Danubkurbiĝo


 

Geologie la Danubkurbiĝo estas 20 kilometrojn longa kurbo de la riverego. Sed la nocion Danubkurbiĝo oni uzas pli vaste, pro la unika pejzaĝo kun romantikaj montoj, ĉarmaj insuloj, historiaj memoraĵoj konvenaj por ekskursoj.


Akvinko

Romianoj kie nun Budapeŝto troviĝas

Antaŭ la Romianoj vivis en ĉi-tiu regiono la kelta tribo de la Eraviskoj.Ili konstruis urbeton: Ak-ink (“abunda akvo”) sur la dekstra (okcidenta) bordo de Danubo, kaj havis sanktejon sur la monto Gellért.
En la 2-a jarcento post Kristo la Romianoj igis el la tuta Transdanuba regiono la: provincon “Pannonia”. La rivero Danubo (Ister) estis la landlimo (“limes”) de la imperio. La lasta granda setlejo estis la urbo Aquincum: 2-a jarcento; 30.000 - 60.000 loĝantoj. La romiaj vojo kondukis el tie okciedenten al Arrabona (Győr, Raab), Scarbantia (Sopron, Ödenburg) kaj Vindobona (Vieno), sudokcidenten al Gorsium (Tác, apud Székesfehérvár) tra Savaria (Szombathely) al Carnuntum; suden al Intercisa (Dunaújváros), Sopianae (Pécs, Fünfkirchen) kaj Sirmium (Serem / Szerém).
La loko estis tre taŭga por konstrui “metropolon”: ĉeestis argilo por baki brikojn, variaj ŝtonoj (kalkoŝtono, sabloŝtono), pura trinkakvo, kaj eĉ termakvo. ( La “Romia banejo” funkcias eĉ nuntempe, kaj videblas la restaĵoj de la akvodukto.) La grundo en la ĉirkaŭaĵo estis fertila, kaj en la arbaroj abundis la bestoj ĉasindaj.
1.    Milita kampadejo de la 2-a Help-legio (plejparte Sirianoj: altarŝtono atestas pri la kulto de la Sun-dio Mitraso)
       La milita amfiteatro havas imponajn dimensiojn 131,8 x 108,4 m, por 13 mil spektantoj
2.    Civila urboparto pli norde, kun alia amfiteatro (86,5 x 75,5 m), por 7 mil spektantoj
       Troviĝis tie akvodukto, ruinoj de domoj, subplanka hejtado, vaporbanejoj, mozaikoj,
       sarkofagoj, “akva orgeno” en la Muzeo de Akvinko
3.    Palaco de la guberniestro sur la Ŝipfabrika insulo (Hadriano estis la unua prokonsulo de
       Akvinko. Li poste iĝis imperiestro , kaj konstruigis la famekonatan muron de Hadriano, la
       nordan limon de la imperio en Britio.)
4.    La ruinoj de Contraquincum troviĝas trans la rivero, sur la Pesta bordo, en la centro de Budapeŝto, ĉe la ponto Elizabeta.
5.    La Romian banejon priservas dek-kvar fontoj; kelkiuj estas varmakvaj.
La Romianoj retiriĝis de la provinco Panonio en la jaroj 409-411, cedante la provincojn Noricum kaj Pannonia al la Gotoj de Alarik (kiuj, cetere, okupis kaj prirabis Romon.)


Cegléd

Urbo kun ĉ. 40,000 loĝantoj, situanta 70 km-ojn sude de Budapeŝto. Ĝia unua skriba mencio datiĝas el la jaro 1290.
En la “kampa urbo” posedanta merkatrajton okazis en 1514 ke la solene anoncita krucmilito je instigo de pastro Lőrinc Mészáros transformiĝis je ribelo de kamparanoj, estrata de György Dózsa. Tiun la armeo de la nobeluloj venkis kaj kruele venĝis.
La Turkoj relative protektis la urbon, sed damaĝis ĝin pluraj incendioj.
La fervojlinio Pest – Cegléd – Szolnok estis la dua en Hungario (1847).
En Cegléd okazis la 24-an de septembro 1848, ke Lajos Kossuth vokis la popolon al armila lukto (liberec-milito) kontraŭ la Aŭstria Imperio.
La ĉefaj poroduktaĵoj de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaŭo estas variaj fruktoj kaj la “sabla” vino de laa registrita vindistrikto de Cegléd.
Interesaĵoj estas:
•    statuo de la Sankta Triunuo, malfrua baroko, 1790
•    klasikisma katolika preĝejo (1822-1825)
•    monumento de György Dózsa (1972)
•    du-tura kalvinana preĝejo de klasikisma stilo (1836-1881)
•    statuego de Lajos Kossuth
•    Muzeo Lajos Kossuth (krom la kossuthaĵoj: bronzepokaj objektoj, historio de la urbo)
•    eklektikisma Urbodomo
•    termakva banejo Petőfi. La akvo de 63 oC temperaturo venas el kvar boritaj putoj. Ĝi estas riĉa je jodo.


Esztergom

Tiu pitoreska kaj belsitua loko estis ĉiutempe loĝata urbo; la Frankoj nomi ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo), kaj tiu tordiĝis tra la mezepoka Strigonium al la nuna nomo. Sur apenaŭ alta plataĵo (157 m) en la malkovrita Fortikaĵo rezidis la unua reĝo, Stefano (Sankta), kaj Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La iama Reĝa Palaco en la Fortikaĵo prezentas erojn el la frua mezepoko: gotika halo, loĝĉambro el la 12. jc., kaj malnovajn arkitekturaĵoj indas je vizito. La Kapelo parte retis sendifekta, kun eminentaj historiaĵoj (kapitelo kun homa kapo).
Sur tiu, de bastionmuroj ĉirkaŭata plataĵo, staras la monumentala Baziliko, sur fundamentoj de miljaron pli frue konstruita antaŭulo. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la lando (118x40 m), inaŭgurita en la nuna formo en 1856 - per la "Meso de Esztergom" de Francisko Liszt.
Estas aparte rimarkindaj: la "Bakócz-kapelo", konstruita en la 16-a jc. el ruĝmarmoro, vere admirinda renesanca kreaĵo; la grandega altarbildo (13x6,4 m), kun eksterordinaraj dimensioj, laŭ Ticiano de Michelangelo Grigoletti. El marmoro blanka de Carrara fariĝis kovraĵoj kaj statuoj, inter ili ankaŭ de Canova. En la Trezorejo de la Baziliko videblas tre riĉaj ekleziaj juveloj kaj aliaj atributoj, jarmilo kolektitaj, sekve troviĝas tie arthistorie elstaraj majstraĵoj, kaj historie gravaj, koncerne la kronadajn ceremoniojn de la reĝoj.
En la Primas-Palaco, kiu ekstere-interne portas renesancan karakteron, rezidas la ĉefepiskopo de la romkatolika eklezio. Ĝia Muzeo Kristana enhavas grandan kolekton de grandaj italaj pentristoj kaj de mezepokaj hungaraj pentraĵoj. Altvaloraj estas la majestra ĉerkveturilo Dia (uzita dum liturgio), kaj la malnovaj kodeksoj kun pra-presaĵoj
Urbodomo rokoko-stila, kaj aliaj belaj, admiri indaj domoj ĉe ĉarmaj stratoj kaj placoj, apud multaj interesaj vidindaĵoj vekas la atenton de la promenantoj, vizitantoj de Esztergom.


Fót

La urbeto Fót (ĉ 10.000 loĝantoj), 21 km-ojn nord-oriente de Budapeŝto, ekde la frua 19-a jarceto estis bieno de la grafa familio Károlyi.
La klasikisma Kastelo Károlyi planita de arĥitekto Henrik Koch kaj konstruita de Miklós Ybl en 1847 staras meze de larĝa angla parko.
La du-tura, tri-nava preĝejo de Fót estas konstruita laŭ projekto de Miklós Ybl inter 1845 kaj 1855. Kune kun la parokejo kaj lernejo, ĝi estas elstara ekzemplo de la romantikisma stilo en Hungario. La freskojn pentris Károly Blaas
En la ĝardeno antaŭ la preĝejo troviĝas busto de la poeto Mihály Vörösmarty, aŭtoro de la populara “Fót-a kanto” (1842).
Post la dua mondmilito, en 1957, sur la naciigita Károlyi bieno la ŝtato establis Urbon de infanoj por ĉ. mil orfaj aŭ forlasitaj infanoj kaj geadoleskuloj 3-18 jarojn aĝaj. Ĝia centro estis la kastelo mem. Post la reĝimŝanĝo la kastelo iĝis denove havaĵo de la familio Károlyi.


Gödöllő

Ĉi tiu urbo (ĉ. 30 mil loĝantoj) situas 30 km-ojn oriente de Budapesto, en milda monteta regiono. Ĝi estas facile atingebla per la aŭtostrado M3 aŭ per HÉV (antaŭurba elektra trajno).
Ĝia ĉefa allogilo estas la baroka Kastelo, konstruigita de Antal Grassalkovich (1744--1747, arĥitekto András Meyerhoffer). Post la historia kompromiso inter la dinastio de la Habsburgoj kaj la hungara nacio (1867) ĝi iĝis somera rezidejo de la imperiestra-reĝa familio. Reĝino Elizabeta (Sissy), edzino de Francisko Jozefo I, pasigis tie multe da tempo. La konstruaĵon konsiderinde modifis la fama arĥitekto Miklós Ybl, aldonante interalie du kupolojn.
Inter 1920 kaj 1945, la Kastelo de Gödöllő estis la somera rezidejo de admiralo Miklós Horthy, regnestro-gubernatoro de Hungario.
Post la dua mondmilito uzis ĝin la soveta armeo. Nun ĝi estas jam grandparte restaŭrita, kaj funkcias kiel muzeo kaj koncertejo.
En Gödöllő troviĝas la Universitato Szent István (Sankta Stefano), precipe agrikulturaj sciencoj, kun arboreto, kaj pluraj sciencaj esplor-institutoj.
Proksime al Gödöllő troviĝas Hungaroring, la aŭtokonkurejo de Formula-1.


Őrbottyán

Antaŭ 30 jaroj vane oni estus serĉinta sur la mapo la nomon de ĉi tiu kolonio.
La hodiaŭa Őrbottyán ekestis en la jaro 1970 el du historiaj vilaĝoj "Őrszentmiklós" kaj Vácbottyán. Ĝi situas en departemento Pest, je 30 kilometroj nord-oriente de la ĉefurbo.
Nombro de ĝia loĝantaro preskaŭ de monato al monato kreskas (nuntempe estas pli ol 5000), ĉar la budapeŝtanoj, dezirante por si mem kvietan, senbruan loĝlokon, volonte elektas ĉi tiun vilaĝeton.
La regionon ĉirkaŭas montetoj (montetaro de Gödöllő), kaj ĝi estas riĉa je vivantaj akvoj: riveretoj, lagoj - eĉ kelkaj familiaj domoj havas propran, naturan lageton en siaj ĝardenoj.
Őrbottyán estas tiu vilaĝo, en kiu la sonorilegoj de la preĝejoj (ĝi havas 5 preĝejojn) ne nur sonas, sed ankaŭ estas surloke produktataj. Ĉi tie vivas kaj laboras la unusola mez-eŭropa sonoril-faristo, Miklós Gombos. Li daŭrigas la familian tradicion, lerninte la malfacilan profesion de sia patro, Lajos Gombos, kaj farante la sonorilegojn (ĉefe el bronzo) por la preĝejoj de la tuta lando.
Al la vilaĝo Őrbottyán oni povas alproksimiĝi per trajno (de la stacidomo Nyugati en Budapeŝto), aŭ per aŭtobuso (de Újpest Városkapu).


Szentendre

Malnova, vere pitoreska historia urbeto kun romantikaj stratoj kaj placoj - pro tio paradizo de pentristoj kaj aliaj artistoj - prezentas ankaŭ rigardindajn preĝejojn, kaj malnovan romkatolikan el la 13a jc. kaj serbortodoksajn i.a. kun admirinda ikonostazo. Plurcentoj da serbaj familioj fuĝintaj antaŭ la turka regado ekloĝis ĉi tie (1690) kaj fondis tre viglan ekonomian kaj kulturan centron por si, kies ĉarmaj karakterizaj trajtoj daŭre videblas. La Muzeo de la Serba Eklezio montras grandan trezoron de la ortodoksa eklezia arto, dume la publikon amase altiras famaj riĉaĵoj de la ceramika muzeo de Margit Kovács, de la galerioj de Ferenczy, Czóbel, Barcsay, Varga, elstaraj modernaj pentristoj, same la Parkmuzeo de Skulptaĵoj.
Interesa vidindaĵo ĝojigas tiun, kiu grimpas al Preĝeja monteto “Templom domb” sur la kruta, kurba vojeto, oni povas vidi, ke la tutaĵo de la ŝajne ne orde konstruita urbeto montras pitoreskan, ĉarman harmonion.
En la ekstera parto de la urbo estas trovebla la konstante riĉigata Subĉiela Etnografia Muzeo.
Aliflanke de Danubo situas la 22 km longa insulo Szentendrei-sziget sur kiu troviĝas vilaĝoj kaj tre ŝatataj ripozejoj, kampadejoj. Ofta ŝiptrafiko ligas ilin precipe al la ĉefurba loĝantaro. Sed ripozejoj abunde troviĝas ankaŭ sur nia Danub-flanko, norde de Szentendre (t.e. Sankta Andreo): Leányfalu estas nia sekva stacio, kies deklivoj donas lokon al multaj ripozhoteloj kaj aro de vilaoj. Mediteranea klimato ĉe la orientaj deklivoj de la Pilis-montaro ebligas veran ĝardenkulturon kaj frukto-kultivadon. Varmakva strandbanejo allogas apud la ŝoseo, kaj ne nur dum varmaj tagoj.
Ĉe Tahi-Tótfalu ponto arkas super la rivero al la insula parto de la vilaĝo. Kaj tie, kaj en la sekva vilaĝo, Dunabogdány, ripozhoteloj kaj vilaoj dense troviĝas kaj ĉe la riverbordo, kaj sur la mildaj deklivoj. La abrupta vidaĵo de granda ŝtonminejo, kiu kvazaŭ malaperigas tutan monteton (Csűdi), aspektas eble iom fremde: la pavimentoj de Budapeŝto originas el tiu ĉi surfaca minejo.


Vác

La urbo Vác situas 40 km-ojn norde de Budapeŝto, sur la maldekstra (orienta) bordo de la rivero Danubo, havante 40 mil loĝantojn. Tiuloke ekzistis homa setlejo jam en la bronza epoko. Dum la romiaj tempoj ĝi rolis kiel pasejo tra la riverego.
En la 11-a jarcento reĝo Stefano I (la Sankta) fondis tie episkopejon /dioceson. En 1241 la Mongoloj-Tataroj detruis la urbon. Reĝo Béla IV reloĝigis ĝin per germanaj koloniistoj. Pro tio kreiĝis duobla urbo: Waitzen, la “civitas teutonica” (germana urbo) kaj Vác, la “civitas hungarica” (hungara urbo). Dum la regado de reĝo Mátyás (Matiaso) Vác ekfloris kaj prosperis, dank’al la proksimeco de Visegrád, la tiama reĝa rezidejo.
En 1544 la turka armeo okupis Vác-on, kaj ĝi liberiĝis nur en 1686.
La 18-a jarcento estis la ĉefa epoko de disvolviĝo: la plejperte italdevenaj episkopoj multe konstruigis. Pri tio atestas la statuo de la Sankta Triunuo (1750-1755), ponto ornamita de statuoj (1753-1757), triumfa arko (1764), episkopa katedralo (1763-1777), palaco de la episkopo (1774), Akademio por nobeluloj “Theresianum”. Ĉi-lasta en 1855 transformiĝis je malliberejo. La baroka preĝejo de la Franciskanoj estas fama pro la mumiiĝintaj kadavroj de monaĥoj.
La unua fervojo en Hungario ekfunkciis en la jaro 1846, inter Pest kaj Vác.
Produktoj de la 20-jarcenta progreso estas la fabriko de filmoj FORTE, kaj la Danubaj Cement- kaj Kalk-verkoj.
En la Muzeo Vak Bottyán videblas riĉa kolektajo de dokumentoj pri la historio de Vác kaj de la arĥeologiaj trovaĵoj el la regiono.


Visegrád

Tie rompis por si vojon Danubo inter vulkandevenaj montoj al la Granda Ebenaĵo antaŭ ĉ. 2 milionoj da jaroj. Antaŭ 2 jarmiloj okupis Romiaj legioj la teritorion okcidente de Danubo la provincon Pannonia, kaj ili devis defendi ĝin per vico da fortikaĵoj, la Danuban limon kontraŭ la daŭra premo de la barbaraj popoloj. En tiu angulo de Danubo la minaco de la kvadoj estis pli danĝera, do la Romiaj inĝenieroj konstruigis sur la altaĵoj tutan reton da gardoturoj por observi tage-nokte eventualajn armilajn atakojn, trapasojn de la rivero. Apud la Salamon-turo (mezepoka loĝturo) konstruiĝis grava fortikaĵo, fokuso de la defendlinio. La popolmigrado forbalais la Romian regadon (komence de la 5a jc.), invadis gotoj, gepidoj, hunoj, poste avaroj la forlasitan provincon. Slavoj ekloĝis en la regiono dum la 9a jc., kaj utiligis la fortikaĵon por si, same la Romiajn vilaojn. Prave la loko ricevis la nomon "Alta burgo" (Viŝegrad).
La hungaraj reĝoj igis ĝin departementa rezidejo. Post la mallongdaŭra invado de la tataroj (mongoloj), la reĝo Béla la 4a, konstruigis fortikaĵon alte sur la monto (1250). Komence de la 14a jc. la Anĵuo-reĝo Karlo-Roberto elektis Viŝegrád kiel sian rezidejon, kaj konstruigis tre elegantan palacon sub la fortikaĵo, sur la bordo (1323). La Mez-Eŭropaj regantoj en 1335 kunvenis tie ĉi kongresi, la pola kaj ĉeĥa reĝoj, bavara kaj saksa princoj decidis pri gravaj politikaj kaj ekonomiaj aferoj, precipe pri la doganfavoroj por la interlanda komercado. La komence preferata gotika stilo sur la palaco ricevis pompajn renesancajn trajtojn dum la regado de Mátyás (Mathias, Corvinus). La reĝo tute kompetente direktis la arkitektojn konstrui pluajn pompajn detalojn. Kiel humanista reganto konkuris kun la Medici-kortego "el la Viŝegrada tera paradizo", laŭ epiteto de la Vatikana sendito en 1483.
La turkaj militoj pereigis la mezepokan reĝan rezidejon, kiu dum preskaŭ du jarcentoj estis ĉefurbo de la lando. La restaĵoj supre, la ruinoj de la "Alta burgo" - kun grandioza panoramo al la Danubvalo - donas profundan impreson pri la fora pasinto. La supra burgo situas 440 m alte.
Sube, en la nuna urbeto, originalaj (kaj kelkaj rekonstruitaj) partoj de la Reĝa Palaco prezentas impone pri la renesanca grandiozo: ni atentigas pri la parada korto, la gotika koridoro, la altvalora ruĝmarmora puto (kaj blazonoj de Mátyás) kaj la tiam escepta banĉambro, inter la aliaj.
Veturante plu okcidenten, de la sekva vilaĝo Dömös vid-al-vide aliflanke de Danubo, la monto Sta Miĥaelo (St. Mihály) saltas super la riveron 485 m alte. La rivero fluas preter nia vojo kiu servis jam dum la Romia epoko por la "internacia" komerco ĉ. 110 m super la maro. Kaj ni baldaŭ atingas la dumil-jaran urbon


Zebegény

Vilaĝeto (ĉ. 400 loĝantoj) kaj populara ripozloko situanta sur la maldekstra bordo de Danubo, ĉe piedo de la montaro Börzsöny, 62 km-ojn norde de Budapeŝto.
Antaŭ la invado de Mongoloj (1241) ekzistis tie Benediktana abatejo. Post la kontraŭ-Turkaj militoj al la senloĝantiĝinta vilaĝo alvenis Slovakoj kaj germanaj koloniistoj. Komence de la 20-a jarcento iĝis konstruita nova katolika preĝejo, projektita de Károly Kós, laŭ tre speciala stilo („transilvania secesio”).
Dum jardekoj vivis kaj verkis en Zebegény István Szőnyi, la „pentristo de la Danub-kurbiĝo”. Lia domo estas nun Memormuzeo kaj lia busto staras sur la ĉefplaco antaŭ la lernejo. Ĉiusomere funkcias, proksime al la vilaĝo, en arbara kampadejo, instrua kurso por estontaj junaj pentristoj.
Sur la Kalvaria-monteto estas konstruita Nacia memorloko de la packontrakto (1920) de Trianon. - La sep-arka fervoja viadukto estas protektata teĥnika objekto. Menciindas ankaŭ la privata Muzeo de Navigado.
Zebegény estas unu el la scenejoj de la ĉiu-somere aranĝataj „Danub-kurbiĝaj festaj semajnoj”.
Instru-vojeto (10 stacioj, entute 4 km) prezentas la historion dela vilaĝo, la geologian pasintecon, floron kaj kaj faŭnon de la regiono (parto de la Danubo-Ipoly Nacia Parko.)

Reen