Regiono 5


 




Baja

Urbo kun ĉ. 40.000 loĝantoj situanta 160 km-ojn sude de Budapeŝto, sur la maldekstra (orienta) bordo de Danubo.
En la 15-a jarcento Baja estis jam grava komerca centro. Dum la turka okupacio ĝi estis regiona religia centro de la Islamo. Kvarangula ligna fortikaĵo protektis la hamam-ojn (turkajn banejojn) kaj derviŝejojn. Anstataŭ la grandparte forfuĝinta hungara loĝantaro en la urbo setlis ortodoksaj Serboj. Post la liberiĝo almigris katolikaj Serboj (“Bunjevacoj”).. Baja disvolviĝis je grandtrafika danuba haveno. Unu flanko de la ĉefa placo estas branĉo de Danubo nomata Ŝugevica. Baja estas ankaŭ grava kultura centro: troviĝas tie du altlerejoj kaj astronomia observatorio.
Interesaj konstruaĵoj estas
•    la neo-renesanca Urbodomo (13-a jarcento)
•    la klasikisma István Türr Muzeo (arĥeologiaj objektoj de la Sarmatoj kaj Avaŭroj, historio de la urbo, fiŝkaptado)
•     la barokaj preĝejoj de la romkatolika Parokio kaj de la Franciskanoj (1728)
•    la Serba ortodoksa preĝejo
•    la Kalvario-kapelo (1838)
La Petőfi-insulo de Danubo estas populara loko de sporto kaj refreŝiĝo (kampadejo, stadiono, boatejoj, Fiŝkaptista ĉardo, “akva scenejo” de la ĉiu-somera Ĉe-danuba Popolarta Festivalo)..


Békés

Békés estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departmento Békés, kies iama rezidejo ĝi estis, nun estas la centro en subregiono Békés.
Ĝia aero estas 127 kvadratkilometroj, ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 21500 personoj.
La poŝtkodo de la urbo estas 5630, kaj ĝia telefondistrikta numero estas 66.
La urbo situas sur ebenaĵo, preter maldekstra bordo de Duobla Körös en ambaŭ bordoj de kanalo Körös, apud la ĉefvojo Békéscsaba - Budapeŝto. Inter 1883-2007 funkciis fervojo.
Danke al la bona geografia situo en Békés kaj ĝia ĉirkaŭaĵo loĝis daŭre.
La komunumo estis loĝata dum la neolotiko, de keltoj, skitoj, avaroj kaj hunoj. La nomo de la urbo originas el la nomo de la unua perfekto de la Árpád-epoka setlejo, kiun pruvas pluraj diplomoj.
Inter 11-a - 15-a jarcentoj Békés estis departementa rezidejo. En 1403 la regionon ekposedis la familio Maróthy, Békés estis kampurbeto, tiel Gyula iĝis centra urbo kaj la loĝantoj de urbo Békés transloĝiĝis al Gyula (unua senloĝantiĝo).
La turkoj okupis la urbeton en 1566 (dua senloĝantiĝo), kiu senloĝantiĝis fine. La urbo liberiĝis en 1695, la departemento Békés estis trezoreja posedaĵo.
Dum la liberecbatalo de Rákóczi la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo denove senloĝantiĝis (tria senloĝantiĝo). La reloĝigo okazis malrapide, la tuta departemento trafis en la manojn de János György Haruckern.
Pli malfrue la aero estis posedaĵo de la grafoj Wenckheim.
Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika kaj kalvinana, ekssinagogo kaj preĝa domo de baptistoj. En la urbo 2 mezlernejoj kaj 3 bazlernejoj funkcias. Estas menciinda la elstara vira manpilka teamo.
La akvonivelo de Doubla Körös estis konstanta danĝero, tiel devis reguligi ĝian fluon en 1850. Békés iĝis grandvilaĝo en 1872, en 1972 denove ĝi estas urbo. La bataloj de mondmilita ne koncernis la urbon, tamen estis perdoj.
Post la mondmilitoj daŭriĝs la evoluo kaj Békés rericevis la urban titolon. Ja la urbo kontinue evoluas, sed ĝi konservis urbetan atmosferon.
Vidindaĵoj:
Placo Széchenyi: Pri Széchenyi István kaptis la nomon ĉi tiu placo en 1861. Ĝi estas centre de la urbo. Ĉi tie renkontas la vojoj de Mezőberény, Vésztő, Békéscsaba.
Romkatolika preĝejo: Sur la nord-okcidenta parto de la placo Széchenyi staras la baroka, romkatolika preĝejo, kiun oni konstruis en 1795. Péter Bellért kaj Ferenc Nagy mastroj pentris la bildon de la ĉefaltaro.
Arteza puto: Proksime de la romkatolika preĝejo estas la arteza puto, kiun oni boris en 1912.
Hungara Reĝa Hotelo: Kontraŭ la arteza puto staras la Hungara Reĝa Hotelo, - pli konata nomo estas Ludomo – en kiu nun situas la Urba Bibliteko kaj Galerio. Ĝi estas eklektika, tre bela konstruaĵo, kiun oni konstruis en 1885.
Kalvinana pastora domo/parokejo: Ankaŭ ĝi estas maljuna konstruaĵo, sur ĝia muro estas la tabulo pri János Arany, kiu gastis en Békés, 1851. Sed ĉi tie estas la tabulo ankaŭ pri Teréz Karacs.
Kalvinana preĝejo: Apud la pastora domo staras la kalvinana preĝejo, kiu konstruiĝis en 1732. Antaŭe estis malgrandmezura brika preĝejo, sed poste ĝi disvastiĝis.
Kalvinana gimnazio: Sur la ĉefstrato troveblas la kalvinana gimnazio, kies nomo estas István Szegedi Kiss Kalvinana Gimnazio, Elementa Lernejo kaj Kolegio. La institucion fondis István Szegedi Kiss (kalvinana pastoro) en 1552, ĝia funkciado estas senĉesa.
Urbodomo: La urbodomo de Békés konstruiĝis en 1904.
Granda Domo: La tiel nomata Granda Domo staras la centre de la urbo. Ĝi estis posedaĵo de la familio Wenckheim. Nun en ĉi tiu estas la Jantyik Mátyás Muzeo, tie videblas lokhistoria ekspozicio.
Placo Muzeo: Tio estas nova placo, tie estas fontano, kelkaj butikoj. La urbanoj povas ripozi, promeni kaj plezuri la freŝan aeron.
Blanka Körös: La Blanka Körös trastrekas la urbon, kies nomo nun estas vivakva kanalo. Sur la bordo de la kanalo staras multe da plorsaliko.
Ortodoksa preĝejo: Ĝi esta tria preĝejo en Békés, kiu konstruiĝis por la grekoj kaj armenoj.
Urba Sporthalo: Ĉi tie oni aranĝas multajn sportajn eventojn. La konstruaĵo de sporthalo estas nova, granda kaj moderna, tiel ĝia kapacito estas bona.


Békéscsaba

Békéscsaba estas sudorinta pordego de Hungario, proksima al la hungara-rumana landlimo. Ĝi estas grava ŝosea kaj forvoja nodo. Ĝ'i ricevis departemantan rezidejon en jaro 1950, sed ankaŭ antaŭe ĝi estis la plej grava kolonio de la landparto, kies ĝi estis ĉefurbo. Ĝi estis malfermita urbo, kiu sin sekve evoluis per la preno de eblecoj, kiujn donis la historio ene la landlimo farita de Trianon, tiujn taskojn, kiujn solvis Nagyvárad kaj Arad dum jarcentoj, en ĉi tiu regiono. Post la unua mondmilito Nagyvárad kaj Arad apartenis/as al Rumanio.
Distanco de Budapeŝto estas 200 km-oj, Békéscsaba estas inundaera-randa setlejo/kolonio en la centro de Körös/Kereŝo vualo, kiu havas bonegan fekundan teron. Ĝi estas trafika, komerca, prilabor-industria, kultura kaj instruanta centro de la departemento Békés/Paca. La departemento Békés havas 400 mil loĝantojn. Békéscsaba estas atingebla per aŭto de urbo Kecskemét kaj Szarvas sur la ŝoseo nombro 44. Ĝin oni povas atingi ankaŭ per la aera trafiko pere de ĝia internacia publika trafika kaj sporta aerodromo/flughaveno
Békéscsaba estas rezidejo de la departemento Békés. Ekde jaro 1950 ĝi estas departement-rajta urbo. Estas pli grandaj najbaraj loĝlokoj: Szeged. la urbo de la sunbrilo, Kecskemet, ĝi estas fama urbo, Debrecen, kiu estas la kalvinista Romo kaj Arad (Rumanio) la urbo de la martiroj.
Laŭ arkeologiaj trovaĵoj, kiuj estis troviĝitaj el la ĉirkaŭaĵo de la urbo, la teritorio estis loĝita jam antaŭ la jarmiloj. Estiĝon de Békécsaba ni povas taksi je la duono de la 13-a jarcento. Ni legas pri ĝia nomo en la papa dekonaĵa registro/listo 1332-37 jara. Tiam jam ĝi estis preĝeja loko. Ĝian nomon ni originigas/devenigas el la persona nomo Csaba/Ĉaba, kiu estis uzita en la epoko Árpád.
Fine la 17-a jarcento tempo de batadoj kontraŭ la turkoj, tiu teritorio estis milita operacio, la loĝantaro fuĝis/rifuĝis. Csaba senhomiĝis/senpopoliĝis.
Post la elpelo de la turkoj la tuta departemento Bekes estas bieno de familio Harruckern, kiu estas Supra-Aŭstri-devena. La familio kompletigis la mankitajn laborantojn/laborulojn per la enloĝigado. Ankoraŭ la censo/listigo ne mencias la nomon Csaba en jaro 1715. Post 2 jaroj jam 20 hungaraj kaj 2 slovakaj familioj loĝas. En jaro 1718 la unua pli multhoma slovaka kolonia grupo alvenas el Altlando, kiun sekvas denove la samaj grupoj.
Post la unua mondmilito de la unua de januaro en 1919 ankaŭ oficiale gajnis la urban rangon/titolon, tiam la rezidejo havis 40 mil loĝantojn. Post la dua mondmilito en la reorganizita departementa sistemo Békéscsaba estas rezidejo/restadejo de la departemento Békés. Ĝia esenca evoluo/progreso komenciĝis en jaro 1960.
Békéscsaba estas kultura centro de la departemento Békés. Bone funkcias la teatro Jókai. Eskpoziojn oni povas viziti en la muzeo Miĥaleo Munkácsy. La fama pentristo kiel juna knabo, metilernanto vivis ĉe la parencoj en la urbo. En la Memordomo Munkácsy diversaj objektoj, mebloj, pentraĵoj estas pri li kaj lia familio. Békéscsaba estas lerneja urbo: gimnazioj, diversaj fakmezlernejoj (teknika, ekonomia, muzika, preseja) estas en la urbo. Estas populara la biblioteko departementa. Ĝi havas muzikan, retan parton/sekcion. Por la infanoj estas pupteatra prezentado. Aparte funkcias pupteatro kaj pupteatra grupo.
Po tri jaroj, somere en la urbo estas aranĝita internacia pupteatra festivalo. En aŭgusto la blovokestroj donas koncerton, tiu aranĝaĵo estas Zenit. Somere estas subĉielaj teatraj vesperoj en la korto de la urbodomo. Estas meciinde, ke en urbo estas ekonomia fako de la altlernejo nome Tessedik Sámuel.

Békéscsaba estas urbo de la eblecoj
Loĝantaro: 67000
Teritorio: 19936 hektaroj
Ĝi situas de la Atlantiko 1750 km-oj, de la Adria Maro 500 km-oj
Ĝia alteco super marnivelo: 83,5-97,5 m-oj
Numero de la sunbrilaj horoj: 2000 horoj/jaro
Meznombro de la multjara precipitaĵo: 560 mm-oj
Jara mezutemperaturo: 10,3 C gradoj
Ĝia klimato: kontinenta


Csorvás

Csorvás estas urbeto nordorienta parto de Malgranda Aero/Ĉirkaŭaĵo de Orosháza, ĝi situas 15 km-oj de urbo Orosháza.
Kaj per ŝoseo kaj per fervojo estas bonege antingebla. Pri urbeto Csorvás oni opinias kie tipa ebenaĵa setlejo pro ĝiaj stratoj, kiuj estas kiel ŝaktabula sistemo.
Laŭ legendo ĉi tie komponis Pongácz Kacsóh unu parton de komponaĵo, nome Johano la brava, tiel ankaŭ Béla Bartók eminanta popolkanto-kolektanto kaj komponisto, kiuj havis parencojn ĉi tiu regiono.
El fremdul- trafika vidpunkto la plej fama plantaĵ-raraĵo estas transilvania adonido, kiu estas trovebla en tiu regiono de Hungario. Inter la vidindaĵoj estas elstara jarmila fontano, bronza statua portreto de Szilárd Sztojanovics nacia gardista kaptiano kaj monumento de Trianon.
La karaktereco de la setlejo estas la tri preĝejoj konstruitaj ĉirkaŭen la ĉefplaco. La plej valora arkitektura kaj beleca konstruaĵo estas la Ĝenerala Kleriĝa Centro, kie estas simbolo de la estiĝo de/je la urbo.
Urbeto Ĉsorvás ankaŭ kun riĉaj programoj atendas la gastojn. En februaro estas aranĝaĵo Slovaka Tradicia-gardanta buĉfesto (super porko), en marto memorinte al Béla Bartók estas Internacia Popolmuzika Festivalo.
Somere estas tri aranĝaĵoj:
Tritiko-festivalo, Internaciaj Geedziĝ-festaj Gastronomiaj Tagoj, tiel same Blovorkestra kaj Maĵoreta Konkurso, kiu estas araĝita en po du jaroj kaj invitas la gastojn por la ripozo/malstreĉiĝo. El la lokaj gustoj oni donas gustumon en Brila Restoracio kaj Familia Gastejo.


Dévaványa

Dévaványa estas karakteriza ebenaĵa setlejo, ĝi situas inter riveroj Körös kaj Berettyó.
En la agro de la urbo la elfositaj arkeologiaj trovaĵoj atestas, ke la setlejo estas loĝita ekde mil jaroj, la unuaj skribaj memoraĵoj estas el jaro 1330.
Antaŭ la reguligo de riveroj Tisza kaj Körös la pli altaj partoj de la setlejo estis ĉirkaŭigitaj kun la kanejoj, marĉejoj, ili estis malfacile akireblaj kaj bone ŝirmis la homojn, kiuj ĉi tie vivis. La setlejo la nomon Dévaványa havas el la turka epoko, iam kvar loĝatejoj estis en la nuna areo de Dévaványa: Wanya, Ecseg, Kérsziget kaj Varsányegyház.
La setlejo havas naŭ mil ducent logantojn, kie la vivtenan ekzistadon la agrikulturo certigas, ĉefe la kampara kreskaĵ-kultivado. En la bredado estas graveco la porkoj, bovoj, ŝafoj, kortbirdoj.
La plej grava valoro de Dévaványa estas la natura ĉirkaŭaĵo, ĝia regiono situas la tiel nomata "dua Hortobágy": grandega, kun multaj kuracplantoj la praherbo- tapiŝo, kiu estas natur-protektado de Nacia Parko Körös-Maros kaj vivtereno de multaj defenditaj bestoj kaj plantaĵoj.
La elstara natura valoro de la regiono estas la otido, por ĝia defendo ĉi tie oni faras eŭrope faman rezervejon de la otido en jaro 1975. La plej konsiderenda otidaro de Mez-Eŭropo vivas en ĉi tiu regiono, kiu estas konebla nature, tiel same pri la vivo de la birdo, pri ĝia protekto estas ankaŭ ekspozicio. Alia formo de la turismo estas la ĉasadigo.
En la regiono vivas signifaj malgrandaj sovaĝbestoj de jaro 1960 venas la ĉasistoj. Eblecon de la ripoztempada turismo la urba banejo donas, proponas, tie estas termala baseno, du naĝaj basenoj kaj basenoj por la infanoj.
La gravaj rigardantaj konstruaĵoj de Dévaványa estas kalvina kaj katolika preĝejoj, ambaŭ la ĉefplaco de urbo. La romkatolika preĝejo estas artobjekto, ĝi estis konstruata en jaro 1908 en malfrua baroka, klasika stilo.
La rekonstruo de la kalvina preĝejo estis en 1887, ĝia ĉefa stilo estas novklasika. Turo de la konstruaĵo estas 63 metrojn alta, ĝi estas unu la plej alta preĝejo en Tiszántúl.
Estas menciinda ĝia bonega akustiko, tie estas aranĝitaj mirindaj preĝejaj koncertoj. Imre Bereczki Lokhistoria Kolektaĵo estas malfermita de jaro 2000 kaj la interesiĝantoj povas rigardi la riĉajn historiajn, folklorajn valoraĵojn, skriban kaj objektan heredaĵojn.
Por akcepti la vizitantajn turistojn la Ĉasista Kompanio havas tranoktejojn ankaŭ Otida Rezervejo kaj urba konsilio povas certigi turistan restejon.
En areo de la strand-banejo estas ebleco akcepti la alvenintojn kun loĝĉaroj kaj tendoj. En la setlejo estas gastejoj el ili nur en tri ejoj estas varma kuireja manĝado.
Dévaványa estas nova urbo de Sárrét, ĝi estas fiera je la ĝia pasinteco, ĝi honoras la nuntempon kaj ĝi fidas en la venonteco.
La urbo deziras montri la vidindaĵojn. Por la turistoj, kiuj volas ripozi kaj ekkoni la specifan ebenaĵan ĉirkaŭaĵon kaj netuŝeblan naturon, Dévaványa estas ideala loko. Elkore atendas ankaŭ tiujn, kiuj estas scivolemaj vidi la tradicion de la ebenaĵa popolvivo. Krom la vidindaĵoj ĉiu vizitanto povas sperti la gastamon de la samlokuloj.
Dévaványa, kiu antaŭ nelonge estis deklarita je urbo ĝia kultura fenomeno kaj turisma vidindaĵo estas Lokhistoria Kolektaĵo Emeriko Bereczki.
D-ro Emeriko Bereczki kiel folklora esploristo kaj arkeologo dum 65 jaroj kolektita indika, arkiva, folklora materio estiĝis muzea instituto la 14-an de aprilo 2000 estis malfermita por la loĝantoj.
La fondinto de la muzeo naskiĝis en Dévaványa kaj ĝis lia morto ĉi tie vivis, laboris, kolektis la spiritajn kaj objektajn memoraĵojn de la loĝatejo kaj ties ĉirkaŭaĵo.
La muzeo havas grandegan/multegan arkeologian materion, estas videblaj objektoj, memoraĵoj de la kulturo Körös kaj Tisza la ebenaĵa linia-ornamita, ĉefe el aeneolitiko planda ujo, kiu estas raraĵo en la lando. El la epokoj de post la patrujokupo de la hungarhistorio estas videblaj valoraj kaj interesaj malkovraĵoj.
La folklora ekspozicio montras la vivon de la homo en Dévaványa, oni povas vidi la objektojn de paŝisto, fiŝkaptisto, abelisto, kamparano, tiujn ilojn en la ĉiutag vivo, kiuj estas gravaj por nun vivantaj homoj. La instituto atendas kun la grandega indikaro kaj kun pli ol jarcentoj entenanta arkiva materio la tiujn, kiuj deziras esplori.


Doboz

La plej malnova setlejo de la departemento Békés estas vilaĝo Doboz, kiu havas pli da 4700 loĝantojn.
Ĝia la plej konata vidindaĵo estas en la placo Kossuth, la kalvinana preĝejo konstruita en stilo de Ludoviko la 16-a, kontraŭe stranta romkatolika preĝejo,
kapelo en stilo novrumana, kiuj estis konstruitaj laŭ la plano de Viktor Siedek el Vieno inter 1897 kaj 1902, tiuj artobjektoj apartenas al la iama kastelo Wenckheim.
La plej grava allogo de vilaĝo Doboz estas Szanazug, riverborda ripozteritorio, kiu estas ĉe la kunfluo de riveroj Fekete- kaj Fehér Körös. En la agrabla arbara ĉirkaŭaĵo estas troveblaj privataj ripozdomoj,
entreprenaj ripozejoj, pensionoj, kampadejoj, inter tiuj estas la Junulara Ripozeja Centro, ĝia infrastrukturo evoluas laŭgrade.
Artobjektoj, vidindaĵoj: Wenckheim kripto, romkatolika preĝejo, en kastela parko, kalvinana preĝejo en placo Kossuth, skulptaĵo ŝalmanta paŝtisto en strato Hunyadi.
Programo:
Kultura Semajno ĉiujare en oktobro.
Retejo: www.doboz.hu


Elek

Nova urbeto, ĝi havas sesmil loĝantojn. En la setlejo vivas multnombraj etnoj: rumanoj kaj germanoj.
Ilia kulturo estas granda valoro. En la centro estas la baroka romkatolika preĝejo, vid-al-vide monumento staras, kiu estas farita je la memoro de la elpeligo de la germanoj.
La Germana Memorĉambro montras la ĉiutagan vivon, loĝejajn objektojn, uzajn artiklojn de la germanaj minoritataj familioj.
En la vivo de la urbeto estas la plej signifa evento po du jaroj en aŭgusto aranĝita Mondrenkontiĝo de anoj de Elek, en la kadro de la aranĝo tiam renkontiĝas tiuj, kiuj estis elpeligitaj post la dua mondmilito kaj ili vivas en la mondo.
La aranĝo daŭras dum tri tagoj.
Artobjektoj, vidindaĵoj:
Skulptaĵa grupo de la elpeligo de la germanoj, romkatolika preĝejo, Rumana Memorĉambro, Germana Komunuma Domo, tiel nomata Domo Leimen.
Programoj:
Karnavalmardo – Maska parada marŝo sur la stratoj de la urbeto en februaro, Mondrenkontiĝo de anoj de Elek po du jaroj en aŭgusto.
Retejo: www.elek.hu


Füzesgyarmat

Füzesgyarmat estas urbeto, ĝi situas en la Granda-Kotokampo/Nagy-Sárrét, preter la ĉefvojo n-ro 47, norde de urbo Szeghalom.
Füzesgyarmat estas norde de la departemento Békés, ĝi estas atingebla ankaŭ per fervojo, ĉe la limoj de la departementoj Hajdú-Bihar kaj Jász-Nagykun-Szolnok.
20 pli malgrandaj setlejoj apartenas al la efikaero de Füzesgyarmat. Ĝia nomo estiĝis/elformiĝis el prahungara nomo Kürt-Gyarmat/Klariono-Kolonio.
La kromnomo/moknomo Füzes montras, keiam fluinta Nagy-Ér/Granda-Rivereto/Rojo apude estis salikejo.
La spirita kaj kleriga vivo estas en la kulturdomo, en la urba biblioteko, en la kinejo, en la regiona domo kaj en Pentraĵ-kolektaĵo, nome Erzsébet Szitás, kiu estas trovebla en n-ro 67, strato Kossuth, oni malfermis ĝin en jaro 1997.
El la eklezia vidpunkto la loĝantaro de Füzesgyarmat ĉefe estas religuoj la kalvinanoj, pli malgrande eklezianoj unitarianoj kaj romkatolikoj. La preĝejo de ĉiu tiu eklezioj estas artobjektoj.
En lando estas sola vidindaĵo en la urba parko statuo Szent Borbala/Sankta Barbara (patrona sanktulo de la ministoj kaj fajrobrigadistoj) tiel same novbaroka puto, ĝi estas raraĵo.
Kiu ŝatas malnovan popolvivon, ili povas viziti la regionan domon en la strato Simonyi, ĝi estas kontruita ĉirkaŭ en jaro 1880, tie estas prezentita ekspozicio, la popola vivo de Sárrét/Koto-Kampo kaj ankaŭ loka historia ĉambro Johano Hegyesi, kiu estas eminanta kamparana poeto de urbeto.
Filo de Füzesgyarmat la fama historista verkista arkivisto Dezső Csánki, lian naskiĝdomo signas la memortabulo en la strato Bethlen.
Bonega ebleco estas por ripozo de laciĝo de la laboro en Füzesgyarmat. Oni povas malstreĉiĝi, regeneradi agrable dum sia feriado. La banejo estas eb iama kastela parko, en 12 hektara aero, ĝia kuracakvo , nome Perlo de Koto-kampo/Sárrét Gyöngye ĉefe estas proponat je la movorganaj, ginekologiaj kaj nervosistemaj malsanoj.
Estas du naĝaj basenoj kun tirita akvosurfaco, unu infana plaŭdadejo kaj plu eksteraj-internaj kuracakvaj basenoj por uzado vintre, somere.
En la aero de la banejo estas aŭtonomiaj tranoktejoj kaj en la urbeto estas multaj gastodomoj por la gastoj.
Tiu gasto, kiu deziras loĝi en la eleganta ĉirkaŭaĵo li/ŝi povas tranokti en tristela hotelo apud la strando/plaĝo.
En jaro 2004 transdonita kvarstela Castrum Termala-kampadejo akceptas ambaŭ tendajn kaj loĝĉarajn tendumantojn, kies havas rektan eblecon transiri al la strando.
La urba sportejo kaj sporthalo estas bonega loko por trejnaj kaj sportaj kampadejoj.
En aŭgusto de ĉiu jaro estas aranĝita Ĉevalaj Tagoj de Füzesgyarmat, la jungaĵkonkurso, rajdsalto kaj grandega prezentado de ĉevalistoj.
La plej novan vidindaĵon ni proponas al vi la kaleŝojn, kiujn faris Aleksandro Galambos en sia metiejo en la strato Baross, kiuj estas jam mondfamaj.
Kadro de ĉasista kompanio kaj fiŝkaptista societo certigas eblecon pro tiuj, kiuj havas tiun hobion.
La eblecon de la netuŝita naturo, la senĝenajn kreskaĵojn kaj bestojn la ekskursantoj povas ekkoni en la ĉirkaŭa pusto/stepo de la urbeto kaj en la boskemaj inundejaj arbaroj.


Gyomaendrőd

Gyomaendrőd estas silenta, trankvila, ebenaĵa urbeto sudorienta parto de Hungario.
En la lando ĝiaj solaj naturaj kaj kulturaj valoroj senĉese pli turistoj somerumas en la setlejo, kiu havas 16 mil loĝantojn en departemento Békés.
la kalvina Gyoma kaj la romkatolika Endrőd unuiĝis en jaro 1982, nome Gyomaendrőd.
Situante sur la bordo Hármas-Körös, kiu estas la plej pura rivero de nia lando, Gyomaendrőd estas ne nur paradizo, frekventa loko de fiŝkaptistoj kaj ŝatatoj de la akvosportoj, sed estas vojo-celo por tiuj, kiuj ezirus resaniĝi helpe de la fama kuracakvo.
Gyomaendrőd povas fieri ne nur kun ĝiaj naturaj belecoj, sed ankaŭ kun ĝiaj kulturaj valoroj.
Ĉi tie estas trovebla la Presej-industria Muzeo, nome Kner, unika tia speca industria historia kolektaĵo de la lando.
Estas konate eĉ en Eŭropo Motor-cikla Muzeo, posedanto estas Elek Soczó kun 180 renovigitaj veturiloj.
La artŝatantoj vizitu la urban galerion kaj galerion de Antal Honti grafikisto. En la konstruaĵo de Regiona Domo en Endrőd, vi povos ekkoni la kamparanan meblaron kaj aliajn objektaj memoraĵoj.

Hármas-Körös
Urbeto Gyomaendrőd estas trovebla sur la maldekstra bordo de Hármas-Kőrös.
Dum la duono de 1800 jaroj estis faritaj riveraj reguladoj, tiel same helpe natur- transforma aktiveco de Körös la plej bela natura valoro, nova ĉirkaĵ-formo elformiĝas en departemento Békés, same en Gyomaendrőd. Ĝi estas la plej pura rivero de la lando, Hármas-Körös havas pli 2000 hektaran bordan parton en departemento Békés.
Ĝia inundo-fluejo estas natur-protektada teritorio, parto de Nacia Parko Körös-Maros.
En la lando, sed en Eŭropo la turisto pli malofte trovas tian netuŝeblan, speci-atmosferan ebenaĵan pejzaĝon, pitoreskajn/pentrindajn river-etapojn, romantikajn inundejajn arbarojn, nevivantajn, eksriver-brakojn plene de fiŝoj, kie estas trovebla land-fama, eĉ internaci-graveca plantaro kaj bestaro.

Arbareta Kuracbanejo/Liget Gyógyfürdő
En la arbareto Elizabeta, kie estas bele parkigita la ĉirkaŭaĵo, tie estas trovebla la termalbanejo de la urbero, kies valora kuracakvo estas taŭga por la kuraco de pluraj malsanoj.
La 62 gradan varman akvon de la arbareta banejo la Sanitara Ministerio deklaris je la kuracakvo en jaro 1960.
La kuracakvo estas bonefika laŭ kuracistoj konfirmite kontraŭ la kronikaj reŭmatistaj, podagraj seferigoj, la iskiatiko, kontraŭ la mukulaj, nervaj suferigoj.
La nova kuraca parto de la banejo kaj kovrita naĝejo ankaŭ vintre akceptas tiujn, kiuj deziras resaniĝi.
En la kuraca centro de la banejo estas akva, balneologia kaj fizioterapia kuracado, saŭno, travivaĵ-baseno. Apud la plaĝo la kampadejo kaj pensiono atendas la gastojn.


Gyula

Geografia loko
Gyula/Julio situas sur la sudorienta parto de la hungara Ebenaĵo, ĉe la najbareco de Transilvanio, sur la maldekstra bordo de rivero Fehér-Körös/Blanka-Kereŝo, kiu estas grava internacia limtransirejo aé Balkanio. Rimarkinda: tiu urbo unusola limtrapasejo kun urba infrastrukturo, urbo sur la ebenaĵo, ĝi situas 87-88 m-oj super la marnivela alteco. Ankaŭ urbo Gyula havas mildan klimaton, kontinentan, simile al la tuta Ebenaĵo. La rivero Körösök/Kereŝoj apartenas al la plej puraj riveroj de Mez-Eŭropo.
La homoj
Oni nomas urbon Gyula pordego de Transilvanio aŭ ankaŭ magranda Transilvanio, ĉar ekde jardekoj hungaroj, germanoj kaj rumanoj vivas ĉi tie en la paco unu apud la alia.
La famaj homoj, ni estas fieraj pri ili
Dum paso de historio tri kvaronoj miljara de urbo Gyula havis eminantuloj, nome:
La patro de Albert Dürer, oraĵisto/ĉizisto migris el parto Gyula, Ajtósfalva, ke post la majtravivo eŭropa, li loĝiĝis en nova patrujo.
En urbo Gyula Francisko Erkel naskiĝis la kreinto de hungara nacia opero, komponisto de nacia himno.
Georgo Kohán Kossuth-premiita pentristo naskiĝis kaj edukiĝis en urbo Gyula, kiu sian artan heredaĵon li donis per la testamento al urbo Gyula.
La filo de la urbo estas Zoltán Bay fizikisto, kiu vivis ĉi tie ĝis 11 jaraĝo. Li estis unua, kis „tuŝis” la lunon per la elektro-rapidigilo, kiun li mem faris. Ĝi estas la plej signifa ilo de la atomfiziko.
Emeriko Bródy fizikisto estas inventisto de la kripton-lampo. Ankaŭ li estas filo de la urbo.
Georgo Pomucz estis soldata kapitano de la liberecbatalo, la hungara naciliberiga milito en la jaroj 1848-1849 kaj generalo de la civila/enlanda milito en Nord-Ameriko. Li naskiĝis en Gyula.
La historio de la fortikaĵo
De la konstruado de la fortikaĵo ĝis transdono al turkoj, ĝi apartenas al la reĝa kortego, aŭ reĝo mem, aŭ la membro de la reĝa familio/reĝa familiano estis la posedanto de la fortikaĵo/bienego/latifundio. Tial oni devas mencii, ĉar la plej proksimaj fortikaĵoj Buda kaj Vajdahunyad, ili havis la reĝajn poziciojn. La fortikaĵo Gyula eble estas emfazita ol fortikaĵoj Buda kaj Vajdahunyad, ĉar Gyula havis rilatojn kun eksterlandaj regantaj rondoj.
La unua konkreta mencio de la fortikaĵ-konstruaĵo estis en jaro 1445, kvankam la konstruadon de la fortikaĵo János Maróti komencis jam en 1405. Dum lia vivo batalis konstante kontraŭ la turkoj, tiel konstruadon de fortikaĵo gvidis kaj finis lia filo László Maróti. La fortikaĵon kaj grandan latifundion heredis la reĝa krono, ĉar la familio Maróti ne havis familianojn. En jaro 1482 reĝo Matiaso donacis al sia filo Johano Corvin. La fortikaĵo vere estas meciinda post la arme pereo ĉe Mohács.
La kredandtoj de Johano Szapolyai sukcesis konkeri la fortikaĵon, poste ĝis la mallonga tempo ĝi apartenas al la grand-nobeloj transilvaniaj, sed en jaro 1552 denove la fortikaĵo estiĝis reĝa posedaĵo sekve ŝanĝo. Dume la turkoj komencis la detruadon de ĉirkauaĵo, poste ne malproksime de la fortikaĵo ili konstruis tabulbarilon, per ĝi ili malhelpis la provizon de nutraĵo por la gardistoj de fortikaĵo. Somere en jaro 1566 la kuzo de Sulejman la dua, nome Pertaf paŝao sieĝis fine la fortikaĵon. Post naŭ semajna sieĝo oni subskribis la kontrakton pri kapitulacio de la fortikaĵo, tiel la urbo estiĝis al turkoj. En la relativa paco la vivo de la urbo malrapide disvolviĝis kaj en 1695 la kristanaj armeoj reokupis la regionon.
Poste la servantaj kompleksoj de la grandbieno estis en la fortikaĵo.
La renovigo de fortikaĵo komenciĝis komence de jaro 1960. Ekde 1964 en la fortikaĵo funkcias la teatro de fortikaĵo kaj tiam estis malfermita la malnova konstanta ekspozicio.
La fortikaĵ-muzeo
Ekde la 20-a de majo en 2005 kun la ekspozicia salonego la fortikaĵo atendas la interesiĝantojn, kiu fortikaĵo estas la unusola ebenaĵa, gotika, senmanka fortikaĵo el briko en Mez-Europo.
La vizitantoj, turistoj, kiuj ĉi tien alvenis povas rigardi, niajn parulojn, kiel burgo-sinjoroj, burgo-sinjorinoj vivis ĉiutage, kio estis diferenco inter oficiala ĉambro de turka bejo kaj hungara burgo-sinjoro, aŭ per kiaj armiloj ili batadis dum la pasintaj jarcentoj. Sur la teretaĝo la renovigita burgo estas trovebla malliberejo (krom la periodo de la fortikaĵ-teatra prezentado), preĝetejo, vintrinkejo, tiel ankaŭ la servantaj ejoj:manĝaĵ-kamerego, bakejo bakdomo), forĝisto-metiejo, potista metiejo. Sur la etaĝo estas videblaj: la diversaj apartamentoj (burgo-sinjoraj, burgo-sinjorinaj) halebarda salonego, oficeja ĉambro de la bejo, la armilejo, armila deponejo kaj la kavalira granda salono.
La fortikaĵo donas multajn eblojn por aranĝo de la spektaklo: estas taŭga la reinaugurita kapelo por la baptado, la geedziĝa festo, la kavalira granda salono estas konvena por aranĝi akcepton, konferencon. La fortikaĵa vintrinkejo ankaŭ estas taŭga por la okazigo de la kompletigitaj kaj memstaraj programoj.
Por la infanoj estas muzeopedagogiaj okupiĝoj, kiuj donas apartan travivaĵon. La infanoj ne nur povos koni historion kaj memoraĵojn de la fortikaĵo, sed ili havos eblon ankaŭ fari diversajn objektojn.
Malfermo de la burgo: inter la 13-a de junio ka laj 27-a de aŭgusto ĉiutage – escepte lunde – de la 9-a ĝis la 19-a, inter la 28-a de aŭgusto kaj la 12 de junio ĉiutage – escepte lunde – de la 9-a ĝis la 17-a.
Enirbileto: entuta prezo 800,- Ft-oj, rabata prezo: 400,- Ft-oj.
Fortikaĵ-banejo
La Fortikaĵ-banejo de Gyula havas 19 basenojn. Laŭ la kvalifiko de la hungara Banej-asocio ĝi estas 4-stela subĉiela banejo kaj kuracbanejo, tiu estas la plej alta kategorio.
Niaj gastoj povas esti en la belega ĉirkauaĵo, en 8,5-hektara, 200-jara praparko de kastelo Almássy. Por ĉiu aĝogrupo la banejo donas perfektan amuziĝon per la kurac-travivaĵbasenoj, per la infana akva paradizo, per la svarma, ŝaumeta- kaj onda baseno, per la grandegaj kaj kamikazaj toboganoj, tiel same ankaŭ vintre uzanta la 50-metra konkura baseno. La amuziĝa centro estas disponebla anakŭ post la fermo de la kuracbanejo kun la bonetosa lumigado, kie krom la 10 akvaj travivaĵ-elementoj, 2 saŭnaj budoj, 2 vapor-budoj/kabinoj estas utilaj por sana vivmaniero.
La Fortikaĵ-banejo, kie estas kvalifigita je la kuracbanejo havas 72 C gradan kuracakvon el la profundo 2005 m-j, ĝi estas uzebla unuavice por movorganaj malsanoj, akutaj neŭropatioj, por akcidentoj je la post operaciaj readaptadaj kuracadoj kaj je la kronikaj inflamaj ginekologiaj malsanoj per bonega efiko. La akvo de nia fortikaĵ-banejo estas alkala-hidrokarbonata-klorida kuracakvo, kiu havas brunecan koloron pro multaj mineraloj.
Vintre somere funkcianta en nia terapeutikejo estas fizikoterapiaj traktadoj per ŝlimo kaj fizikoterapiaj kuracadoj ekzemple: magnetoterapia kuracado, galvana, karbonata acida, peza banado, tangertora traktado, kuracmasaĝo, tiel estas ankaŭ kuracgimnastiko kaj kuracnaĝado helpe kaj inspekte de la fakuloj: reumatologo, fizikoterapia kaj sporta kuracisto.
Niaj gastoj povas elekti el inter multaj tranoktej-eblecoj: kampadado, privata domo, pensiono kaj sep kategoriaj hoteloj.
Vidindaĵoj, konstruaĵoj en Gyula
1.    Domo de Ladics Prezentado de civitana familia domo, vivmaniero en la 19-a jarcento.
2.    Salono Dürer Estas trovebla apude de fortikaĵo. Ekspozicioj dumtempaj kaj konstantaj.
3.    Pentraĵejo de Kohán Estas apud la Kulturdomo Erkel. Georgo Kohán estas Kossuth premiita pentristo.Liaj pentraĵoj estas videblaj.
4.    Grafika kolektaĵo de Ferenc Lajos Estas trovebla en Oficejo de Turisma informo.
5.    Fortikaĵmuzeo kaj Fortikaĵ-belvidejo Unusola fortikaĵo el bakitaj brikoj en Mez-Europo estas restinta nedifektite. Dum la ekspozicio estas       videbla 24 ĉambregoj, historio de 7 jarcentoj. El belvidejo oni povos vidi la panoramon de urbo Gyula kaj ĝian ĉirkauaĵon.
6.    Memordomo de Francisko Erkel La domo estas malantaŭ de romkatolika preĝejo en urboparto, nome Németváros (Germana). Vivo kaj epoko       de komponisto Francisko Erkel. Ekspozicio kaj muzika gvidado.
7.    Urba Pentraĵejo 19-20. jarcentaj pentraĵoj. La privata kolektaĵo de d-ro Lajos Bene.
8.    Germana nacia minoritata kolektaĵo Historiaj kaj folkloraj objektoj de germanoj en Gyula.
9.    Radiohistoria ekspozicio La unua enlanda privata ekspozicio pri historio de radioaparatoj.


Kalocsa

Urbo kun ĉ. 20 mil loĝantoj situanta 118 km-ojn sude de Budapeŝto, proksime al Danubo.
Jam en la 11-a jarcento la unua reĝo de Hungario, Stefano I la Sankta fondis tie dioceson (episkopejon), kaj ekde tiam Kalocsa estis rezidejo de ĉefepiskopo. “Interakvan” fortikaĝon konstruigis reĝo Karlo Roberto en la 14-a jarcento.
La “ora epoko” de Kalocsa estis la 15-a jarcento, kiam ĝi estis unu el la plej prosperaj urboj de Hungario. La kontraŭ-Turkaj militoj metis finon al tiu favora situacio. En la jaro 1602 incendio detruis la katedralon kaj grandan parton de la urbo. Fine de la Turka okupacio la urbo estis en ruinoj, sed ĝi i1is re-konstruita dum la 18-a jarcento.
La ĉefa fonto de enspezo estas la produktado de fruktoj kaj legomoj, speciale de papriko (en 32 vilaĝoj de la ĉirkaŭaĵo).
Interesaj konstruaĵoj estas:
•    la barok-stila, tri-etaĝa Kulturceto;
•    la ĝemel-tura, barok-stila Katedralo (1735-1754);
•    la Ĉefepiskopa Palaco (1760-1766) kun freskoj de F.A. Maulbertsch (1779). La Ĉefepiskopa Biblioteko enhavas preskaŭ 100 mil volumojn, inter ili 50 kodeksojn kaj 510 prapresaĵojn.
•    Domo de la Popolarto (pentrado de muroj kaj brodado)
•    Muzeo de Károly Viski (folkloro, keramiko ktp.)
•    Muzeo de la papriko (en malnova ventmuelilo)
•    Urba Biblioteko (iama sinagogo)


Kecskemét

Kecskemét situas meze de la Granda Ebenaĵo inter la du grandaj riveroj: Tibisko kaj Danubo. Kecskemét estas la ĉefurbo de departamento Bács-Kiskun. Fama beletristo naskiĝis en tiu urbo, la teatro kaj la biblioteko estas nomitaj laŭ li. Oni renovigis la ĉefplacon pasintprintempe, do tiu havas ŝancon aparteni al la mondoheredaĵo. Ĉirkaŭ la ĉefplaco estas sep preĝejoj, la urbodomo kaj la Kodály-instituto, kie oni instruas laŭ la Kodály-metodo. Meze de la urbo estas la fama kilometroŝtono, kiu montras la direkton kaj distancon de diversaj urboj. Oni estigis akvoparkon anstataŭ la malnova strando. Kecskemét havas ankaŭ multe da lernejoj. Ne nur bazlernejojn kaj mezlernejojn, sed ankaŭ kvar altlernejojn. Unu de tiuj estas nomita laŭ Sándor Petofi, la fama poeto, kiu restis dum multe da tempo en Kecskemét. Fine Kecskemét havas multe da vidindaĵoj, kaj estas tre bela urbo. Oni povas promeni dum multe da horoj sur la stratoj de Kecskemét.


Kelebia

Historio de KELEBIA antaŭ la vilaĝfondiĝo
KELEBIA estas apud-landlima setlejo ĉe la hungara-serba landlimo, en la sud-orienta angulo de departemento Bács-Kiskun (Báĉ-Kiŝkun). Plej proksima urbo, je 4 km distanco estas Tompa.). La sidejo de departemento estas 110 km-ojn norde Kecskemét (Keĉkemet). En KELEBIA estas la hungarlanda finstacio de la fervojlinio inter Budapeŝto kaj Beogrado. Ekde 1921 ĝi estas internacia limtransirejo.
Jam en la fruaj historiaj epokoj vivis tie homaj komunumoj. Inter la ĉi tie vivintaj popoloj estas Avaŭroj, Sarmatoj kaj Kumanoj. Bedaŭrinde neniu postlasis skribaĵon, nur diversajn arkeo-logiajn objektojn kiel argilaĵojn, homformajn objektojn, tombejojn, urnonestojn, ostotombojn. Restis tie el la 14-a jarcento ankaŭ arĝento-trezoroj, turkaj kastelo-ruinoj kaj tombo-restaĵoj. La unua fidinda dokumento datiĝas el la jaro 1439, kiam reĝo Alberto donacis la lokon de Szabadka kaj la ĉirkaŭajn vilaĝojn al János Hunyadi (Johano Hunjadi) pro liaj meritoj en la kontraŭturkaj bataloj. Poste ĝin posedis Bálint Török (Valentino Toeroek).
Pri la nomo de la vilaĝo ekzistas pluraj onidiroj. Laŭ unuaj la nomo devenas de la paŝtistoj, kiuj tie paŝtis siajn bestarojn. Ili vidis multajn klakintajn (hungare: kelepelő) cikoniojn (Cikonio nigra). Laŭ aliuloj ĝi devenas el la turka vorto KELAP, kiu signifas certan vegetaĵo-trovejon. Sed povis deveni ankaŭ de la Kumanoj, de ilia ĉefo KELYB. Hodiaŭ jam ne eblas precize konstati la nomdevenon de la setlejo. Sed estas pruvita, ke en la 15-a jarcento jam komerca vojo trairis la teritorion de la nuna setlejo, kaj la tie loĝintaj Kumanoj nomis ĝin KELEBI.
Dum la turka okupo (1526-1686) ĝi iĝis neloĝata kaj ĝin posedis urbo Szabadka (kiu nun estas en Serbio). De la 1880-aj jaroj revigliĝis la vivo sur la teritorio de vent-portitaj sablaj montetoj (dunoj). Komence de 1880-aj jaroj oni konstruis fervojlinion inter Budapeŝto kaj Szabadka. La 5-an de decembro 1882 la fervojlinio estis transdonita al ekspluatado. Per monhelpo de la loka bienulo Béla Redl (Beela Redl) oni konstruis stacidomon kaj nomis ĝin KELEBIA. La personaro de la stacidomo estis la unuaj loĝantoj de la formiĝanta setlejo.
Tiutempe la montregionajn vitujojn de Europo atakis grava malsano (filoksero) kaj ruinigis ilin. Sed la sursablaj vitoj restis sanaj. Pro tio en la okuloj de la vitejmajstroj la teritorio de Kelebia fariĝis valora. Ĝi tiam estis posedaĵo de urbo Szabadka. En 1893 la urbo vendis terpecojn apud la fervojlinio kie la novaj posedantoj kreis florantajn vitkultivejojn, fruktokulturojn kaj atingis belajn sukcesojn. Ili konstruis vinfarejojn, somerdomojn, kaj domojn por la laboristoj. Komence de la 20-a jarcento Kelebia estis florĝardeno de urbo Szabadka.
Kune kun la kresko de fervojtrafiko iĝis bezonataj poŝtoficejo kaj telegrafejo. Tiuj establiĝis ene de la stacidomo. Post 7 jaroj la urbo Szabadka vendis pluajn sablajn terenojn al la urbanoj. Per tio duobliĝis la grandeco de la setlejo kaj ekiĝis ĝia disvolviĝo.. La tiama nomo estis KELEBIA-PUSTO (stepo), kiu havis grandan farmhavan teritorion kun preĝejeto kaj elementa lernejo.
Post la unua mondmilito la setlejon okupis Serbaj trupoj, sed la 20-an de aŭgusto 1921 ĝi liberigis. La packontrakto de Trianon alligis la urbon Szabadka al Jugoslavio, la setlejon Kelebia al Hungario. La nova landlimo ĉesigis la kontakton inter la du setlejoj. La nova situacio donis novan taskon al la loĝantaro de Kelebia.
Historio de KELEBIA post la vilaĝfondo
Post la unua mondmilito la 16-an de decembro 1924 fondiĝis memstara grandkomunumo (grandvilago).. Ĝia nomo estis KELEBIA. La loĝantoj okupigis ĉefe pri vinber- kaj frukto-pro-duktado, malpli grandmezure pri komerco. Troviĝis en la vilago ankaŭ metiistoj (muelistoj, forgistoj, frizistoj, ŝuistoj).. Konsiderinda estis ankaŭ la nombro de fervojistoj.
Ĉirkaŭ la setlejo situis la mondo de farmoj, kiun karakterizis la grupa lokigo. La farmgrupojn oni nomis distriktoj. La distriktoj havis proprajn nomojn kiuj ĝenerale devenas de la plej grandaj farmistoj. Jen la nomoj de la distriktoj estas: Skenderjárás (Skenderdistrikto), Fődijárás (Foedidistrikto), Vermesjárás (Vermeqdistrikto), Sztipityjárás (Stipitjdistrikto), Négyesijárás (Nedjeŝi-distrikto), sed troveblas inter ili ankaŭ aliaj nomoj, kiel la Baromjárás (Brutodistrikto), Vasutföld (Fervojterodistrikto), kaj Bácsborista (Baxboriqtadistrikto).
En la nova vilaĝo kunstruiĝis lernejo, poŝtoficejo, fervojstacio, kuracista konsultejo kaj pregejo. En la fervoja limstacio ekfunkciis limgardistaro, dogankontrolejo kaj financgardistaro. La bataloj de dua mondmilito evitis la setlejon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, sed poste la blokado de la Hungara-Jugoslava landlimo kaj la tiama politiko malhelpis la progreson. Multaj farmistoj ne plu kultivis siajn bienojn, la vinberejon kaj fruktarbarojn, kiuj pro la manko de zorgado detruiĝis.
La loĝantaro pro la malbonaj vivo-kondiĉoj komencis translokiĝi el la setlejo. Tion bone signas la sanĝiĝo de la loĝantnombro inter 1945 kaj 2000
----------------------------------------------------------------------------------------------
Jaro         1945   1949   1960   1970   1980   1990   2000
Loĝantoj  4.113  4.192  4.001  3.460  3.265  3.240  3.150
----------------------------------------------------------------------------------------------
La pluan vivon de la farmoj ebligis la elektrigo kaj la establiĝo de fakkooperativoj. Apud la vin- kaj frutoproduktado vigliĝis la ĝardenkulturo, la agrara produktado kaj la bredado de dombestoj. Al la vilaĝanoj pli kaj pli da laborebleco donis la MÁV (Hungaraj Ŝtataj Fervojoj), la evoluoo de etkomerco, la limgardistaro, la doganistaro kaj la policistaro.
Inter1949 kaj 1972 establiĝis tri fakkooperativoj. Ilia malbona funkciado detruis la vinber- kaj la fruktoproduktadon. Post la reĝimŝanĝo -1989- la fakkooperativoj ĉesis ekzisti. Sekve en la setlejo ege kreskis la senlaboreco. Solvon donis la revivigo de farmoj kaj la reduktigo de la novalo. La noviĝon de la vivo indikas, ke bienmastroj komencis kultivi novan profitdonan őlanton: asparagon, novigis la vinberejojn, la fruktarbarojn kaj la paŝtejojn. Ĉi-loke produktiĝas la plej granda kvanto de asparago en la departemento Bács-Kiskun (Baĉ-Kiŝkun). Bone evoluas la bestbredado, ĉefe la bovo-, ŝafo- kaj ĉevalobredado.
La teritorio de la setlejo estas 67,7 kvadratkilometroj. La nombro de loĝantaro estas 3 150 personoj, plejparte hungarlingvaj. De la dua parto de la 1990-aj jaroj la nombro de loĝantoj ne ŝanĝiĝis. 51 procentoj de la loĝantaro vivas en la supre menciitaj farmhavaj distriktoj.
La infrastrukturo de la setlejo samas al tiu de la etregiono, kie ĝi situas. Per vagonaro kaj per aŭtobuso aŭ per privataj automobiloj atengeblas la necesaj administraciaj oficejoj kaj aliaj publikaj institucioj. En la vilago la komunumaj priservoj (kurento provizado, telefon- kaj akvoservoj, rubaĵ-transporto) funkcias bone. Sed estas granda problemo la manko de kloako kaj la akvo-purigejo. Ilia konstruo realiĝos en la sekvontaj jaroj.
La infangardenon vizitadas ĉ. 110 infanoj, ilin prizorgas 7 pedagogoj, la bazlernejon vizitadas ĉirkaŭ 270 gelernantoj, ilin instruas 25 geinstruistoj. Tiuj kiuj daŭrigas la studojn, vizitadas la najbarurbajn mez- kaj faklernejojn. La ejojn de la lernejo -ĉefe la gimnastejon- regule uzas ankaŭ la loĝantaro. La vilaĝa konsilio solvis ankaŭ la manĝo-provizon de la infanoj, gelernejanoj kaj pedagogoj, tiel same la dungintoj de la konsilio kaj aliaj institucioj. Estas solvita la prizorgo de gemaljunuloj en la Szent Erzsébet Otthonház (Hejmdomo Sankta Elizabeta), kaj funkcias ankaŭ klubo de gemaljunuloj, same kiel doma prizorgado. Tiujn gemaljunulojn, kiuj logas farmdome, prizorgas du vilaĝzorgantoj. La sanprotekton de la loĝantaro sekurigas du familiaj kuracistoj kaj unu dentisto.
La religia aparteno de la loĝantaro:estas jena: 80 % katolikoj, 12 % ortodoksoj, 6 % baptistoj kaj 2 % kalvinanoj. Etnombre troveblas inter ili ankaŭ ali-religianoj ekzemple: Atestantoj de Jehova).
La kialo de nuna relative alta vilaĝa senlaboreco -10 %- estas la manko de industrio. Laborlokoj troveblas: en la farmoj (familiaj bienoj), ĉe la fervojo, limgardistaro, doganistaro kaj en la najbaraj setlejoj.
La naturaj kondiĉoj (sabla grundo kaj konvena temperaturo) estas favoraj por la kultivado de asparago kaj ĉerizo. Ĉi tie maturiĝas printempe plej frue en Hungario la bongusta ĉerizo.
La amuziĝon kaj la sporteblecon prezentas al la loĝantaro la kulturdomo, biblioteko, internet-domo, la bone ekipita sportejo, ludparko kaj la sportkorto. La enkonstruiteco de vilago donus bonan eblecon por la en- kaj eksterlandaj entreprenistoj por investoj. En la vilaĝo funkcias pluraj etkomercejoj, sed mankas hotelo. La vilaĝo aliĝis al tri konsiliaj asocioj, kiuj sekurigas pli rapidan evoluan eblecon por la setlejo. La vilaĝo havas propran blazonon kaj memstaran monat-revuon Kelebiai Hirmondo (Kelebia-a Novaĵdiranto). Gemelsetlejo de KELEBIA estas la itala vilaĝo MONTECASSIANO. La tasko de Kelebiai Vadásztársaság Társadalmi Szervezete (Kelebia Ĉasisto Societo) estas la besto- kaj fiŝmastrumado, la ĉasado, fiŝado, la fiŝ- kaj best-bredado, kaj konatigi la loĝantaron kun la naturaj valoroj de etregiono.Fremdultrafiko en la vilaĝo estas ankoraŭ ne signifa. En la sekvonto ĝi verŝajne kreskos, la pranaturaj cirkonstancoj tiros al la vilaĝo kaj al ĝia ĝirkaŭaĵo multajn vizitantojn Speciale valoras la 600 hektara teritorio, kie estas paŝtejoj kaj fiŝistaj lagoj. Pro la proksimeco de la landlimo la naturo estas preskaŭ netuŝita. Tiun etregionon indas-os vivigi.
Alia grava natura trezoro de la etregiono estas la 70-80 C grada termakvo, kiu ankoraŭ estas en ŝtopitaj putoj. Ĝi atendas la entreprenistojn monhavajn.
Por fakuloj kaj turistoj indas ekkoni kaj viziti la flaŭron kaj faŭnon de la Kelebia-aj fiŝlagoj kaj ĉirkaŭaj pustoj (stepoj). Tie troveblas raraj plantoj, bestoj kaj birdoj. Nome: bunta krokuso (Crokus), kun ĝi vivanta unuhara floro, la skolpo (Scolopax rusticola), la endangerata terhundo
(Skpolax leukodon) kaj la alaŭdfalko (Falko subbuteo).
Jubileo 16-an de decembro 2004 festis Kelebia la 80-an datrevenon de sia ekzistado. En la kadro de la altnivela festado la estimata publiko bone amuziĝis dum la 50 minuta simfonia koncerto. El la grandega naskiĝtaga torto povis manĝi la vizitantoj. Ankaŭ estis parto de la festo, subskribo de la kontrakto inter la gemelsetlejoj Kelebia kaj Kishegyes (Kelebia-Kiŝhedjeŝ).


Kétsoprony

Vilaĝo Kétsoprony situas okcidente de la urbo Békéscsaba, la distanco estas 18km-oj, ĝi estas preter la ĉefŝoseo n-ro 44.
Ĝia aero: 5120 hektaroj
Loĝantaro:1502 loĝantoj
Ĝia nomo estas originale malnov-slava (ŝopa signifas ĉirkaŭbarejon, sedon) kaj ĝia signifo devenas el la epoko patrujokupado.
La patrujokupantaj hungaroj trovis ĉi tie la slavojn, kiuj okupiĝas pri la dombestoj kaj ili fermis la dombestojn en la ŝopa-jn.
Du servutulaj setlejoj estis en ĉi tiu regiono. Tial estas ĝia nomo: Kétsoprony/ Duŝopron.
Dum la regado de la reĝoj de dinastio Árpád ĝi estis eklezia loko. Laŭ la epoko de feŭdalismo, kiel feŭdan bienon la familio Herczeg ricevis el Szekcső.
La bienuloj ofte sanĝiĝis. Dum regado de la reĝo Sigmundo ĝi estis posedaĵo de familio Héderváry. En jaro 1455 la reĝo donacis ĝin al Johano Hunyadi.
Ĝia nomo ŝanĝiĝis de tempo al tempo. Dum la regado la reĝo Matiaso ĝia nomo estis Keth-Sopron (Du-Ŝopron), poste Mező-Két-Sopron (Kampa-Du-Ŝopron), dum la turka submetiĝo oni nomis ĝin Mező-Kén-Söbrön.
Dum la unua duono de la submetiĝo la nombro de la loĝantaro grandiĝis, sed poste en la dua parto de la turka submetiĝo la setlejo detruiĝis. La regiono iĝis pusto.
Dum la jaroj 1750 la reĝino Tereza Maria venigis koloniulojn en la landon pro la ekonomiaj kaj politikaj kaŭzoj. Tiam venis la slovakoj al la Ebenaĵo.
Ilis konstruis la domojn en Békéscsaba, sed la bienon ili ricevis en la ĉirkaŭaĵo Soprony. Tiam elformiĝis la vicoj de kamparaj domoj.
La terenon oni estris en Békéscsaba, kaj la 1-an de januaro 1952 nomita Kétsoprony fariĝis memstara setlejo.


Kiskunhalas

Kiskunhalas (Kiŝkunhalaŝ) situas en sudo de Hungario, inter la riveroj Danubo kaj Tibisko, 130 km-ojn sude de Budapeŝto, proksime (30 km-jn) al la hungara-serba landlimo kie troveblas fervoja kaj ŝosea limtransiroj (Kelebia/Subotica kaj Tompa/Kelebija). La urbo estas fervoja kaj ŝosea nodo.
Vidindaĵoj de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo:
1.  Kuracbanejoj kun kampadejoj en la urbo kaj en la najbara urbo Kiskunmajsa (Kiŝkunmajŝa).
2.  Muzeoj: Muzeo de János Thorma kaj Puntodomo.
3.  Preĝejoj: romkatolika, kalvina, baptista, sinagogo.
4.  Funkcikapabla ventmulejo.
5.  Astronomia observatorio.
6.  Ĉasistaj trofeoj.
7.  Lago kun kampadejo apud la najbara vilaĝo Kunfehértó (kunfeheerto).
8.  Sablomontetoj cxirkau la urbo.
9.  Naturprotektataj teritorioj.
La unua skribita trovaĵo devenas el 1347.
De 895, dum la regado de reĝoj de la dinastio de Árpád (aarpaad) – pluraj pli malpli grandaj setlejoj floris ĉirkaŭ la nuna urboloko.
La urbo travivis ĉiujn grandajn ŝokojn, post la paca reĝimŝanĝo de 1989-1991, bele prosperas..
Kiskunhalas kun sia etregiono situas inter la riveroj Danubo kaj Tibisko sur la sabloregiono de Kiskunság (Kiŝkunŝag). La fizonomion de teritorio determinas tri pejzaĝtipoj.
1.  Duone ligita sablomonteta sabloregiono kun plantitaj arbaroj kaj sablostepo-restaĵoj.
2.  Ĉernozjoma sabloebenaĵo utiligata por ĝardenmastrumado kaj plugkampa kultivado.
3.  Intervaloj de sablomontetoj kun marĉa, alkala-saleca kaj herbeja grundoj.
La klimaton de etregiono influas la lokaj cirkonstancoj. En la aertavoloj super la sabloj estas granda, taga temperatur-ŝanĝiĝo. Ĉi tie estas la plej sunluma areo de lando. Pro la multa sunlumo kaj alta temperaturo, la klimato estas seka. Tiu ĉi etregiono estas relative varia parto de la Ebenaĵo, necesas granda diligenteco kaj eltenemo por ke ĝi iĝu floranta agrara pejzagxo.
La areo de Kiskunhalas estas 228 km2, el tio la urboteritorio estas 14 km2. Ĝi havas 30000 loĝantojn. En la urbo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo funkcias 800 ekonomiaj kompanioj, 200 privataj entreprenistoj kaj 1200 naturproduktantoj.
Signifa estas la gren- (tritiko, maizo), legom-, frukto- kaj vinproduktado, la besto-bredado (kortbirdoj, bovo, porko).
La prilabora industrio estas la pli signifa en la kortbird-, muelindustrio kaj en la vinologio, sed ĉeestas ankaŭ la multinaciaj entreprenoj en la oleo-, konstru-, vestaĵ- kaj en la paperindustrio), kiuj donas laboreblecon al grava parto de loĝantaro.
Komerco, priservado: la urbo disponas evoluitan komercan, priservan kaj bankan retarojn. Pro la proksimeco de la limtrairejo en la urbo ĉeestas ne nur la limgard-istaro sed ankaŭ la financogardistaro.
La movada vivo en la urbo:
De 1963 funkcias esperanto klubo en la urbo. La anoj de la klubo partoprenas en la landaj kaj internaciaj (IFEF) aranĝoj.
Ĉi tie estis aranĝitaj en 1988 kaj 2002 la amikaj renkontiĝoj de la Hungara Fervojista Esperanto-Asocio.
La klubvivo estas kontentiga, jaro post jaro interesiĝas kelkaj urbanoj pri Esperanto. La klubo havas kontaktojn kun eksterlandaj kluboj (kun la germana Kronach-a, la franca Henne-bont-a kaj la serba Senta-a kluboj).
La nombro de registritaj (membrokotizon pagantaj) klubanoj estas 80. Sed la nombro de esperantistoj parolantaj la lingvon estas ĉ. 50. Eblas kontakti kun la klubo per rete: sutka@emitelnet.hu, vagobarany@emitelnet.hu kaj alvaszavar@freemail.hu
telefone:  36-77-454-464,  36-77-422-726 kaj 36-77-429-050.
Venu kaj vizitu la urbon kaj vizitu ankaŭ nin! Ni atendas vin.

La komunumo de urbaj esperantistoj.


Kondoros

Historio de la setlejo
La vilaĝo formiĝis dum la rego de la reĝo Sankta Stefano. En jaro 1241 la tatara perigo neniigis la vilaĝon. Ĝia nomo aperis denove en 1403 jene: Kondorosegyháza. La fondo de la nuna Kondoros estis en jaro 1875 Stefano Petőfi - frato de Aleksandro Petőfi - lia propono, kiel bielmastro en Kiscsákó oni akceptis la unuan stampilon de la vilaĝo. La loĝantaro de Kondoros oferis sian sangon en la unua kaj dua mondmilito. Filo de vilaĝo Kondoros estas ĉiutempe la plej granda pentatlonisto Andreo Balczó.

Vidindaĵoj
1. Fundamenta ŝtono
La kreitaĵon, kiu estas verko de skulptisto, nome Géza Széri-Varga en jaro 2000 oni inaŭguris okaze de tago de Sankta Stefano por la honoro de Hungara Jarmilo en placo Kossuth. La bronza kovrotuko supliĝas al la blanka ŝton-bloko, sur ĝi estas videblaj la portretoj de niaj famaj regantoj.
2. Kastelo de Batthyány-Geist
Ankaŭ en la ruina stato la ĉastista kastelo estas konsiderinda vidindaĵo en la kamparo de Kondoros. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ en jaro 1850 laŭ la planoj Miklós Ybl kaj Ágoston Pollack en la stilo romantika. En ĝia parko estas troveblaj la plej aĝaj arboj, el inter ili estas la legenda arbo Batthyány la unua hungara ĉefministro plantis en jaro 1848. En la parko estis konstruita la kupola romkatolika kapelo laŭ la planoj Miklós Ybl en stilo novrenesanco en jaro 1864. Sub la kapelo estas familia kripto.
3. Monumento pri 1848
En la placo Szécheny staras la monumento pri 1848 (revolucio kaj liberec-batalo), ĝi estas la kreitaĵo de la skulptisto Béla Madonyiczki.
4. Luterana preĝejo
Ĝi estas konstruita en jaro 1904 en la novgotika stilo. Originale estas koko sur la pinto de la turo, sed en jaro 1925 ventego kurbigis la 60 centimetran altan figuron. En jaro 1995 la figuro troviĝis sur la subtegmento de la najbara lernej-konstruaĵo. La altaro estas kopio de la verko de Leonardo de Vinci nome Sankta Manĝo, kiun skulptis eksterlanda majstro el unu arbo. La altaran pentraĵon pentris Gustav Veres. La 16-an de junio en 1975 la ventego faligis la kapŝirmilon de la turo, poste oni restaŭris ĝin.
5. Ĉefplaco
En jaro 2005 la ĉefplaco kaj ĉefstrato de vilaĝo Kondoros renoviĝis pro rezulto de investo, ĝi kostis 41 milionoj da Ft-oj. Estis tuta ŝanĝo de la pamivo, arbarumo, florumo, la tranĉado de la centjaraj soforoj, meto de la publikaj terenaj mebloj. Paralele de tiuj oni metis la skulptaĵojn de la lignoskulptada tendaro: verkojn de la altlandaj, transilvaniaj kaj enlandaj aŭtoroj, entute 11 pecojn. Laŭ la plano la elformo de la neĉiutaga skulptaĵ-parko estas daŭrigita somere.
6. Gastejo
La plej konata konstruaĵo de la vilaĝo Kondoros estas la gastejo. Ĝi konstruiĝis ĉirkaŭ 1740 ĉe la renkontiĝo de la ok vojoj. Inter la stepaj ĉardoj en la Sud-Ebenaĵo, ĉi tiu estas la plej grava en la departemento Békés. La ĉardo, gastejo, poŝtejo kune kiel konstruaĵ-komuno estis en la ĉirkaŭbarita korto, ĝi konsistis el la ĉefkonstruaĵo, fermita-malfermita ĉeval-stalfako, baskulputo kaj grenejo. Pro la fermo per muro - kiu estis en jaro 1910 - oni kredis, ke la "malnova ĉardo" pereis, sed vere ne, ĉar en jaro 1985 la ĉardo estis renovigita en la malnova formo. Ekde somero de jaro 2005 la ĉardo kiel muzeo kaj fama restoracio atendas la gastojn. En ĝia tunelo Aleksandro Rózsa mem, la fama vojrabisto ĉeestis. Plurajn verkis, kantis pri ni en nia literaturo, nome Johano Arany, Miĥaelo Szabolcska, Francisko Erkel. Proksime de la fama ĉardo aranĝas la konatajn vojrabistajn tagojn.
7. Skulptaĵo Kossuth
En jaro 2002, okaze de 200 jara naskiĝ-datreveno de Ludoviko Kossuth oni starigis la statuon. La verkon de Béla Domokos skulptisto el urbo Érd oni inaŭguris en la placo Kossuth. La busto estas farita el bronzo, kiu staras sur la nigra marmora postamento. En Kondoros jam en jaro 1905 en departemento Békés estis starigita la tria skulptaĵo Kossuth. Tiu estis antaŭ la vilaĝdomo. Sub la brustportreto de guberniestro estis videbla unu naskiĝlanda knabino. La skulptaĵon faris Samuel kaj Aleksandro Finta. Komence de jaro 1920 la skulptaĵo jam ne estis tie.
8. Hungara-slovaka Regiona kaj Produktanta Domo
La kolektaĵo estas trovebla n-ro 12 en strato Endre Ady prezentas la objektojn, meblarojn de duĉambra-kuireja, kampara domo el la komenco de la pasinta jarcento. Sur ĝia subtegmento estas videbla la ekspozicio de la kamparanaj iloj. En la korto estas originala forĝista metiejo. En la dua parto de la domo estas ekspozicio metiista montrante la plej belajn pecojn, verkojn de la lokaj aŭtoroj.
9. Milcentjara jubilea fontano
Delonge ne funkciantanfontanon oni renovigis kun la iniciato de la membroj de loka deputitaro per la enspezo de aŭtonomia karnevala balo kaj per privataj ofer-proponoj. En la milcentjaro la 18-an de aŭgusto en 1996 oni inaŭguris ĝin. Sur ĉi tiu loko funkciis la unua arteza puto de Kondoros.
10. Tomboŝtono de Stefano Petőfi
Stefano Petőfi vivis de jaro 1858 ĝis sia morto 1880 en la bieno Geist. Kiam 54 jara estis, li mortis, en la tombejo de la tiama latifundio li estis entombigita. Poste el la likvidita servutula tombejo la tomboŝtono estis metita al la korto de la elementa lernejo Stefano Petőfi helpe de la eminenta instruisto-lokhistoristo Jozefo Rindó kaj liaj gelernantoj. La cindroj jam pli frue estis metitaj al Budapeŝto en la tombejon Kerepesi.
11. Preĝejo Sankta Jozefo
Ĝi konstruiĝis en jaro 1884. En ĝi oni gardas la dekokajn jarcentajn skulptaĵojn de la urbacentra paroka preĝejo el Budapeŝto. Sur la muro de la preĝejo estas videbla memortabulo de la Andreo Laurinyecz la martiro de jaro 1956. Ĝi estas verko de Georgo Várhelyi el jaro 1992. Interesaĵo, ke la loko de la preĝejo originale konstruiĝis ligna tura kapelo. Ĉi tiun oni ampleksigis en jaro 1984 je la nuna formo.
12. Mondmilita monumento
La verkon de Endre Kallós skulptisto oni starigis kun la nomoj de la vilaĝanoj, kiuj mortis dum la unua mondmilito en jaro 1924 antaŭ la vilaĝdomo. Rekte proksime en jaro 1993 oni starigis monumenton por la mortintoj dum la dua mondmilito.
Migrado
La naturaj trezoj de la ĉirkaŭaĵo de Kondoros estas la protektataj kreskaĵoj: salvio, ornitogalo, stepa vinko, pigmea migdalo. Riĉega estas la ĉasbesta etato de la ĉirkaŭaĵo. Estas multe da fazano, perdriko, leporo kaj kapreolo. Oni povas fiŝkaptadi loke en la fiŝkaptistaj lagoj, kiuj estas iamaj la kavoj de la brikfabriko kaj la sablo- minejo. Je la ĝojo de ŝatantoj de la biciklada turismo ankaŭ la vojlinio de la biciklada stela ekskurso startas de ĉi tiu.
13. Luo de la biciklo: "KON-TOUR" Publik-utila Societo de la Vilaĝaj Turismaj Subtenantoj en Kondoros


Ópusztaszer, Nacia Historia Memorparko

Vilaĝo kun ĉ. 2.000 loĝantoj, situanta 35 km-ojn nord-okcidente de Szeged. Laŭ la 13-a jar-centa kroniko „Ago de la Hungaroj” verkita de Anonymus (la Sennomula notario de reĝo Béla aŭ P. nomita magistro”) okazis tie historie grava evento. Post la patrujkonkero la estroj de la sep Hungaraj triboj faris solenan kontrakton („szer”). Ili ĵuris resti fidelaj al la idoj de duko Árpád, kaj sigelis la ĵuron per sia sango.
En la 11-a jarcento jam staris tie preĝejo kaj klostro de la Benediktanoj. Tiujn en la jaro 1241 detruis la Mongoloj de ĥano Batu, sed la vilaĝo ekzistis ĝis la fino de la 15-a jarcento. Tiam fuĝis ĝia tuta loĝantaro, kaj koloniistoj venis nur post la definitiva foriro de la Turkoj, fine de la 17-a jarcento.
Kiel feŭdaj estroj la grafojn Erdődy (ekde 1728) sekvis en 1803 la markgrafa familio Palla-vicini. Ili disvolvis sian bienon je ekzemplara agrikultura komunumo.
Hungario en la 1896-a jaro festis la milenion, la 1.000-an datrevenon de la patrujkonkero. Tiu-okaze iĝis konstruitaj monumento kaj statuo de duko Árpád, proksime al la ruinoj de la iama Benediktana monaĥejo.
Ekde 1970 estis aldonitaj pluraj konstruaĵoj domo por la grandioza panorama rondpentraĵo de Árpád Feszty pri la patrujkonkero, subĉiela vilaĝ-muzeo, memorparko kun jurt-stilaj dometoj por ekspozicioj, kaj skulptitaj lignaj memorfostoj („kopjafák”).


Orosháza

Orosháza estas la dua la plej granda kaj la plej industriita urbo de la departemento Békés, ĝi estas centro de la Malgranda Regiono, nome Orosháza. Ĝian ekonomion duobleco karakterizas: la forta agrkulturo laŭ la naturaj kapablecoj, sed tamen la urbo estas konata pri ĝia industrio.
Je la evoluo de la urbo faras pozitivan efikon, ke la setlejo estas bone akirebla el diversaj direktoj per la ŝoseo kaj per la fervojo, ĝia favora geografia loko, la proksimeco al rumana kaj serba landlimo.

Sur la ĉirkaŭaĵo torveblaj arkeologiaj trovaĵoj atestas, ke la urbo kaj ĝia teritorio estis loĝita jam en nov-ŝtona epoko, sed la unuaj skribaj memoraĵoj devenas el jaro 1466.
La historio de nuna urbo komenciĝis pri la reloĝiĝo de la regiono en XVIII-a jarcento, kiam el setlejo Zomba, departemento Tolna la servistoj venis kaj estis posedantoj de pusto. Ili esti elmigritaj pro sia luterana kredo.

Orosháza estas la centro de la malgranda aero, kiu entenas 10 setlejoj, sed ĝi estas ankaŭ gravas industria, kultura, amuza centro. En la centro de la urbo estas trovebla unika, unusola artobjekta konstruaĵo, farita en malfrua baroka stilo la luterana preĝejo, kies antaŭ la altaro ili gardas la kunportantan sonoregon de Zomba.
La fama filo de la urbo estas verkisto-politikisto Jozefo Darvas, lian memoron garda la Literatura Memordomo Darvas József kaj ĉi tie havas lokon ankaŭ departementa literatura kolektaĵo.
Pri la historio de urbo donas trarigardon, konon la ekspozicio nomita "Vivo de ok genaracioj" en la muzeo Szántó Kovács János. La Urba Galerio per la konstantaj kaj periodaj ekspozicioj riĉigas la kulturan vivon de la urbo.
En ĝia halo tiaj famaj pentristoj havas pentristoj havas pentraĵojn kiel István Boldizsár, Ferenc Bolmányi, Gyula Pap kaj József Csáki-Maronyák, escepte verkoj de la mondfama sociofotisto Miklós Müller.
En Orosháza estas trovebla unusola en Hungario la muzeo pri la putoj, tie oni montras la diversajn tipojn de la putoj el la lasta cent jaroj.
La botanika novaĵo estas arbareto Rágyánszki, kie estas pli ol 2000 plantaĵ-specoj kaj ĝiaj 6000 variantoj. En la urbo estas troveblaj ĉirkaŭ cent memor- tabuloj kaj skulptaĵoj/statuoj memorinte pri la famaj figuroj kaj eventoj de la urbo.
Elstara estas la Historia Memorparko, kiu estas verko de Tibor Szervátiusz, la skulptaĵo de Sankta Stefano, kiun faris László Rajki, tiel same renovigita skulptaĵo de Kossuth.

La pluraj aranĝaĵoj por la fremdultrafika intereso, kiuj vastigas la kulturan eblecon: Internacia Ŝipmodela Konkuro, Someraj Kulturaj tagoj, Internacia Rajdista Ĉampianado, Landa Festo de Pano, kiu estas aranĝita por tiu celo, ĉar en la komenco de la jarcento la pano estis fama kaj en la mondekspozicio en Pariso estis premiita per la ora medelo, ke la fameco de la pano en Orosháza estu nun restarigata, tiel same Internacia Falkoĉasista Renkontiĝo aranĝita en la spirito de la unueco de la ĉasado, falkoĉaso kaj natur-protektado.

La gastronomia specialaĵo de la setlejo estas la fama pano kaj la anserhepato.


Sarkad

Unu (el pluraj) la plej grava setlejo, loĝloko de la nordorienta parto de la departemento Békés estas urbo Sarkad(Ŝarkad). Ĝi havas 11700 loĝantojn. En la 17-a jarcento estis loĝigita kiel sude hajduka urbo. Ĝi havas vidindaĵojn, artobjektojn, por la vizitantoj estas ebleco nuntempe senĉese malstreĉiĝi, ripozi.
La plej konata kuriozaĵo de la urbo estas la kalvinana preĝejo, kiu staras en la centro de la urbo kaj ĝi estis rekonstruita en jaro 1867. Ĝi estas fama pri la naŭ turetoj (apudaj turoj, malgrandaj turoj). La predikejononi konstruis en jaro 1869, ĝia ornamaĵo lignoskultaĵo, nome simbolo de urbo estas pelikano.
La muzeo Aleksandro Márki estas kontraŭ la urbodomo. En la muzeo estas 1500 folkoraj objektoj kaj 2000 loĝhistoriaj kolektaĵoj. Tiu ekspozicio montras la epokon de popolmigradoj, la objektojn de la patrujokupado kaj turkaj popoloj.
La proksime fluanta rivero Fekete-Körös(Nigra-Kereŝo) estas tre taŭga por la fiŝkaptado, akva turismo, boatado, sed kiu ne deziras ekskursi, tiu povas boatadi, fiŝkapti en la urbo, kie estas la 30-hektara, bele elkonstruita lago Éden(Paradizo).


Szeged

La kvara plej granda urbo en Hungario (post Budapeŝto, Debrecen kaj Miskolc, 120 mil loĝ-antoj), Szeged situas 170 km-ojn sudoriente de Budapeŝto, sur ambaŭ bordoj de la rivero Tisza (Tibisko), ĉe la enfluo de la rivero Maros, proksime al a hungara-serba-rumana landlimo.
La regiono estis loĝata ekde la paleolitiko (frua ŝtonepoko). La romianoj establis tie militan bazon, por sekuri la komercan vojon kondukantan al Dacio (Transilvanio). La unua skribita mencio pri Szeged datiĝas el 1183, kiam ĝi estis haveno de ŝipoj portantaj salon. Post la invado de la Mongoloj (1241) Szeged iĝis ĉefurbo de la departemento Csongrád, kaj en 1498 – libera reĝa urbo. La Turkoj bruligis ĝin en 1526, kaj okupis en 1543. Liberiĝinte en 1686, sekvis periodo de agrikultura, industria kaj kultura disvolvo (la 18-a kaj 19-a jarcentoj). Tiam estiĝis la karakteriza aro de dispersaj setlejoj (tanya) kaj la ĉefaj produktoj – la papriko kaj la salamo.
En la jaro 1879, katastrofa inundego de la rivero Tisza detruis 95 % de la konstruaĵoj de la urbo. La rekonstruo okazis je la ekzemplo de Parizo, kun financa apogo de la eŭropaj ĉefurboj. Újszeged (“Nova Szeged”), troviĝanta trans la rivero, estis aneksita en 1880.
Post la paco de Trianon, en 1921 Szeged akceptis la Universitaton de Kolozsvár (Cluj). Inter la du mondmilitoj Szeged iĝis eksterordinare grava scienca kaj kultura centro, precipe pro la agado de grafo Kuno Klebelsberg (ministro pri kulturo kaj edukado de Hungario ekde 1922 ĝis 1932). La episkopo de la dioceso Csanád transloĝiĝis al Szeged en 1923.
En 1965 oni malkovris la grandan petrol-kuŝejon de Algyő.
La plej aĝa konstruaĵo de Szeged estas la frugotika turo de Sankta Dimitrio (komenco de la 13-a jarcento). Pluraj romkatolikaj preĝejoj kaj monaĥejoj reprezentas la barokon. La eŭrop-fama Malnova Sinagogo (1900--1903) estas konstruita en maŭra-secesia (“Art nouveau”) stilo. En la urbocentro pluraj privataj domoj, teatro, hoteloj ktp. atestas pri la riĉeco kaj arta bongusto de la civitanoj.
Speciala vidindaĵo estas la kvadrangula Placo de la Votiva Preĝejo. La preĝejon oni konstruis 1923-1931, en neoromanika stilo. Al al arkitektura ensemblo apartenas la Episkopa Palaco kaj konstruaĵoj de la Universitato. Sub la arkadoj troviĝas Panteono de Hungaraj Sciencistoj. Sur la placo ĉiusomere okazas Subĉielaj Teatraj Ludoj (Szegeda Festivalo). La Muzeo Móra Ferenc havas riĉan etnografian kaja arkeologian kolektaĵojn. La termakva puto de Sankta Anna produktas 54-gradan kuracakvon el profundo de 944 m. Krom la universitato, kie instruis interalie Albert Szentgyörgyi, Nobel-premiito (C-vitamino), gravas la Biologia Centro de la Hungara Akademio de Sciencoj.


Tótkomlós

Tótkomlós estas la plej suda kaj dua la plej granda setlejo de Malgranda Aero de Orosháza. Per ŝoseo kaj per fervojo ĝi estas bone atingebla.
La ĉefa fremdultrafika/turista centro de setlejo estas Rózsa/Rozo Banejo, kie apud la banado estas ankaŭ elstara kuraca agado. Ĝia altgrada silikat-acida, alkala hidrogen-karbonata akvo estas taŭga por terapio de movorganaj kaj reŭmatologiaj malsanoj.
La kultura agado/vivo de la setlejo havis grandnombran elstaran personecon. El illi estas elstara Paŭlo Wallaszky la verkisto de la unua hungara literatur-historia resumo, Johano Jankó pentristo kaj desegnisto, pioniro de la hungara karikaturo, tiel same Paŭlo Závada verkisto, kie lia romano, "Kuseno de Jadviga" ankaŭ oni faris filmon.
La slovaka kulturo kaj tradicio estas malnova, ĉar unuaj kolniuloj en la deksesa jarcento estis slovakoj post la tatara kaj turka detruo/percigo.
La slovakoj en Tótkomlós heredigis plu siajn tradiciojn en la artoj de ornamado, tiel en la farado de la farbitaj mebloj, teksaĵoj, brodaĵoj kaj ceramikaĵoj.
Havas la valorojn tiuj metiistaj objektoj, kiuj estis faritaj el kano, el pajlo, el vergo, el argilo, teksitaj kaj broditaj tekstilaĵoj. Tial oni nomas la urbeton Tótkomlós la urbo de la kolektantoj kaj kolektaĵoj.
Ja tiuj objektoj, iloj estas videblaj en multaj regionaj domoj. La Slovaka Memordomo, Slovaka Regiona Domo kaj Etnografia/Folklora Kolektaĵo gardas la memoraĵojn de la popolaj tradicioj. La memoraĵon de la kamparanaj domoj gardas la Muzeo de la Kamparanaj Domoj/Biendomoj, kiu estas karakteriza/specifa trezorejo de la tradicia mastrumado.
Unu de la arkitektura heredaĵo de Tótkomlós estas la luterana preĝejo, kiu estas simbolo de urbeto/setlejo, ĝi estas artobjekto, konstruita en malfrua baroka stilo.
Unusola memoraĵo el la Árpád epoko de la ĉirkaŭaĵo estas la deklarita/manifestita artobjekto, la kapelo/preĝejeto en Nagykopáncs.
Elstara natura, kultura kaj lokhistoria valoro de la aero estas Száraz-ér/Seka-rojo/rivereto, kiu estas natura fosaĵo/kavo, akvofluo, elformiĝanta/estiĝanta je la aluvia konuso de rivero Maros.
La komforton de la vizitantoj Pensiono kaj Restoracio nome Szekeres certigas. La gastronomia specialaĵo de la setlejo estas kolbaso urbeta Tótkomlós, kiun ĉiuj vizitantoj povas gustumi.


Vésztő-Mágor

Historia Memorloko
El la fremdultrafika vidpunkto estas elstara la Historia Memorloko en Vésztő-Mágor.
La iama fluejo de Sebes-Körös per la kaprica meandro estas fermita ĉirkaŭe la natur-protektada areo sur ĝi estas unu apud la alia du neordinaraj 9-10-metraj altaj, vastaj montetoj.
En unu teraltaĵon estis tranĉita sekco, kiu montras ĉirkaŭ sesmil jarojn unu sur la alian tavolitan setlejan spuron, trovaĵmaterion.

Estis sukcese trovi ankaŭ la restaĵojn de la abatejo de Csolt gento el epoko Árpád, kiu estis grandpotenca familio el la X-XI-a jarcento.
Kun la tri nava katedralo, kun la monaĥaj ĉeloj, kun la interna korto havanta abatejo estis konstruita en X-XII-a jarcento per la postulema ŝtonlaboro.
La riĉan trovaĵ- materion de la abatejo ni povas vidi, rigardi en la grandega vinokelo Wenckheim kiu estis pli malfre konstruita. La konstanta ekspozicio - kiu montras la historion de la monteto de la novŝtona epoko ĝis la epoko de la turka submetiĝado - estis malfermita la 25-an de aŭgusto en 1982. La monteto Mágor estas je protektado arkeologia, natur-protektada.

Ni montras unikan trovitaĵaron en Eŭropo.
Multaj skulptaĵoj ornamas la abatejo en Vésztő-Mágor.
Ĉevalskulpton de Sankta Ladislao estis farita en 1996.
En la Skulpta Parko de Popolverkistoj estas verkistoj poetoj, sciencistoj de brusto-skulptoj ties, kies laboris, batadis por la leviĝo de nia ĉirkaŭaĵo, nome Ebenaĵo.
Ekde jaro 1990 ĉiu jaro estas evento dumtaga aranĝaĵo Sárréti Pikniko, kun la kuira konkuro de la ŝafo-gulaŝo.

Vésztő-Mágor estas "fremdultrafika flaga ŝipo" de Sárrét, kiu estas inda ankaŭ je la eŭropa fameco.

Ĉi tie estas videbla novŝton-epoka domo fiŝkaptista biendomo kaj kelkaj kotoj- sipoj instalitaj.
Sur la teritorio paŝtiĝas ŝafaro hungara borilkorna ŝafa grego pli malmulta hungara griza bovaro, eĉ porko mangalica, hungara grasa porko kun ĝia idaro, krome praalokaj malgrandaj bestoj.
En la loko povas esti historia studhoro, tiun helpas la 500 metra studpado, vojeto. La Nacia Parko de Körös-Maros konstruigis. La areo estas 13 hektaroj.

En la urbo Vésztő estas muzea ekspoziciejo (la memoraĵo de István Sinka, kaj popolverkistoj, la unua agrikultura laborista kongreso, ekspozicio de pentristo Gyula Metykó) Tie oni ne devas pagi por la parkado.

De la 1-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro estas malfermita, en aprilo kaj en oktobro de la 10-a ĝis la 16-a en la aliaj 5 monatoj de la 9-a ĝis la 18-a kontinue.

Enirbiletoj por plenkreskuloj 300,- Ft-oj, por studentoj, pensiuloj 200,-Ft-oj

Parkado: duontage por aŭtobuso 500,- Ft-oj, por aŭto 300,- Ft-oj, motorciklo 100,- Ft-oj

Gvidado: granda grupo: 1000,- Ft-oj, malgranda grupo (10 personoj) 500,- Ft-oj

Mi volonte akceptas, se la grupo alvenas kun la listo de la vojaĝantoj. En Mágor estas ebleco por kuiri, ni certigas la bezonatajn ilojn - kaldrono, manĝilaro, ligno por 50 personoj pro 1000,- Ft-oj.

Ni entreprenas ankaŭ la kuiradon, se oni petas. Ĉefe, unuavice perkelton el ŝafo. Ni bakas el pano-pastaĵo panflanon aŭ pogaĉon en la ĉirkaŭaĵa bakforno. Laŭ peto ni hejtadas la bakfornon. Estas kafejo, ni povas helpi manĝadon en urbo Vésztő.

Restoracio Monostor
Apud la historiaj altaĵoj de Mágor estas trovebla en la centro de la urbo Vésztő la restoracio Monostor.
Ĝi estas eminente taŭga por familioj, laborejaj eventoj je la aranĝo de la geedzaj festoj, renkontiĝoj de samklasanoj.
Somere ni certigas manĝadon ankaŭ sur la bonestosa teraso.
Kun hungarecaj manĝaĵoj, kun la reduktitaj prezoj en la kultura medio, homa ĉirkaŭaĵo ni atendas niajn karajn gastojn.
Adreso: 5530 Vésztő, Kossuth u. 57. Telefono: +36-66/476-017

Fonduso Eljáda
La Eljáda Kristana Infan-sava Fonduso estas fondita en jaro 1991 por helpo de la infanoj kun malfavora situacio kaj orfaj geknaboj.
Dum la 14 jaroj la fonduso/ fondaĵo signifan subvencion/apogon en departemento Békés por la infanoj.
Ekde kelkaj jaroj ĝi apogas la transilvaniajn setlejojn (Hadad-Nádasd, Tasnád) kaj misiojn.
Al la ĉefaj celoj apartenas ankaŭ la propagando de la evengelio. Laŭ "Bona Paŝtisto" Kristana Bazlernejo funkcias en la iama nobeldomo Wenckheim la 4 hektara bieno de Mágor, tie oni instruas, edukas la gelernantojn kun malfavora situacio speciale.
La lernejo havas kolegion de jaro 2005. En la konstruaĵo estas pluraj grandmezuraj loĝejoj por vartistaj gepatroj, kaj ankaŭ patrina domo funkcias.

En ĉiu jaro ni organizas la tendarojn por infanoj kaj gejunuloj, kie estas ebleco lerni anglan kaj germanan lingvojn.

Somere la kvieta parko donas idealan ĉirkaŭaĵon por la ekskursantoj kaj estas ebleco lui la ĉambrojn por ĉirkaŭ 20 personoj.

Adreso: Eljáda Alapítvány/Fonduso Eljáda 5530 Vésztő, Mágor tanya, Pf.2.
Telefono: +36-66/477-655 Retpoŝto: eljada@freemail.hu

Kalvinana/reformaciana eklezio
Kalvinana Eklezio en Vésztő atendas elkore tiujn, kiuj deziras ekskursi kaj vidi 220 jaran artobjektan preĝejon, la malnovan parokejon.
en la preĝejo estas videbla 105 jara orgeno, tiel same en la Turo-galerio oni povas vidi ekspozicion.
La malnova parokejo - nun estas domo por malriĉuloj, maljunuloj - en ĝia halo oni povas ĝurigardi la murpentraĵon sur la plafono.
En la najbara lernejo kalvinana, nome Bálint Kis povas viziti la bibliografan ekspozicion el kolektaĵo de d-ro Paŭlo Szabó.

Tiuj, kiuj grupe alvenas ili povas tranokti en la tegmento-areo, pro la 22 gejunuloj, sed ni povas proponi gastoĉambron ankŭ en la domo por malriĉuloj-maljunuloj.

Estas konstanta programo la Internacia Popolarta Tendaro. Ĉi tie ne nur la sam- lokaj, sed ankaŭ la gastoj, kiuj alvenis diversaj setlejoj de la lando eĉ eksterlande ili konos kun la popolaj metioj, popolmuziko-danco tiel sam samlokaj metiistaj masjtroj, transilvaniaj brodistoj, lignoskulptistoj. Oni povas peti informon sube.

La komunumo atendas la interisiĝantoj ankaŭ al la konstantaj aranĝaĵoj. Ĉiu tage matene estas je la 8-a kaj 15 minutoj piecon kune povas esti tiuj, kiuj deziras komenci la tagon silentiĝente antaŭ la Dio.
Dimanĉe antaŭtagmeze je la 9-a kaj 30 minutoj ni atendas ĉiujn al la disservo, la geknabojn aparte al la infana disservo, kie laŭ la aĝo en la konvena formo sonas la vorto de Dio.

Nia adreso: 5530 Vésztő, Bartók tér 6-8. Telefono: +36-66/477-030
Retpoŝto: refveszto@freemail.hu

Vésztői Sütő Kft - Baka Kompanio kun limigita respondeco
La nova diabeta bulko kaj pano estas blankaj produktaĵoj estas faritaj nur naturaj materioj, ne enhavas la branon, tiuj estas bongustaj, senĉese estas manĝeblaj kun bona apetito.
Tiuj estas patentaĵoj de Gabonatermesztési Kutató Kht - Grenproduktada Esplora Publik-utila Kompanio kaj Novoback Kft. El niaj bakaĵoj, se oni manĝas la konvenan kvanton, post unu hora manĝado la altiĝo de sango- sukera nivelo estas pli malalta 35,3 %-oj ol la kutima egalkvanta manĝado.
La sangosukera nivelo senĉese/daŭre reduktiĝas dum 180 minutoj per 40,4 %-oj estas pli malmulta ol la normala bulko. Kun ĉiuj nutraĵoj kun kiu ni kune manĝas ĝi faras ĝelon, tiu ne permesas absorbiĝi unu parton de la nutraĵo.
Ĝia alia esenca kvalito estas malmultiga efiko. Tiu absorbiĝo inhibado ne nur disvastiĝos je la sakarido/karbonhidrato. Kiu deziras maldikiĝi manĝu ĉiam el la dieton bulkon aŭ el la pano. Ankaŭ por la diabetuloj estas proponata, ke ĉe la manĝado iom da bulkon aŭ panon manĝu. Ambaŭ kvalito nur tiam efikos, se la produktaĵon senĉese ni manĝas.

Unu dieta bulko enhavas: 20 g-oj da sakrido, 0 g da sukero, 9 g-oj da protenio, 0,3 g-oj de grasoj, energio 511 kJ-oj (122 kcaloj). En la pakaĵo estas 6 pecoj.

Nia adreso: 5530 Vésztő, Kossuth u.101. Telefono:+36-66/477-034

Reen