|
Balatonfüred
Balatonfüred estas la „ĉefurbo” de la norda bordo de lago Balatono. Ĝi situas 126 km-ojn de Budapeŝto sur la aŭtostrado M7, kaj havas ĉ. 16 mil loĝantojn.
Jam la Romianoj konis la kuracan efikon de la CO2-riĉaj fontoj de la loko. Ekde la 18-a jarcento Balatonfüred iĝis pilgrimejo de kor- kaj pulmo-malsanuloj. Poste oni konstruis kaj moderne ekipis Kardiologian Hospitalon vizitatan ankaŭ de multaj eksterlandanoj. El ĝiaj famaj pacientoj apartan mencion meritas la Nobel-premiita bengala poeto Rabindranath Tagore, kiu ripozis tie en 1920 post koratako. Je la memoro de sia resaniĝo li plantis arbeton en la apudborda parko. Aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj nun tio estas jam tradicio.
Kuraxiĝo en Balatonfüred estas rekomendita kaze de neŭrotikaj kor-plendoj, koronaria sklerozo, post-korinfarkta stato, preparado por kaj resaniĝo post kor-operacioj.
En la unua duono de la 19-a jarcento Balatonfüred estis kunvenejo de la reformemaj hungaraj intelektuloj (en la Horváth-domo). Menciindas la klasikisma Ronda Preĝejo (1841--846) kaj la Dom-muzeo de Mór Jókai. Tiu granda verkisto de la dua duono de la 19-a jarcento ŝatis somerumi tie..
Balatonfüred estas ankaŭ centro de la akvaj sportoj, speciale de la velboatado. Funkcias tie fabriko de boatoj kaj jaĥtoj. La turistojn gastame atendas ripozdomoj, hoteloj kaj diversaj amuzejoj. Fama evento estas la Anna-Balo, aranĝita ĉiujare fine de julio, kun elekto de la plej bela junulino portanta la nomon Anna,
El Balatonfüred eblas komforte ekskursi en la Balatona altlando, ekzemple al la Groto Lajos Lóczy, al la pitoreska valo Koloska, kaj precipe al la duoninsulo Tihany (vidu tie.) La vinberujoj karakterizaj pri la pejzaĝo apartenas al la Apud-balatona vin-distrikto.
En lvilaĝo Csopak, jam „kunkreskinta’ kun Balatonfüred, troviĝas la Direkcio de la Balaton-altlanda Nacia Parko.
Érd
Ĉe la suda periferio de Budapeŝto tiu favorata ĝarden-vilaĝo fariĝis industria centro dum la lastaj jardekoj, sekve ĝi ege rapide ampleksiĝis al granda "planed-urbo" - kun preskaŭ centmila loĝantaro.
Tie-ĉi nia vojo suden estas fakte de antikva origino: de la ĉefurbo de la Romia provinco PANNONIA (Aquincum - norde de Buda) tiu vojo pavimita kondukis la komercistojn kaj legiojn al Nord-Italio (i.a. al Milano), kaj reen, kaj ĝi restis daŭre gravega komerca kaj strategia vojo tra Pannonia, Transdanubio, apud Balaton.
En la urbo estas videbla minareto, konstruita en la 16a jarcento, interesa restaĵo de la turka okupado.
Lábatlan
Urbo Lábatlan troviĝas nord-okcidente 60 km-ojn de Budapeŝto, meze inter Komárom kaj Esztergom ĉe Danubo. Ĝin limas norde Danubo, okcidente la vilaĝo Süttő, oriente la urbo Nyergesújfalu, sude la arbarokovritaj etendaĵoj de la montaro Gerecse.
Sur la teritorio funkciis pli frue du memstaraj vilaĝoj Lábatlan kaj Piszke, kiuj unuiĝis en la jaro 1950 sub la nomo Lábatlan. La grandkomunumo ricevis en la jaro 2004 urban statuson.
La ĉirkaŭaĵo de Lábatlan estis de la pratempoj loĝita tereno. Ĝi estis ŝatata loko ankaŭ en la romiaj tempoj, pri kio atestas la trovitaj ruinoj de iu romia vilao. Post la patrujkonkero setlis la popolo de estro Árpád sur la ĉirkaŭaĵo. La setlo estis menciita unan fojon en donacletero el la jaro 1267, kiam reĝo Béla la 4-a donacis 18 plugil-kultiveblan da tero ĉi tie al lia ĉefa ĉevalisto Miklós. El al tempo de reĝo Matiaso ni konas la nomon de Gregoro Lábatalani, kiun la reĝo nomumis guberniestro de bieno de episkopo Békés-Kalocsa, kaj komisiis lin gardi lian onklon Mihaelo Szilágyi. La turka detruo ne evitis eĉ la vilaĝon Lábatlan, sed ĝi restis loĝita loko. La turkoj uzis la la preĝejon, kiu staras sur la monteto meze de la vilaĝo, kiel moskeon, kaj ili entombiĝis ĉirkaŭ ĝi. Post la elpelo de turkoj, la loko esiĝis tn. „artikulara” vilaĝo, kaj la bienuloj estis la familioj Huszár kaj Nedeczky. La kalvinana loĝantaro de la vilaĝo rajtis konstrui preĝejon, lernejon kaj parokon. Vilaĝo Lábatlan kune kun vilaĝo Piszke apartenis ne al departamento Esztergom, sed al departamento Komárom, De la historio de la liberecbatalo Rákoczi ni scias, ke „kuruca” generalo Johano Bottyán tie tranaĝis Danubon kun siaj kelkcent husaroj la 15-an de decembro 1706, ĉe la pramo de Karva. La unua stacio de la generalo certe estis tie, kaj tie komencis kompletigi la armeon kun volontuloj. Post la malsukceso de la liberecbatalo ankaŭ en Lábastlan sekvis la jardekoj de mallaŭta, persista laboro. Koncerne la 18-a jarcenta historio de la vilaĝo ni devas kun la plej granda honoro mencii la flegadon, kiun la loĝantaro faris por la kalvinana lernejo. La zorgo de la tuta vilaĝo estis, ke „la infanoj havantaj belajn cerban talenton” povu frekventi „pli grandajn” lernejojn, te. dirite per hodiaŭa lingvo: povu plulerni. En 18-a jarcento la vilaĝo Lábatla kunmetiĝis el tri vilaĝopartoj: Granda kaj Malgranda Lábatlan kaj Biczfurt. En Granda Lábatlan loĝis „urbariaj” servutuloj, kaj en Malgranda Lábatlan loĝis „kurialaj” nobeloj. Ĝis 1852, kiam okazis la parceligo Piszke apartenis al Lábatlan. En ĉi tiu tempo Piszke ankora^u ne havis preĝejon, kaj ĝia knabineklezio apartenis al patrineklezio de Nyergesújfalu. La loĝantaro de Piszke ekonomis per vinberkultivado, per ŝtonminado kaj per kalcinado de kalkŝtonoj.
En la revoluciaj movadoj de 1848/49 partoprenis ankaŭ la loĝantoj de niaj vilaĝoj. Por la libereco batalis el la nobelaj familioj Jozefo kaj Ladislao Reviczky kiel patrujdefendanta centuriestro, de la servutuloj Francisko Becsei kiel kaporalo, Samuelo Közi Kapu kaj Andreo Timár kiel patrujdefendantuloj plue Stefano Ollé kiel nacigardisto.
En la dua duno de la 19-a jarcento komenciĝis granda evoluo en la vilaĝoj. En la jaro 1868 fondiĝis ĉi tie la unua cementfabriko en la hodiaŭa Hungario. (La unua cementa fabriko de la granda, tama Hungario troviĝas en Beoĉin, hodiau Serbio.) La bonaj laboreblecoj altiris la nenionhavantajn homojn de la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ eksterlandaj fakuloj alvenis, kaj la nombro de laboristaro kontinue pligrandiĝis. La cementa fabriko aĉetis la arbaron ĉirkaŭ la monto Bersek, ĉar la ĉi tie trovita marno estis avantaĝa por la fabrikado de portlanda cemento tiam inventita. Pro la granda evoluo la loĝantaro de ambaŭ vilaĝoj duobliĝis. En la jaro 1907 fondis Miskolci kaj sia partnero iliajn azbestocementan kaj paperan fabrikojn. De 1925 produktis ĉi tiu fabriko nur paperon. Fabrikiĝis tie papera vato, papero por gazetoj kaj pakaĵado. Alia granda uzino de Piszke estis la ŝtonformiga uzino, kiu prilaboris ŝtonon minitan en la najbara vilaĝo Süttő por kovraĵo- kaj ornamŝtono. La unua mondmilito postulis 50-60 viktimojn en la du vilaĝoj.
En la jaroj 1920-30-aj jaroj migris multaj laboristoj kune kun iliaj familioj en la okcidentajn landojn pro persekutadoj kaj pro la laborlokmanko en la vilaĝoj, el inter kiuj kelkaj returnis post la milito. En 1944 el Lábatlan kaj Piszke la juda loĝantaro estis kolektita kaj fortrenita en Germanion, el kiuj returnis nur kelkaj personoj. La 2-a mondmilito postulis multajn viktimojn kaj en la fronto kaj ĉi tie hejme dum la bataloj, kiuj finiĝis je la 26-a de marto 1945.
En la komenco de la socialista epoko la fabrikoj kaj uzinoj estis alŝtatigataj. En tiu tempo estis fondita nova uzino, la fabriko de ŝtalbetonaj prefabrikatoj. 1950 estis ambaŭ vilaĝoj unuigitaj sub la nomo Lábatlan. La uzinoj grandiĝis plu, kaj translokiĝis familioj el la tutaj partoj de la lando, kaj la loĝantaro plu kreskiĝis. La fabrikoj konstruis ilian loĝblokon, tiel estiĝis la loĝbloko Zrinyi ĉe la ŝtalbetona uzino, kaj la loĝbloko Zalka ĉe la cementa fabriko. En la 60-aj jaroj estis konstruita la nova paperfabriko, kies maŝinoj estis aĉetitaj el Finnlando, kaj ĉe la inaˇuguro de la uzino ĉeestis la finna prezidanto Kekkonen. La paperfabriko konstruigis sian loĝblokon, tiel estiĝis la loĝbloko Piszke.
Post la politika sistemŝanĝo la uzinoj estis privatigataj. La cementfabrikon aĉetis monda firmao Holderbank, hodiaŭ nomiĝas Holcim. La ŝtalbetona uzino havas germanan posedanton Fleiderer, kaj la paperfabriko estas en greka mano. Je la komenco de 90-aj jaroj la kalkuzino apartiĝis el la cementfabriko, kaj nun funkcias sub la nomo Calmit kiel membro de aŭstria grupo Hopfinger.
Martonvásár
La kastelon de la familio grafo Brunszvik kiel ilia intima amiko, Beethoven multfoje vizitis komence de la pastina jarcento.
Gravaj verkoj kreiĝis en la romantika parko, kie ĉiusomere grandaj koncertoj estas dediĉitaj al la geniulo ĉe la interna ĉarma lageto, apu lia statuo.
En la kastelo muzeo prezentas memoraĵojn de liaj vizitoj. Nun renoma agrikultura esplorejo funkcias tie.
Pannonhalma
20 kilometrojn sude de la urbo Győr altas la monto de Sankta Martino, alinome Pannonhalma. Sur la 282 m-ojn alta monto staras la unua kaj ĉefa abatejo de la benediktana ordeno en Hungario. La benediktanojn invitis en la landon duko Géza, patro de reĝo István (Stefano) I la Sankta, en la jaro 996. Ilia devizo estas Ora et labora, t.e. “preĝu kaj laboru.” Ili kristanigis, instruis kaj edukis la hungaran popolon.
Komence de la 11-a jarcento jam estis konstruita tie romanika ŝton-preĝejo, poste transformita en la jaro 1224 laŭ la gotika stilo, fare de la escepte energia kaj klarvida abato Oros. La abatejo-fortikaĵo sukcese kontraŭstaris al la atako de la Mongoloj en 1241. La tri-nava, tri-nivela gotika preĝejo staras ankaŭ nun.La nuntempa, klasikisma turo estas 55 m-ojn alta. Apude troviĝas la klostro, kies konstruaĵoj reprezentas la arkitekturon de dek jarcentoj, ekde la 11-a ĝis la 20-a. Specialan atenton meritas la refektorio (manĝejo), kies freskoj estas ĉefverkoj de la baroka pentroarto en Hungario, dank’ al la itala majstro Antonio Fossati.
Laŭ la tradicio, la bibliotekon de la Abatejo fondis reĝo László (Ladislao) I la Sankta (malfrua 11-a jarcento). Dum la unua duono de la 19-a jarcento estis konstruataj la aktualaj ejoj, kie troviĝas ĉ. 350 mil volumoj.
En la kolektaĵo de historiaj dokumentoj el la pli ol 5 mil skribaĵoj eble la plej valora estas la ĉarto de fondo de la benediktana abatejo de Tihany sur la duoninsulo de lago Balatono fare de reĝo András (Andreo) I (1055). Nome ĝia latinlingva teksto enhavas ĉ. cent hungarajn lok- kaj person-nomojn, krome eĉ la unuan (duon)frazon skribitan hungarlingve: “Fehervarra meno hodi utu rea”, “al la milita vojo kondukanta al Fehérvár”.
La galerio de pentraĵoj de la abatejo enhavas verkojn de italaj, aŭstriaj kaj germanaj majstroj el la 16-18 jarcentoj.
La gimnazio de la abatejo apartenas al la plej altnivelaj mezlernejoj de la lando.
Dum pli ol mil cent jaroj la Abatejo de Pannonhalma estis unu el la plej gravaj centroj de la hungara kulturo. Ĝi estas parto de la Tutmonda Kultura Heredaĵo.
Pápa
La urbo Pápa (ĉ. 50 mil loĝantoj) situas ĉe la limo inter la montaro Bakony kaj la Malgranda hungara ebenaĵo. Laŭ dokumentoj, en la 13-a jarcento ĝi jam ekzistis. En la jaro 1398 Pápa ricevis la rangon de reĝa urbo, kaj diversajn privilegiojn. Poste la feŭdestro de la urbo estis la familio Gara. En 1444 ili konstruigis muregon kaj akvofosaĵon ĉirkaŭ la urbo.
Dum la kontraŭ-turkaj militoj (16-17-a jarcentoj) la urbon dufoje okupis la Turkoj, sed nur por mallonga tempo.Post la retiriĝo de la Turkoj, oni drenis la ĉirkaŭan marĉon kaj reguligis la akvo-fluejojn.
La nuntempe ĉefe baroka aspekto de la urbo disvolviĝis dum la 18-a jarcento. La 20-an karakterizis la industriiĝo (tekstilo, tabako, artefaritaj sterkaĵoj, viandaĵoj, elektraj iloj por la hejmo ktp.)
Pápa estas malnova “lernej-urbo”. El ĝiaj edukaj institucioj elstaras la fama kalvinana Kolegio (ekde 1531). Tie studis interalie la poeto Sándor Petőfi kaj la romanverkisto Mór Jókai. Altnivela estas ankaŭ la Gimnazio de la Benediktanoj (antaŭ 1809, de la Paŭlanoj).
La Ĉefpreĝejo staranta sur la Ĉefplaco estas majstroverko de la malfrua baroko. La altarbildon pentris la fama aŭstria artisto Anton K. Maulbertsch.
Nepre vizitindas la same barok-stila Kastelo de la grafoj Esterházy kaj ĝia parko. En la kastelo nun funkcias la Muzeo de la urbo Pápa, la Urba kulturcentro, la Biblioteko Jókai, kaj la Muzik-lernejo Béla Bartók.
En la ĉefstrato troviĝas la Muzeo de la kalvinana eklezio kaj la preĝejo de la Benediktanoj (1737-1742). Sur la placo 15-a de marto oni trovas specialaĵon: la Muzeon de Blufarbaĵoj.
Sümeg
Urbeto kun ĉ. 7 mil loĝantoj, situanta 21 km-ojn de urbo Tapolca. Ĝia fortikaĵo konstruita sur soleca konusforma monto (konsistanta el kalkoŝtono) estas la plej granda en la okcidenta parto de Hungario.Ĝiaj plej fruaj partoj datiĝas el la 13-a jarcento (unua skribita mencio: 1282). La ĉirkaŭanta ĝin murego estas du jardekojn pli juna. La fortikaĵo de Sümeg ludis gravan rolons dum la kontraŭ-turkaj militoj (16--17-a jarcentoj), kaj ankaŭ dum la milito por libereco de princo Ferenc II. Rákóczi (1705--1709). Post la malvenko de Rákóczi en 1713 la aŭstria armeo detruis la fortikaĵon.
Parto de la fortikaĵo iĝis restaŭrita inter 1959 kaj 1964, kaj ekfunkciis kiel muzeo. Post la reĝimŝanĝo, privatigita, ĝi iĝis preskaŭ komplete renovigita. Regule estas organizataj tie variaj programoj por la turistoj-vizitantoj.De la supro de la Maljuna Turo malfermiĝas belega pano-ramo.
Sümeg estis posedaĵo de la episkopo de Veszprém, eĉ lia rezidejo dum la 17--18-a jarcentoj. La baroka Episkopa Palaco datiĝas el 1745--1753. Nepre vizitindas la barok-stila Parokia Preĝejo (1756--1759), kies freskojn pentris la aŭstria majstro Anton Maulbertsch.
En Sümeg naskiĝis la poeto Sándor Kisfaludy (1772-1844). Lia naskodomo nun estas muzeo. Kisfaludy havas en Sümeg ankaŭ memortabulon kaj statuon. Lia tombo troviĝas en la urba tombejo.
Menciindas la neolitika (nov-ŝtonepoka) minejo de siliko sur la monteto Mogyorósdomb. Tie funkcias ankaŭ instrua bazo de la Okcident-hungaria Universitato.
Székesfehérvár
Situante 60 km-ojn sudokcidente de Budapeŝto, la urbo havas ĉ.120 mil loĝantojn.
Tiu loko ekde pratempoj estis grava kruciĝo de vojoj. Proksime troviĝas la vilaĝo Tác, kie en la romiaj tempoj staris la urbo Gorsium. Post la landkonkero fine de la 9-a jarcento, la estra gento de la sep hungaraj triboj, la Arpadoj, elektis tiun regionon por si. La nomo de la tiam fondita urbo, Székesfehérvár, signifas “ Blankan rezidenc-urbon”. Tion spegulas ĝiaj nomoj en diversaj lingvoj: mezepok-latine Civitas Alba Regia, germane Stuhlweissenburg, serbe Stolni Beograd. (Blanka estis la koloro de la standardo/flago de la estra gento.)
Tiu unua ĉefurbo de Hungario estis dum jarcentoj ankaŭ nekropolo, loko de entombiĝo de la reĝa familio. Dum 500 jaroj, 38 reĝoj estis kronitaj kaj 18 estis entombigitaj tie. La fortikaĵo sukcese kontraŭstaris al la atako de la Mongoloj en 1241. Sed la Turkoj okupis ĝin en 1543, kaj Székesfehérvár estis sub ilia regado ĝis 1688. (Dum tiu epoko la hungaraj reĝoj iĝis kronitaj en la katedralo de Sankta Martino de la urbo Pozsony / Bratislavo).
La 18-a jarcento estis la epoko de rekonstruo. La urbo estis centro de dioceso, do la romkato--lika episkopo ludis gravan rolon kiel konstruiganto. La plejparto de la nuntempe vidindaj konstruaĵoj devenas el la 18-a kaj 19-a jarcentoj:la Urbodomo, la baroka katedralo, la Epi-skopa Palaco, la Nigra Aglo apoteko, la rokoko-stila preĝejo de la Cistercianoj, tiu de la Karmelitoj, ktp.
En la Romkert (Ĝardeno de ruinoj) kaj en la Arĥeologia Muzeo videblas la restaĵoj de la antaŭ-turkaj tempoj. La Kapelo de Sankta Anna estas la sola konstruaĵo ankoraŭ staranta datita de la 15-a jarcento.
Dum la 20-a jarcento, Székesfehérvár industriiĝis, disvolviĝante je la centro de la alumini.-industrio de la lando. (Nun troviĝas tie ankaŭ la Muzeo de la Alumini-industrio.) Dum la dua mondmilito, en 1944, estante kruciĝo ankaŭ de fervojoj, la urbo estis intense bombata de la usonaj aviadiloj.
Székesfehérvár estas ĉefurbo de la departemento Fehér, kaj ankaŭ urbo de lernejoj. Krom la baz- kaj mezlernejoj, funkcias tie ankaŭ altlernejoj, kaj la Fakultato pri Geodezio de la Okcident-hungaria Universitato (centrita en la urbo Sopron).
Tapolca
Urbo kun ĉ. 18.000 loĝantoj, 13 km-ojn norde de lago Balatono. Ĝi estas la „ĉefurbo” de la baseno de Tapolca situanta inter la montaro Bakony kaj la montareto de Keszthely. Tio estas la pejzaĝo de la famaj bazalt-vulkanoj (Badacsony, Csobánc, Gulács, Haláp, Szentgyörgyhegy, Szigliget) kaj de la apud-balatonaj vinberejoj.
La urbo estis skribe menciita jam en 1272. Ĝi estas la vinologia centro de la regiono. Dum iom da tempo tie funkciis la Direkcio de la Baŭksit-minejoj.
Naskiĝis en Tapolca, havas statuon kaj estas entombigita tie la klerisma poeto János Btsányi (1763-1845). Li iniciatis, kune kun Ferenc Kazinczy, la unuan hungaran beletran revuon (1789).
La speciala alogilo de Tapolca estas la Tavasbarlang (Lago-hava groto), malkovrita en la jaro 1902. Ĝi konsistas el pluraj halpoj interkonektitaj per koridoroj. La 400 m longa gort-sistemo disvolviĝis dank’al la solvanta efiko de subteraj (postvulkanaj) varmaj akvoj. Sur la subtera lageto la vizitantoj povas ĝui boatadon. Sub la urbo Tapolca ekzistas ankaŭ pluraj aliaj grotoj.. La t.n. Kórház (Hospitalo)-groto situante ekzakte sub la Urba hospitalo funkcias kiel terapiejo por spir-organaj malsanoj (astmo ktp.) La temperaturo tie estas 18-23 o C.
Tata - urbo de parkoj kaj muzeoj
Ĉe piedo de la montaro Gerecse, sur ambaŭ bordoj de Öreg-tó (Olda lago) taŭga ankaŭ por velado, kaj ĉirkaŭ la malnova fortikaĵo elformiĝis el tri urbetoj (nome Tata, Tóváros kaj Váralja) unu el la plej belaj urbetoj de Norda Transdanubio. Nuntempe Tata havas pli ol 25 mil loĝantojn.
Tata apartenis al la latifundio de la familio Csák ekde la 11-a jarcento ĝis 1326, kvankam ĝi estis havaĵo (bieno) de la reĝa familio de la Arpadoj. La konstruado de la fortikaĵo okazis dum la regado de la anĝevina reĝo Ludoviko la Granda (1342--1382). Dum mallonga tempo ĝin posedis la palatino István Lackffy (1388--1397). Post ties ekzekuto pro ŝtatperfido Tata iĝis denove reĝa bieno. Ĝi estis la ŝatata restadejo de reĝo Sigmundo. Tiatempe elformiĝis la kvar-angula fortikaĵo kun internaj turoj. Post la morto de reĝo Sigmundo, en la manoj de István Rozgonyi, la kolonio estinta “civitas” (blazonhava urbo) ekde la jaro 1388, komencis rapide perei.
En 1463 reĝo Matiaso Hunyadi reaĉetis la urbon kaj la kadukiĝantan fortikaĵon. Krom la kastelo en Visegrád, Tata estis lia ŝatata loko de ĉasado kaj ripozejo. Post la katastrofe perdita batalo ĉe Mo-hács (1526), dum la 145-jara turka regado ĝi ofte ŝanĝis estron. Fine en 1683 la turka veziro Kara Mustafa, marŝanta por sieĝi Vienon, eksplodigis la fortikaĵon.
La novtempa disvolviĝo de la urbo komenciĝis en 1727, kiam grafo József Eszterházy aĉetis ls bienon. Famaj arkitektoj: Jakab Fellner, Antal Schweiger; inĝenieroj: Sámuel Mikoviny, Ferenc Bőhm kreis la barokan etoson de la urbo, konstruante domojn, kastelon, preĝejojn ktp. Ankaŭ nuntempe tiuj malnovaj konstruaĵoj kaj la muelejoj funkciigataj per akvo ekkaptas pleje la intereson de la vizitantoj. Tata zorge konservas kaj gardas la memoraĵojn de la iamaj hungaraj reĝoj. En la fortikaĵo-kastelo troviĝas nun la Muzeo de Domokos Kuny, kie videblas ankau trovejoj el-antau de la hungara patrujkonkero. En la malnova sinagogo estas montrataj kopioj de antikvaj statuoj. Famaj estas la vazoj de la potfaristoj de Tata, kaj la artaĵoj de la esperantistaj pentristoj de la urbo. Ĉe la lagobordo funkcias la trejnejo de la altkvalitaj sportistoj pretiĝantaj al la olimpiko.
Ĉe Kalvaria monteto, sur kiu staras kapelo kaj akvoturo, estis konstruata Subĉiela Geologia Muzeo, la vera Ĵurasa Parko, laŭ iniciato kaj projekto de geologo-akademiano József Fülöp, kun sikula pord-ego kiel enirejo.Tie oni povas studi tavolaron de Transdanuba Mezmontaro, preskaŭ identa al tiu de la Sudaj Alpoj:
• blanka, malfru-triasa kalkoŝtono de Dachstein (en kiu disvolviĝis karstaj grotoj),
• rozkoloraj, ĵurasaj kalkoŝtonoj (de “kondensita” sedimentiĝo),
• verdec-griza, fru-kretacea sabloŝtono.
La mez-ĵurasajn radiolaritojn (fajroŝtonojn) ekspluatis jam la neolitikaj homoj.
La vizitantoj povas ekkoni ankau kelkajn mineralajn krudaĵojn, kaj eĉ preni el ili provpecojn.
Tihany
Vilaĝo sur la 12 km2-ojn granda duoninsulo de lago Balatono, kun ĉ. 1.7000 loĝantoj, 13 km-oj n de Balatonfüred.
Originale ĝi estis komunumo de fiŝistoj. En la jaro 1055 reĝo András (Andreo) I fondis tie Benediktanan abatejon. La ĉarto de fondo de la abatejo, skribita latine, enhavas la unuan konitan hungaran duonfrazon.
La edzino de András I, Anstasia, filino de la grandduko de Kiev, Jaroslavo la Saĝa, kun-portis ortodoksajn monaĥojn el la kieva Grota Ĉefklostro (Lavra). Ili elkavis la t.n. Barátlakások (Monaĥejojn). - Rego András I ripozas en la romanika preĝejo, super kiu inter 1719 kaj 1754 estis konstruita du-tura baroka preĝejo. (Somere okazas tie orgen-.koncertoj.) La Benediktana klostro nun funkcias kiel regiona muzeo.
La apuda Monteto de Eĥo famiĝis pro tio, ke la eĥo redonis 16 silabojn.
La tuta duoninsulo estas naturprotekta areo, parto de la Balaton-altlanda Nacia Parko. Rande de la vilaĝo troviĝas Geofizika (Geomagnetisma) Observatorio. Sube, sur la bordo de Balatono, apud la ŝiphaveno staras la konstruaĵoj kaj la parko de la Biologia (Limnologia) Esplorinstituto de la Hungara Akademio de Sciencoj.
Geologie la duoninsulo konsistas el bazaltaj tofoj, fosilhavaj argiloj kaj sabloj, kun multaj kongerio-konkoj (folklore: ungoj de kapro), kaj postvulkanaj hidrokvarcitoj.
Tihany estas konektita kun Szántód situanta sur la suda bordo de la lago per motor-pramo. Balatono estas plej mallarĝa tie (1,5 km).
Urboj de Balatono
Balatono estas "Hungara Maro". Ĉirkaŭ la Balatono lokas sin Siófok, Keszthely, Tihany, Badacsony, Füred. Ĉe la suda bordo de la Balatono troviĝas Siófok. Siófok estas la ĉefurbo de la suda parto. Mi naskiĝis en Siófok. En Siófok estas la plej granda ŝipotrafiko. De tie oni povas alveturi ĉien. Ĉi tie troviĝas pri strandoj kaj promenantoj fama Ora bordo kaj pri hoteloj kaj ripozdomoj fama Arĝenta bordo. Tri preĝejoj estas en Siófok, kiel reformacia, evangelia, kaj ....
Keszthely ricevis titolon de ĉefurbo de Balatono. Keszthely situas ĉe okcidenta angulo de Balatono. Ĉi tie troviĝas fama Festetics-kastelo kaj Kastelmuzeo, Balatonmuzeo, Marcipanmuzeo. En Helikon-parko estas multe da monumentoj. De Keszthely je 30 kilometroj estas Balatonederics. Ĉi tie estas Afriko-muzeo, tie estas diversaj bestoj en unu granda parko.
Balatonfüred estas urbo de vinberejoj kaj vino, kaj kuracripozdoma urbo. Ĉi tie troviĝas la ŝtata korohospitalo, pri Anna-balo fama Horváth domo. Ĉi tie konstruiĝis la unua ŝtona teatro de Transdanubio.
Tihany estas ĉe la norda bordo de Balatono. Tihany estas fama pri eĥo kaj preĝejo de la Abatejo "bencés" kaj muzeo.
Veszprém
La hungara urbo Veszprém situas meze de Transdanubio, je ĉ. 100 km okcidente de la ĉefurbo Budapeŝto kaj 10 km norde de la lago Balatono.
La geologia romplinio, kiun bone montras la valo de Séd rivereto, apartigas la Balatonan altlandon de la montaro Bakony.
La rokaĵa substrato konsistas el karstiĝinta trias-aĝa dolomito kaj kalkoŝtono.
La arĥeologoj malkovris restaĵojn de la Neolitiko (juna ŝtonepoko) kaj el la Bronz-epoko. El la 9-a jarcento a-Kr- datiĝas la Hallstadta kulturo (iliraj triboj). En la 6-a jarcento a.Kr. alvenis Keltoj, kaj dum la regado de imperiestro Aŭgusto, la Romianoj. La Romianoj kreis la prosperan provincon Panonio. Depost la IV-a jarcento sekvis Germanoj, Hunoj, Longobardoj, Avaroj kaj Slavoj
Okaze de la landkonkero de la sep Hungaraj triboj, la jam ekzistinta fortikaĵo Veszprém iĝis posedaĵo de la familio de duko Árpád.
La dioceso (episkopejo) de Veszprém estis unu el la plej frue fonditaj en Hungario.
Dum la 11-13-a jarcentoj la urbo estis ra rezidejo de la reĝinoj.
Post la invado de la Tataroj la urbo perdis sian gravecon, ka komenciĝis prosperi nur dum la regado de reĝo Matiaso.
Dum la Turkaj militoj Veszprém multfoje ŝanĝis estron.
Dum la milito por libereco de Ferenc II Rákóczi Veszprém estis lia stronga bastiono en Transdanubio.
En la 18-a jarcento la preskaŭ ĉiopova aŭtoritato estis la episkopoj de Veszprém.
La progreson haltis la represoj okazintaj post la dua liberecbatalo (tio de 1848-1849), ĉar la veszpremanoj batalis flanke de Lajos Kossuth.
La moderna disvolviĝo de la industrio kaj de la kulturo komenciĝis post la historia kompromiso inter la Habsburga dinastio kaj la hungara nacio (1867).
Ekde tiam la evoluo estis pli-malpli kontinua ĝis niaj tagoj.
Promenante en la fortikaĵa kvartalo, ĉe la norda parapeto ni renkontas la duoblan skulptaĵon de reĝo Stefano I la Sankta kaj lia edzino, la reĝino Gisela la Beata el Bavario. (Skulptisto: József Ispánky.)
Rigardante direkte al la viadukto streĉiĝanta super la larĝa valo de la mallarĝa rivereto Séd,
ni povas vidi la lokon, kie iam staris la greka monaĥinejo, en kiu estis brodataj la festaj vestaĵoj por la kronigo okazinta la Kristnaskon de la jaro 1000.
(Per tiu kronigo iĝis Hungario plenrajta membro de la kristana komunumo de okcidenta Eŭropo.)
Dum tri jarcentoj, ĝis la fino de la dinastio de la Arpado, Veszprém estis la rezideja urbo de la reĝinoj de Hungario.
En la monaĥinejo de Sankta Katalina fondita en 1239 estis edukata ĝis sia 10-a vivjaro Sankta Margerita, unu el la
filinoj de reĝo Béla IV, kiu poste vivis kaj pentofaradis en la dominikana monaĥinejo sur la Insulo de Leporoj de la Danubo ĉe Buda.
(La insulo nun portas ŝian nomon.) En Veszprém ŝian memoron gardas la altarbildo de la preĝejo de Sankta Margerita. (Pentristo: Károly Kruzsnyák.)
Jam dum la regado de la dinastio de la Arpadoj funkciis en Veszprém altlernejo, verŝajne la unua en Hungario.
Krom la „sep liberaj artoj” tie estis instruata ankaŭ jurisprudenco.
La fama biblioteko de la altlernejo suferis gravan damaĝon en 1276 okaze de a atako de la armeo de Péter Csák.,
kaj la altlernejo definitive ĉesis ekzisti dum la turkaj militoj.
Post longa stagnado progreso komenciĝis fine de la 18-a jarcento, kiam en la urbo funkciis jam kvar presejoj.
Tie aperis en 1807 la pionira verko de Sámuel Pápay „Pri la apliko de la hungara lngvo al la civila administrado kaj leĝofarado.”
Zirc
Ene de la montaro Bakony, en larĝa baseno troviĝas la urbeto Zirc, disvolviĝinta ĉirkaŭ la abatejo de la Cisterciana ordeno.
Reĝo Béla III en la jaro 1182 invitis monaĥojn de la francia klostro Clairvaux (Claravallis, Klaravalo) veni kaj krei monaĥejon en la arbarego. La konstruado de la gotika preĝejo daŭris dudek jarojn, kaj apude estiĝis vilaĝo.
Dum la konraŭ-turkaj militoj (16--17-a jarcentoj) Zirc preskaŭ tute senloĝantiĝis. La regionon ekposedis la familio Thury, kaj la Cistercianoj nur malfacile, per jura procezo re-akiris ĝin en 1657..Post la retiriĝo de la Turkoj, la abato invitis setli tie germanlingvajn koloniistojn. La monaĥoj, laŭ la tradicio de ilia ordeno, disvolvis agrikulturon, komercon kaj eĉ industrion,
En 1726--1733 la Cistercianoj ekkonstruis novan monaĥejon. Tiu pretiĝis en 1733 La konstruado de impona, du-tura barok-stila preĝejo daŭris de 1732 ĝis 1752. La nun videbla klasikisma konstruaĵaro de la Abatejo datiĝas el la jaro 1854. Ĝi havas riĉegan bibliotekon (pli ol 40 mil volumoj). Apude estas disvolvita valorega arboreto (ekde 1759).
Post la dua mondmilito okazis ekonomia progreso, dank’al la proksimeco de la brunkarbo-minejo de Dudar kaj de la manganerc-minejo de Eplény. Kiam en 1950 la komunista registaro dissolvis preskaŭ ĉiujn ordenojn,, en la Abatejo estiĝis Muzeo de la regiono, Lernejo de ministoj kaj uzino produktanta ementali-tipan fromaĝon.
Post la reĝimŝanĝo okazinta en 1990, la Cistercianoj re-ricevis la 808-jar-aĝan Abatejon de Zirc.
En Zirc naskiĝis en 1809 Antal Reguly, lingvisto kaj etnografo, kiu esploris kaj studis la finn-ugrajn popolojn kaj lingvojn de la regiono de Ural montaro. Li forpasis en 1858. Pri li memorigas tabulo sur la muro de lia naskodomo, kaj statuo en la urba parko.
|
|