En la 1940-aj jaroj en la v ilaĝo vivis jam pli ol 2500 loĝantoj.
Post la dua mondmilito -- dum la institutoj kaj priserva sistemo evoluis .-- malkreskis la retena forto de la vilaĝo, malaltiĝis la loĝantara nombro, nuntempe vivas ĉi tie 1550 personoj. Ĉirkaŭ okdek procentoj de la laborkapabla loĝantaro pendolas ĉiutage al la proksima urbo Zalaegerszeg. Laboron surloke certigas nur la agrikultura kooperativo, la meblouzino kaj la kudrejo. La loĝantaron priservas infanĝardeno, ĝenerala lernejo, biblioteko, teledomo, familia kuracisto, dentkuracisto, apoteko, kvar ĉiovendejoj, viando-, florvendejo. Delongan tradicion havas la abelbredado, ĝia regiona centro funkcias en Söjtör. Pluraj civilaj organizaĵoj aktivas: Popolkantista, Sporta, Fajroestingista Unuiĝoj kaj Civila Gvardio.
En la domego de la iama elektra transformatorejo troviĝas la centro de Humana Eŭropo-Asocio de esperantistoj, kiuj funkciigas turistan tranoktejon kaj pansionon -- konvenan por 10 personoj --, kiu samtempe estas ankaŭ galerio kaj bonvenigas la vizitantojn de la vilaĝo riĉa je naturbelaĵoj.

Kontaktadreso: sojtor@t-online.hu



Szombathely

Urbo kun ĉ. 90 mil loĝantoj, situanta je 222 km okcidente de Budapeŝto, proksime al la landlimo inter Hungario kaj Aŭstrio. Ĝi estas la ĉefurbo de departemento Vas.
En la romiaj tempoj tie staris la setlejo Savaria, ki ricevis la rangon de urbo en la jaro 43 p.Kr., de imperiestro Klaŭdio. En 107 ĝi iĝis ĉefurbo de la provincio Supra Panonio, kaj estis ankaŭ grava religia centro. Pri tio atestas la restaĵoj de Iseum, romia templo dediĉita al la egiptia diino Isis (restaŭrita en la 1960-aj jaroj). Savaria troviĝis cetere sur la ege malnova komerca “arterio” nomita la Vojo de Sukceno, (parte pavimita kaj kanaligita),liginta la Baltan maron kun la Adriatiko. En la 4-a jarcento Savaria havis preskaŭ 30 mil loĝantojn. Sed en la jaro 454 detruis ĝin forta tertremo. -- Elfositaj romiaj restaĵoj videblas en la Muzeo de Savaria.
Renaskiĝinte en la 8-a jarcento, Szombathely prosperis ĝis la jaro 1241, kiam la Mongoloj detruis ĝin. La Turkoj ne okupis la urbon, sed konsiderinda disvolviĝo komenciĝis nur en la 18-a jarcento, kiam Szombathely iĝis episkopa urbo, centro de dioceso. El tiu epoko datiĝas pluraj elstaraj konstruaĵoj, ekzemple la Palaco de la Episkopo (stilo de Ludoviko l1 16-a), la klasik-isma Katedralo m(1791-1797). Apude troviĝas la Ĝardeno de ruinoj kun restaĵoj de romiaj kaj mezepokaj konstruaĵo, ekzemple la Baziliko de Sankta Kvirino. Tiu apartenas al la plej fruaj kristanaj preĝejoj en Panonio.
En Szombathely ĉiujare okazas Romia Festivalo, Internacia Konkurso de Danco, kaj Béla Bar-tók Festivalo. Tiuj allogas multe da en- kaj eksterlandaj turistoj.
Menciindas ankaŭ la du-tura Sinagogo (nun Koncertejo), la Pedagogia Altlernejo Dániel Ber-zsenyi, kaj la Muziklernejo Béla Bartók.
Iomete jam ekster la urbo troviĝas la arboreto de Kámon kaj la Muzeo de la vilaĝo (skanzeno).


Zalaegerszeg

Zalaegerszeg estas historia centro de la departamento Zala kaj apartenas al la okcidenthungaria regiono. La urbon ĉirkaŭas modestaj montetoj de la popolarta teritorio Göcsej kun praspecaj arboj, vinber- kaj fruktoĝardenoj.
Zalaegerszeg situas 156 m alte super la marnivelo. La historiaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en la jaro 1247. Ĝian unuan ŝtonpreĝejon dokumentas ĉarto, kiel konstruitan en 1389. (Ties rekonstruitaj murrestaĵoj estas videblaj apud la suda flanko de la nuntempa parokia preĝejo.) Ĝin formas blazono de la urbo kun figuro de la patrono Maria Magdalena.
La urbo ricevis sian nomon pri la rivero Zala (iama romia Salla), kaj pri la vilaĝetoj en montetanguloj (szeg), videblaj super la akvorandaj alnoboskoj (égerfa).
Se ni rigardas ĉirkaŭen el la televida turo, ni spertas, ke multe pli da modernaj urbopartoj estas ol la historiaj. Tamen la urbo tutrajte fiereblas pro siaj homomezuraj novaj konstruaĵoj sen grandegaj betonkolosoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun t.n. Puntornamitaj domoj (Csipke házak), kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.
La centra romkatolika parokia preĝejo (1756), la franciskana preĝejo kun klostro (1927), la kalvaria preĝejo kun tombejo (1540), klastro kaj lernejo de Notre Dame monaĥinoj (1926), la evangelika preĝejo (1907), la transilvanian stilon havanta reformatika preĝejo (1941), kaj la iama sinagogo (1904) ĉiuj situas en la urbocentro, reprezentante religian toleremon de la lokaj loĝantoj.
En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo (1968), kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restinta el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.
Najbare de la popola Skanzeno oni kompilis la Hungarian Oleoindustrian Muzeon (1969). En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj oleoindustrio.
Inter la urbocentro kaj la parkarbaro situas la urba sporthalo, kiu taŭgas por ĉiuspecaj halo-sportoj. Ĉirkaŭ ducent metroj norde situas tute nova futbal-stadiono de la fama loka teamo ZTE.
Okcidente de la urbo situas la lago Gébárt (31 hektaroj), kie allogas subĉiela strandbanejo. Tuj apud la lago troveblas varmakva banejo kaj la Akvaparko. Ili estas akvaparadizo kaj bankomplekso, kaj havas la plej modernajn instalaĵojn same por infanoj kaj plenkreskuloj.
En la urboparto Csács situas granda arboreto kun lokaj arbospecoj.
La plej gravaj kulturaj eventoj de la urbo okazas en la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo.
Je la orienta flanko de la urbodomo situas la Parada placo (Dísz tér) kun tulipforma fontano. Tie staras sur tubo modernstila floro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto.
Okcidentflanke videblas la sinagogo, kiu nuntempe donas lokon por reprezentativaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. Tie okazas geedziĝaj festoj, firmaj kaj lernejaj renkontiĝoj. Unu el la plej gravaj historio-citaj programoj estas la paskosabata migrado ĉirkaŭ la urbo. Ĝi estas tutnokta programo, en kies kadro oni rememoras je iamaj kontraŭturkaj bataloj.
Belaj monumentoj, skulptaĵoj, preĝejoj, admirindaj domoj, florplenaj stratoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj vidindaĵoj atendas vin en Zalaegerszeg.


Zalaszentgrót

Zalaszentgrót estas malnova kaj malgranda urbeto, kiu apartenas al la departemento Zala.
La urbeto situas en la nordorienta angulo de la departemento. La cirkaŭaĵo estas pentrinda. Okcidente da la urbeto estas montetoj, de kie estas belega belvidaĵo sur la urbeton.
Interesa monumento staras en urboparto Kisszentgrót, la ruinturo. Nuntempe la turo estas simbolo de la urbeto. Al la vidindaĵo apartenas ankoraŭ la romkatolika preĝejo kaj la kastelo. La familio de Batthyany estis unua posedanto de la kastelo.
Post jaroj malfermiĝas la termalbanejo (varmega banejo) kaj la libertempocentro, kiu disvolviĝas daŭre. Ĉe la banejo troveblas ankaŭ tegmentita naĝejo. En la urbeto estas parto de la firmao Coca Cola, kie oni produktas la mineralakvon ’NaturAqua’.


Zalaszentiván

Vilaĝo Zalaszentiván situas en norda parto de departemento Zala sur la maldekstra bordo de rivero Zala, apud la vojo de Zalaegerszeg al Sümeg. La setlejo troviĝas 7,5 km-ojn de Zalaegerszeg. Ĉi tie renkontiĝas la fervojlinioj Szombathely–Pécs kaj Zalaegerszeg–Ukk.
Interna areo (kun Kisfaludpuszta): 95 hektaroj.
Ekstera areo: 1215 hektaroj.
La nombro de la loĝantaro la 31-an de decembro 2002. estis 1079 personoj.
La setlejo ricevis sian nomo de Sankta Johano Baptisto, nomdonanto de la loka preĝejo.
La unuan dokumentitan aperon de Zethyvan ni trovas nur en 1335, sed la vilaĝo ekzistis jam signife pli frue: ja iu dokumento mencias en 1292 la grandan vojon kondukantan de Olla al la eklezio de Sankta Johano Baptisto. Ĝia nomo en 1877 estas Zala-Szentivánfalva, poste en 1902 la Landa Registra Komisiono difinas ĝian nomon en la formo Zalaszentiván. Al ĝi apartenas du eksteraaeraj loĝataj lokoj: pustoj Nagyfalud kaj Kisfalud, la unua menciiĝas jam en 1351 (Nogfolu, Nagfaw, Nagfolw).
En la 17-a jarcento la turkoj plurajn fojojn elrabis, respektive pereigis ĝin. En 1690 la protokolo pri servutulaj ŝarĝoj skribas pri senhoma vilaĝo kaj forlasita preĝejo menciante, ke ankaŭ la tri klaftojn longa ponto super rivero Sárvíz estas ruinigita. Tamen la loĝantaro rapide revenis, ĝis 1697 la vilaĝo preskaŭ komplete reviviĝis.
La censo en 1728 nomas la lokon kiel hereditan kaj realan bienon de Kristóf Festetics.
En 1770 estis kunskribitaj 57 familioj -- 267 animoj -- en la vilaĝo apartenanta al la pli granda distrikto Kapornak. En 1785 vivas en la vilaĝo jam 328 personoj.
En 1865 la konstruantoj de la Suda Fervojlinio la linion Nagykanizsa–Sopron kondukis tra la valo de riveretoj Szévíz kaj Sárvíz.
La loĝantara nombro kreskis, la fervojo certigis por multaj familioj sekuran vivtenon. Pro la kresko de la infanaro en 1925 la lernejo havis du klasĉambrojn.
En 1935 vivis 834 loĝantoj en 166 domoj de la etvilaĝo apartenanta al la distrikto Zalaegerszeg. Ĝi havis generatoran uzinon. La areo estis 2189 katastraj arpentoj.
La popolnombrado en 1941 registris indikojn pri naciminoritatoj. Tiam vivis en la vilaĝo du germanoj kaj du vendoj (slovenoj).
Zalaszentiván estas inter 1950--69 komunumo kun memstara konsilantaro, post la raciigo de la konsilantara strukturo, ekde 1969 ĝi estas sidloko de komuna konsilantaro. La kunvilaĝoj estis unue Alibánfa, Petőhenye, Zalaszentlőrinc, post la sekvaj raciigoj ekde 1970 Alsónemesapáti kaj Nemesapáti. En 1990 fondiĝis 8-membra elektita vilaĝestraro.
La administraciajn aferojn post la elektoj en 1990 oni aranĝas en sidejo Zalaszentván en la centra notariejo establita kune kun vilaĝoj Alibánfa, Pethőhenye kaj Zalaszentlőrinc.
La vilaĝa ĝenerala lernejo akceptas la gelernantojn de la kunvilaĝoj Alibánfa, Pethőhenye kaj Zalaszentlőrinc, tiel ĝia subteno estas komuna tasko de la kvar vilaĝestraroj. La lernejo havas nun 150 gelernantojn. En la vilaĝo ekzistas memstara hejmkuracista konsultejo.
La formigrado de la vilaĝantaro al la proksima urbo Zalaegerszeg komenciĝis en la dua duono de la 1970-aj jaroj. La loĝantaro -- male ol en la plimulto de vilaĝoj en departemento Zala -- tamen ne malkreskis draste. En la setlejo iom post iom konsiderata "dormurbeto de Zalaegerszeg" haltas la loĝantara malkresko pro la hejmkonstruado kaj ekloĝo de tiuj, kiuj sopiras al bela kaj silenta ĉirkaŭaĵo. Post la reĝimŝanĝo en 1990 pli kaj pli multaj Zalaegerszeg-anoj translokiĝas al la vilaĝo, ĉar ili trovas ĉi tie apud la urbo silenton kaj puran medion.

Reen