|
Abaliget
Vilaĝo situanta 20 km-ojn norde de urbo Pécs, meze dela montaro Mecsek. Ĝi estas jam kunkreskinta kun la najbara vilaĝo Orfű.
En la jaro 1768 muelilisto esploranta la fonton kiu liveradis akvon por lia akvomuelilo malkovris gutŝton’-groton.
La ĉefa branĉo estas 466 m-ojn longa. La t.n. Granda Halo estas promene vizitebla ekde 1959. Ĝia aerosol-riĉa, malseka aero efikas bone al pluraj malsanoj de la spirorganoj. La groto estas oficiale rekonita kuracejo.
Biologoj esploris kaj katalogis en la groto de Abaliget 195 animalajn speciojn. Inter ili troviĝas la „hungara blinda kankreto” (Stenasellus hungaricus) kaj kvar protektataj vesperto-specioj. Apud la enirejo de la groto troviĝas Muzeo de Vespertoj. El tie startas Instrua vojeto, kies 12 stacioj prezentas la diversajn natur-valoraĵojn de la regiono.
En Abaliget troviĝas du artefaritaj lagoj por banado, boatado kaj fiŝkaptado.
Babócsa
La vilaĝo situanta apud rivero Rinya, proksime de Dráva estis garava setlejo en la historio. Jam en la periodo de la Árpád-dinastiaj reĝoj ĝi havis benediktanan monaĥejon. Dokumento el 1348 mencias abatejon. La kronikoj skribas pri fortikaĵo Babócsa unue en 1450. La turkoj konkeris ĝin en 1555 sen sieĝo pere de perfido. En 1715 ĝi estas kamparurbeto, en 1742 ĝi ekhavas rajton teni tutlandajn foirojn. Pri ĝia historio kaj el ĝia riĉa etnografia objektaro estas organizita tutjare vizitebla ekspozicio en la malnova lernejo, en la t. n. "Kastelo Prinke".
La 12-hektaran naturprotektan areon Basakert ('Ĝardeno de Paŝao') de la setlejo kovras printempe riĉa pompo de narcisoj. En la unua dimanĉo post la 1-a de majo ĉiujare ĉi tie estas aranĝataj la Narciso-tago kaj la Narciso-kuro de Barcs ĝis Babócsa. La arkeologoj malkovris Árpád-periodajn preĝejruinojn kaj turkan publikan banejon meze de Basakert. La vilaĝestraro volas renovigi la ruinojn.
La strandon kaj termalbanejon nutras ferenhava akvo de pluraj fontoj, kaj jam pli kaj pli multaj eksterlandanoj revenas.
Ĝiaj arbaroj riĉaj je sovaĝbestoj estas ŝatataj celoj de la eksterlandaj ĉasistoj.
Barcs
Urbeto, centro de la regiono, ekde la 1960-aj jaroj daŭre evoluas eluzante unuavice la eblojn de la turismo de aĉetantoj. Sur la bordo de rivero Dráva ĝi posedas viglatrafikan limtrapasejon, tial oni kutime menciadas ĝin ankaŭ kiel sudan pordegon de departemento Somogy. La setlejo havas riĉan, historian pasinton, kies memoraĵojn gardas Muzeo Dráva funkcianta ekde 1979 en transformita eksgrenejo. Krom la arkeologia ekspozicio spekteblas ankaŭ la konstanta lokhistoria ekspozicio, respektive la enterieroj prezentantaj la etnografiajn trezorojn de la naciminoritatoj sudslavaj en vilaĝo Lakócsa kaj ŝvabaj (germanaj) en Szulok.
Barcs estas grava haltejo de la internacia "Biciklado laŭ Tri Riveroj" (Mura-Dráva-Duna). Ĝi estas ankaŭ elirpunkto de pluraj surakvaj ekskursoj sur rivero Dráva, la partoprenantoj de la plurtagaj riverekskursoj ĉi tie tendumadas inter la riverkilometroj 160-152.
Vojaĝoficejo Dráva Tours organizas sur Dráva plezurŝipadojn, respektive surakvajn ekskursojn elirante el Barcs. 60-persona kaj 8 persona promenŝipetoj transportas la gastojn al vilaĝo Drávatamási kaj al la protektata insulo en Dráva.
Bélavár
La unan fojon ĝi estas menciata kiel vilaĝo kun eklezio en la jaroj 1332--37 en la papa listo de dekonaĵo. En 1469 kaj en 1498 ĝi ĝuis urbajn privilegiojn. Tre verŝajne ĝi estis grava setlejo kun fortikaĵo apud la rivero Dráva. Dum la turka regado laŭ la impostolisto estis ĉi tie nur 15 domoj. De 1733 ĝi estas bieno de familio Festetics. Ĉirkaŭ la jarcentturniĝo ĝia loĝantaro proksimiĝas al mil personoj.
Rivero Dráva kun siaj multaj mortaj riverbrakoj kaj netuŝita regiono atendas ankoraŭ malkovron. Ĝin ĉirkaŭas unika naturo, 50%-oj de ĝia teritorio situas en la Nacia Parko Duna-Dráva.
Ĝiaj naturbelaĵoj altiras belartistojn, la interesiĝantojn invitas ĉiusomere beletraj tendaroj. En la tago de la protektanta sanktulo de la reĝejo, la 15-an de junio okazas la kermeso.
En 1996 estis establita milecentenaria (milcent-jariĝa) memorparko, kaj estis starigita skulptaĵo al la memoro de la reĝo Adalberto la 4-a, kiu -- laŭ la loka tradicio -- estas fondinto de la vilaĝo.
Bolhó
Origine ĝi estis praa bieno de la dinastio Tibold. En 1231 ĝin ekhavis la tri filoj de I. Bodor. cent jarojn poste estas menciata jam ankaŭ ĝia eklezio. Ĝiaj posedantoj estis la familioj Marczali, Báthori, Nádasdy, kaj dum la aranĝo de la servutulaj ŝarĝoj la familio Széchenyi.
La lagetoj ekestintaj en la loko de forlasita torfominejo iĝis fiŝo-abunda paradizo de fiŝhokistoj.
Tradicie ripetiĝantaj eventoj de la vilaĝo estas fine de julio la kermeso en la Anna-tago, respektive aŭtune la vinberrikoltaj parada marŝo kaj balo. Lastatempe tradiciiĝis ankaŭ la karnavala balo, el kies enspezo estas subvenciata la ekskurso de la bazlernejanoj.
Eblas konatiĝi en la vilaĝo ankaŭ kun la romaa kulturo, pere de la riĉa programaro de la Cigana Tradiciogarda Ensemblo fondita en 1994.
Drávatamási
La fakuloj de la Nacia Parko organizas lokan instruadon por ĉiuj aĝtavoloj, laŭ anticipa sinanonco en la Naturdiskoniga Instrua Centro sur la bordo de rivero Dráva.
Eblas viziti kun fakgvidanto la belegan riveron Dráva, respektive sporti sur la herbara futbalejo.
Harkány
Vilaĝo kun 3,200 loĝantoj, situanta 26 km-ojn sude de Pécs, ĉe piedo de la montareto Villány, 8 km-oj de la landlimo inter Hungario kaj Kroatio. Ĝi estas prestiĝa kuracbanejo.
La kuraca efiko de la tieaj ŝlimoj estis konata ekde 1823. En la jaro 1866 minej-inĝeniero Vilmos Zsigmondy drilis tie profundboraĵon kaj trovis artezian termakvon. La temperaturo de la sulfuron kaj flouron enhavanta akvo venanta nun jam el tri putoj estas 62-63 o C . Tiu akvo, malvarmiĝinta al 30-35 o C bone efikas al ĉiuspecaj reŭmatismoj, haŭt-malsanoj (ekzemple psoriaso), neŭrito, post-traŭma stato, kaj virinaj malsanoj. Trinkite, al gastraj malordoj.
La specifaĵo de tiu akvo estas ke la sulfuro troviĝas en ĝi kiel solvita kaarbonisulfida gaso (COS). ĝis koncentriteco de 8 mg/l. (Notindas ke pli ol 1 mg/l jam estas rekonita saniga.)
La instalaĵoj de la tutjare malfermita kuracbanejo, de la Hospitalo por Reŭmatismo ktp. estas tre modernaj kaj plenkomfortaj..
Vizitindas a malfru-baroka kalvinana preĝejo (1802) kaj la Tombejo de la bulgaraj soldatoj, kiuj perdis la vivon tie, fine de la dua mondmilito. Je ilia honoro en 1976 iĝis establita Memormuzeo.
Ibafa
Ĝia unua mencio en ĉarto okazis en 1425. Post la turka okupo de fortikaĵo Szigetvár ĝi senhomiĝis.
Meze de la 1700-aj jaroj kroatoj, poste germanoj ekloĝis en la vilaĝo. La nuna romkatolika preĝejo estas konstruita en 1865.
La vilaĝo povas danki sian famon al la loka pastro, kiu la nomon de Ibafa faris vaste konata. Lau la tradicio Nándor Hangai (Schreier), kiu de 1864 ĝis 1905 estis paroĥestro en la vilaĝo, tre ŝatis pipfumi.
Tio donis la ideon al lia amiko ĵurnalisto István Roboz verki la konatan diraĵon, kiu jam komence de la 1900-aj jaroj estis legebla en lernolibroj, kiel langorompa teksto.
En 1931 naskiĝis ankau la muzikigo de la konata teksto en la opereto Geedziĝfesteno en Ibafa de Károly Komjáthy--Tamás Emőd--Rezső Török. Ekde tiam daure restis en la fokuso de la publika atento la pastro de Ibafa kaj lia pipo.
Tiam al Ferenc Sarlós (Schlachter) Ferenc -- paroĥestro de Ibafa, kiu tamen ne havis pipon -- la paroĥanoj donacis belan lignopipon ĉizitan de la meiartisto Béla Gerber en 1934.
Ĝi estas farita plene el ligno (ankau la pipoĉapo), ĝi estas grandmezura, unika kaj unusola peco. Poste la paroĥestroj de Ibafa kolektis multe da belaj pipoj, kaj aliajn tabakkulturajn relikvojn.
La plej altvalora peco de la eklezia kolektaĵo estas la originala pastra pipo de Ibafa.
Lakócsa
Multaj el la vilaĝa loĝantaro estas kroatdevenaj, sekve la alia nomo de la setlejo estas Lukovisce.
Ĉi tie troviĝas la Centro de la Komunumo de Kroatoj apud Dráva. La kulturajn memoraĵojn de la kroatoj konservas la Kroata Minoritata Regiondomo konstruita en la 19-a jarcento.
Mohács - Nacia Memorparko
Urbo kun ĉ. 21.000 loĝantoj, situanta 40 km-ojn oriente de Pécs kaj 190 km-ojn sude de Budapeŝto; danuba haveno.
La 29-an de aŭgusto 1526 sur la batalkampo de Mohács la Turka armeo de sultano Sulejmano II (la Granda) venkis, preskaŭ komplete neniigis la pluroble malpli grandan hungaran armeon de Lajos (Ludoviko) II. Eĉ la reĝo mortis, onidire droninte en la rivereto Csele.
161 jarojn post tiu nacia katastrofo, en la jaro 1687, la armeo de princo Karlo de Lotaringio ĉe Nagyharsány definitive venkis la Turkojn.
Nun oni povas studi kaj kompari tiujn historiajn eventojn en freŝe establita Memorparko.
Post la fino de la kontraŭ-turka militado, en la senloĝiĝinta regiono setlis germanaj kaj sudslavaj (plejparte Serbaj) koloniistoj. La Serboj gardas la tradicion kaj festas la t.n. Buŝo-maskaradon (la lastan dimanĉon antaŭ Karesmo)..
La Memorpreĝejo staranta sur la ĉefplaco de Mohács estis konstruata de 1929 ĝis 1940. En la Muzeo Dorottya Kanizsay videblas etnografia kolektaĵo pri la folkloro de la diversaj etnoj vivantaj en la regiono (Hungaroj, Ŝokacoj, Germanoj kaj Serboj). Vidindaj estas ankaŭ la Ĉefpreĝejo, la Episkopa Palaco, la preĝejo kaj klostro de la Franciskanoj, kaj la ortodoksa preĝejo de la Serboj (1732).
Pécs
Dumil jara urbo apud la montaro Mecsek kun ĉirkaŭ sesdek mil loĝantoj.
Ekde mil naŭ (1009) ĝi estas episkopa rezidejo. En la urbo troviĝas memoraĵo de cent kvindek jara turka regado.
La urbobildon determinas la turka moskeo kun verda kupolo.
Apud la moskeo de paŝao Hasszan oni povas vidi la dudek tri metrojn altan minareton, en kies turon okdek tri helikaj ŝtupoj kondukas.
Ankaŭ la barokaj memoroj estas gravaj. La meblaron de franciskana preĝejo kaj monaĥejo faris franciskanoj.
En Pécs estas multaj muzeoj kaj altlernejoj. Unu kuriozaĵo de la urbo estas la puto Zsolnay en la ĉefplaco.
La Ceramika Ekspozicio prezentas la mondfamajn porcelanojn kaj dekorobjektojn kiuj gajnis ormedalon en la Pariza Tutmonda Ekspozicio en 1878.
En ĉi tiu muzeo oni povas vidi ankaŭ la verkaron de Amerigo Tot.
Rinyaújnép
Sude de urbo Nagyatád, en la valo de rivereto Rinya situas la malgranda vilaĝeto kun 80 loĝantoj. Samdistance -- 20 km-ojn -- troviĝas la du grandaj setlejoj de la regiono: urboj Nagyatád kaj Barcs.
Ĝia nomo aperas unue en 1352 en la formo Wynep. De 1417 ĝi estas bieno de familio Perneszi, poste de la 19-a jarcento ĝi apartenas al la familio Somssich. La reformita preĝejo estas konstruita en 1854, ĝia turo difektiĝis en la dua mondmilito kaj estas rekonstruita nur en la lastaj jaroj.
Nun ĝi estas ekumena preĝdomo. Pentekostan dimanĉon kermeso, en decembro estas organizata tago de aĝuloj, kiuj festoj aktivigas ĉiujn loĝantojn de la vilaĝo.
Siófok
La regiono de Siófok estis loĝata jam en la romia epoko. La romia konkero atingis ĝin en la 1a jarcento. Ĉi tie kondukis la vojo el Sopianae (Pécs), tra Tricciana (Ságvár) al Arrabona (Győr). Lau la notoj el la 3-4a jarcento de Sectus Aurelius Victor imperiestro Galerius por sekigi la marĉajn partojn de "Lacus Pelso" (latina nomo de Balatono) konstruigis kluzon en 292.
Post la patrujkonkero el 1055 devenas la fondletero de Abatejo en Tihany, kiu mencias ankau tiun ĉi lokon: "Rivulus namque, qui dicitur Fuk fluens...", t. e. "La rivereto nomata Fuk elfluas el la menciita lago ĉe loko, kie la homoj povas transiri sur malnova ponto kaj ofte ankau tra vadejo."
Fuk, kiel vilaĝnomo aperas en skribita formo en 1137, kaj la vortkunmeto Siófok estas konata ekde 1790.
Post la tatara invado vilaĝo repleniĝis, poste en 1552 la turkoj ekregis en Fok kaj ĝia regiono. Siófok iĝis milithaveno kun fortikaĵo. La regiono liberiĝis de sub la turka jugo en 1688. Fok ekestis proprieto de la kapitulo en Veszprém, kiu plenigis ĝin je koloniuloj, kaj konstruigis lignopreĝejon por la loĝantaro en 1693.
Dum la liberbatalo de Rákóczi ĉi tie troviĝis la fama Sió-linio de Bottyán Vak, kies bazpunkto estis la fortikaĵo en Siófok.
En 1705 regnestro Ferenc Rákóczi la 2a donacis al vilaĝo Fok stampilon, kies motivo servas kiel bazo al la nuntempa blazono. En 1736 estis konstruata la baraokstila, paroĥa preĝejo honore al la senmakula koncipiĝo de Sankta Maria.
Grava evoluo ekestis en la 1800-aj jaroj. La rapidpoŝta veturlinio Transilvanio--Adrio jam en 1810 tuŝis Siófok-on, sed memstara poŝtoficejo ekfukciis ĉi tie nur en 1867.
La akvoreguligo en la vilaĝo komenciĝis en 1810. Lau la planoj de akvoinĝeniero József Beszédes estis purigata la kuŝujo de rivero Sió. Denove ekfunkciis muelejoj, la akvonivelo de Balatono malkreskis je unu metro, tiel liberiĝis desub la akvo 51.000 arpentoj da areo. Per la reguligo de Sió ekestis 6.000 arpentoj da libera grundo.
Al la vivo de la setlejo portis gravan evoluon la fondiĝo de la Akcia Societo Balatona Vaporŝipado en 1846. Havis grandan rolon en tio Lajos Kossuth, kiu propramane skribis la fondan dokumenton de la ekonomia societo. Samjare oni surakvigis la vaporŝipon Kisfaludi.
En 1861 ekfunkciis la trajnlinio Buda--Nagykanizsa.
En 1863 finiĝis la konstruado de la stacidomo, post unu jaro la unua ŝiphaveno defendata de moleoj. Samjare malfermiĝis ankau nova kluzo de Sió, kies ĉefa celo estis reguligi la akvonivelon de Balatono. La lignan kluzon ŝanĝis fera en 1893.
La setlejo ricevis en 1865 kamparurban rangon, t. e. permeson por aranĝi tutlandajn foriojn. Siófok havis tiam 200 domojn kaj 1500 loĝantojn.
En 1866 aperis la unua anonco en la gazeto Zala-Somogyi Közlöny kun la titolo "Balatonlaga Banloko Siófok". Ignác Végh kontraktis kun la kapitulo en Veszprém por 12 jaroj pri banejo, kiun ili plilongigis por novaj 12 jaroj. Li finkonstruis en 1878 la bandomon "Hungara Maro" lau la planoj de la konstrufirmao Neuschlass en svisa stilo, kun ornamita frontono, kun babilejo por cent personoj, kun grandaj fenestroj al la akvo, kun supraetaĝa elvid-ĉambro, kun okdek bankabinoj.
La kaputo de Veszprém en 1885 ekparceligis grundojn, kaj komenciĝis la konstruado de la nuntempa bankolonio. Karakterizas la animkaptan kaj inspiran allogforton de la Balatona pejzaĝo, ke la unuaj vilao-posedantoj plejparte estis pentroartistoj: Mór Than, Pál Vágó, Tivadar Feledi-Flesch (bofilo de Mihály Zichy) kaj Arthur Tölgyessy.
En 1888 Gábor Baross donis ŝtatan subvencion al la reorganizado de la Akcia Societo Balatona Vaporŝipado. En 1889 oni surakvigis la pasaĝertransportan ŝipon "Kelén", poste en 1891 prepariĝis "Helka" kaj la nova "Kelén".
En aprilo 1891 kun la nomo Akcia Societo Siófok Balatonbanejo fondiĝis tiu grupo de kapitalistoj, kiu elaĉetis de la kapitulo la banrajton kaj aĉetis por la konstruado kaj parkoj 60 arpentojn grandan veprejon kaj marĉon, kiun oni poste butis per tero. La gvidanto de la Akcia Societo estis Henrik Glatz (1884-1905), fondinto de la Literatura kaj Preseja AS Franklin.
Komenciĝis la konstruado de pli grandaj hoteloj Sió kaj Hullám, poste tiu de Központi Szálló (Centra Hotelo). La nova bankolonio estis feste inaugurita la 18-an de julio 1893, kaj tiam oni deklaris, ke la Ministro pri Internaj Aferoj permesis al la bankolonio uzi la nomon "kuracbanejo". Apartenis al tiu ĉi ripoziga medio ekde 1875 ankau la teatra vivo kun grandaj artistoj.
En 1900 komencis sian laboron la Balatona Fiŝkaptista Akcia Societo.
Samjare finkonstruiĝis la ĉevalvetkurejo kun spektejo por 1500 gastoj, ĉi tie troviĝis la celpunktoj de la Balaton-transnaĝo, kaj ĉiujare naĝ- kaj teniskonkursoj koloris la someron de Siófok. Per sia bunta banvivo la urbo fariĝis ŝatata restadejo de la Budapeŝta grandburĝa artistaro kaj aktoraro (verkistoj Karinthy -- dum pluraj jaroj prezidanto de HEA -- kaj Krúdy, aktoroj Latabár kaj Kabos)
Fine de la dua mondmilito la urbo suferis gravajn damaĝojn. Poste Siófok iĝis centro de la sindikata kaj entreprena ripozado. Rekonstruiĝis ĝiaj ripozdomoj, kaj la konstruado de la kanaloj, purigejo de la polucia akvo kaj akvoprovizejo, respektive bordsaviloj faris urbon Siófok en la Balaton-regiono la plej granda, plej grava loko akceptanta grandajn amasojn.
En 1958 komenciĝis la turisma evoluigo, denove venis la eksterlandaj gastoj. En 1962 estas konstruita la hotelvico, meze de la 1960-aj jaroj plivigliĝis ankau la loĝejkonstruado.
1968 – estas la dato de la urbiĝo de Siófok. Baldau pretiĝis la hospitalo kun 400 litoj, la Sud-Balatona kulturcentro kaj biblioteko. Aperis loka gazeto kaj ekfunkciis loka televido.
Post la reĝimŝanĝo en 1990 18-membra deputitaro direktas la urbon.
Nuntempe Siófok estas unu el la plej grandaj turismaj centroj en Hungario. La plenumon de tiu tasko helpas ĝiaj bona alireblo kaj malprofunda akvo ebliganta agrablan banadon. La ripozon kaj malstreĉiĝon de la gastoj servas krom la silka akvo de la lago ankau la vidindaĵoj, la organizitaj programoj kaj la kulturita gastigado.
Tab
La regioneto Valo de la rivereto Koppány-völgy estas unu el la plej belaj pejzaĝoj de Ekstera-Somogy. Ĝiaj montetoj, mildaj deklivoj, riveretoj, arbaroj, naturo plezurigas kaj la loĝantojn, kaj la vizitantojn. La montetaro troviĝas je 200-250 metroj super la marnivelo, la teritorio estas 480 kvadratkilometra. En 25 setlejoj vivas proksimume 17 mil homoj, plejparte en malgrandaj vilaĝoj kun kelkcent loĝantoj. La centro de la regiono estas la unusola urbo Tab kun kvinmil loĝantoj.
Tab troviĝas sude de la Balatono, je 25 kilometroj de la urbo Siófok. La urbo situas de la nordo al sudokcidento, iama rubandforma setlejo, ĝi konstruiĝis paralele kun la rivereto Kis-Koppány.
La bonetosa eturbo konstruita en bela natura ĉirkaŭaĵo, same la tuta valo de la rivereto Koppány estas ĉarma, alloga regiono por malstreĉiĝemuloj kaj ripozemuloj.
La unua konata diploma mencio de Tab venas el la jaro 1211 . La turkoj detruis ankaŭ tiun ĉi malnovan setlejon, sed komence de la dekoka jarcento hungaroj, slovakoj, germanoj reekloĝis ĉi tie.
Tab estas ĝis hodiaŭ regiona centro de la valo de la rivereto Koppány. La iom post iom evoluiĝanta setlejo ricevis la rangon de la urbo en 1989.
La loĝantaro de Tab prave fieras pri naskiĝinta ĉi tie Takács Gyula, Kossuth-premiita poeto, kaj same deveninta el Tab artisto-lignoĉizisto Nagy Ferenc, kies arton oni honorigis per la premio „Hungara Heredaĵo” en 2005 kaj lia kostanta espozicio videblas en la urbo.
Vízvár
Apud la vilaĝo troviĝas eble la plej bela etapo de rivero Dráva . La sablomuro apud Vízvár estas nestoloko de bordhirundoj kaj meropoj.
Dráva ĉi tie estas tre rapidflua, tial vintre ĝi ne glaciiĝas, sekve ripozas ĉi tie miloj da anasoj alvenantaj de nordo.
De la supro de sablomuro observeblas la birdoj, kaj ne malpli gravas la belega, vasta panoramo.
|
|