|
Abaújalpár
Ĉe flanko de la montaro Zemplén, sur fontoregiono de rivereto Alpár situanta vilaĝeto estas.
Ĝi ne havas fervojstacion, per aŭtobuso ni povas atingi de tie urbon Abaújszántó kaj je la 10 km-a distanco urbon Encs.
La vilaĝo situas en pitoreska ĉirkaŭaĵo. Tio estis bieno de Aba familio. La turkdevena Alpár loknomo unue en 1330 aperis en ĉarto, ties signifo estas: heroa, kuraĝa.
La vilaĝo dum la turkaj tempoj detruiĝis, poste komence de la XVIII - a jarcento oni denove enloĝigis ĝin.
La novaj loĝantoj reformataj hungaroj estis. Ties vidindaĵoj estas: Kapi - nobeldomo el la XIX. jarcento kaj la XV. jarcento devena plurfoje trakonstruita lignotura, pentrita lignoplafona reformata preĝejo, kies sonorilego devenas el la jaro 1606.
Abaújkér
Sur okcidenta flanko de la montaro Zemplén en valo de la rivereto Szerencs situanta kolonio estas tio, de Encs (Enĉ) je 7 km distanco.
Ĝi havas fervojhaltejon sur Szerencs – Hidasnémeti fervojlinio. Rekta aŭtobuslinio estas al Abaujszántó kaj al Encs.
En epoko de la patrujokupo, la regiono kvartirteritorio estis de la Kér gento, de ĉi tie devenas la nomo, kio unue aperis en 1215-a ĉarto en Quér formo.
Dum la turkaj tempoj ĝi tute senpopoliĝis. Nur post 1726 estiĝis denove loĝata kolonio. Ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1905.
Ties interesa arta monumento estas la en romana stilo konstruita, poste plurfoje rekonstruita reformata preĝejo.
Ties romkatolika preĝejo estas XVIII. jarcento devena malfrua barokstila konstruaĵo.
Ankaŭ bela barokstila konstruaĵo estas la ankaŭ la XVIII. jarcenta Bárczay-kastelo, en kio kuracpedagogia instituo funkcias.
Al Abaujkér apartenas Aranyospuszta. Tra la kolonio trafluas la rivereto Aranyos, de kio ricevis la vilaĝo sian nomon.
Ĉi tiu rivereto estiĝis el kunfluo de rojoj de Zemplén montaro. Ĉi tiu kolonio apartenas al la malgrandaj vilaĝoj, kio pro ĉi tio trankvilon, pacecon donas, kaj tre taŭgas por ripozi, ekskursi, ĉaŝadi.
Ĉi tie estas memordomo de Jozefo Simándy, operkantisto. La memorejon solene malfermis la eksprezidanto de Hungara Respubliko: Ferenc Mádl je la 18-an de septembro en 2003.
En korto de la memordomo kantis lastfoje József Simándy, hungara operkantisto antaŭ la publiko el la hungara nacia opero Bánk baŭno, la tre ŝatatan : „Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...” komencan kanton.
Post morto de la kantoartisto oni formis la memordomon. Lia edzino certigis la memorobjektojn, dokumentojn al la memoro.
Elpensojn de la formo de la domo realigis László Lipp pastro kaj al la realiĝo certigis la tutan monsumon.
Sur la muro de la memordomo oni sukcesis ekgardi ĉi tiun vicon:” Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...”, kiun ankoraŭ mem Jozefo Ŝimándy skribis tien.
Abaújszántó
Abaujszántó urbo en departamento Borsod-Abauj-Zemplén, en valo de rivero Hernád situanta kolonio: loĝanta estas ekde plur jarcentoj ĉe renkontiĝo de Zemplén kaj Abauj mikroregionoj.
Nombro de ties loĝantoj estas pli ol 3500 personoj, ĉi tiel la plej granda kolonio estas de la ĉirkaŭaĵo.
La unua skriba memoraĵo de la kolonio devenas el la jaro 1275.
Tio aperas en eklezia ĉarto per „Zanthou”nomo. La kolonio pligrandiĝis laŭ gradoj kaj ricevis kamparurban rangon( oppidium Zanthou) je fino de la 1300-aj jaroj, kion ĝi gardis ĝis jaro 1902.
Dum la pasintaj jarcentoj Abaujszántó estis grava komercista kolonio, ĉar estis grava stacio sur la Debrecen – Krakow ĉefkomercista vojlinio. La urbo havis ankaŭ plurajn vendoplacojn kaj landan foirlicencon.
Jam je fino de la XVIII. jarcento ĉiuj konfesioj de la lando ĉeestis en la urbo kaj ĉiuj konstruis preĝejon, la judoj sinagogon.
En la XIX. jarcento Abaujszántó estis unu el la pliaj la plej bone, plej dinamike evoluanta kolonio de la „Montosubo” regiono.
Tio estis apud Kassa la plej ranga kolonio de Abauj, kio estas parto de la Tokaj - Montosuba vinregiono, kio situas de la en teritorio de Abaujszántó estanta Tendo monto ĝis la Ŝatoraljaujhely-a Tendo monto.
Al tiu vinberregiono apartenas 33 kolonioj kune kun Abaujszántó. En vivo de la kolonio okazis ankaŭ pluraj tragikaj okazintaĵoj.
Ekz: ĉi tia estis la „trianona decido”, per kio ĝi perdis la rektan kontakton kun Kassa (Košice) kaj la Altlando.
La alia estis la perforta deportado de la juda loĝantaro (holokaust), dum kio oni forportis ĉ.
1100 homojn, kiuj neniam revenis. Estis negativa decido ankaŭ tio, ke ekde la jaro 1962 la kolonio ne estis jam distrikta rezidejo.
Per tio la kolonio perdis sian centran rolon en la regiono kaj la homoj devis foriĝi el la distriktaj oficejoj, institucioj.
Kompare kun la reĝimŝanĝon sekvanta stagnotempo pro la lastaj tempaj evoluigoj la kolonio denove pretendeblas la gvidrolon de la regiono.
La deziro realiĝis, per kio la kolonio gajnis urban rangon en jaro 2004. Al elformo de la malgranda urba bildo apartenas, ke kaj la loĝantoj, kaj la ĉi tien vizitantoj vivu en sana kaj kulturita ĉirkaŭaĵo.
La urba konsilio zorgis kaj zorgas pri ornamo de la stratoj, placoj, parkoj. Inter la kolonioj komenciĝis la plibeliga konkurso, ĉi tiel ankaŭ la loĝantaro helpas la plibeligon de la kolonioj kaj ankaŭ la gardon de la ekkreitaj valoroj.
Hodiaŭ jam la ĉefstrato (Béke utca) kaj la placo Jászay montras agrablan, trankviligan bildon, ĉar la komencita florigo trovis adeptojn, la zorgadon de la floroj helpas la urbaj konsiliaj laborantoj kaj la civilaj lokaj organizoj.
Ekz: Pro Abaujszántó Societo, Klubo de pensiuloj, Societo de grandfamilion havantoj...ktp. Nia kolonio havas plurajn vidindaĵojn.
Tiuj estas ekzemple: vico de keloj, Tendo monto, Patay kastelo, preĝejoj, lokhistoria muzeo, skulptaĵoj. En la urbo naskiĝis la fama kirurgo, la kaj hungare kaj esperantlingve skribinta poeto, tradukartisto: dr. Kálmán Kalocsay, pri kiu nomite la urbo havas strateton kun memortabulo.
Lia busto videbla estas sur la strato Béke (Paco). Liaj labor' kaj vivdokumentoj troveblas en la Lokhistoria muzeo, en la numero 42. domo de str Béke.
La urbo estas parto de la Tokaj – Montosuba kulturpejzaĝa mondoheredaĵo. Ankaŭ ĉi tial estas grava, ke la vizitantoj tiel taksu la kolonion, ke ĝi estas flegata, belan, agrablan ĉirkaŭaĵon donanta turisma centro.
Jes, vere, nia kolonio estas organiza turisma centro de la jam menciita mikroregiono. De tie eblas rigardi organizite la vidindaĵojn de ambaŭ du regionoj Abauj kaj Zemplén.
Mi petas vin, akceptu volonte ĉi tiun prospekton, kio klopodas popularigi nian urbon kaj la al tiu apartenantan ĉirkaŭaĵon.
Estu ĉi tiu prospekto por vi utila kaj valora vojkunulo en Abaujszántó kaj en ties ĉirkaŭaĵo.
Aggtelek - parto de la Tutmonda Heredaĵo
Aggtelek estas eta vilaĝo (ĉ. 600 loĝantoj) situanta en karsta montara regiono, 55 km-ojn nord-okcidente de la urbo Miskolc.
La kalkoŝtono dum la lastaj du milionoj da jaroj karstiĝis, t.e. iĝis parte dissolvita de sur- kaj subteraj akvoj. Formiĝis pli ol mil kavoj kaj grotoj. La plej longa kavo-sistemo estas 22 km-ojn longa. Ĝia hungaria parto (de Aggtelek, nomita Baradla) mezuras 15 km,-ojn la slovakia (de Domica) 7 km-ojn. En la jaro 1995 UNESKO deklaris ĉi-tiun regionon – Komunan Kungaran-Slovakan Nacian Parkon – parto de la Tutmonda Heredaĵo.
La Baradla-kavo estis loĝata jam en la neolitiko (malfrua ŝtonepoko), do antaŭ 6 mil jaroj. Pri tio atestas homaj restaĵoj kaj fragmentoj de ujoj de la t. n. Bükk-kulturo.
La unua skribita mencio datiĝas de 1781. Post kelkaj partaj sciencaj studoj, inĝeniero Imre Vass plenumis precizan geodezian mezuradon de Baradla, kaj publikigis la rezultan mapon en 1831. La groto Baradla estis vizitata de turistoj ekde la 1880-aj jaroj. En ĝi fluas rivereto nomita Styx, kiu iuloke estas barita. Sur la tiel estiĝinta subtera lageto eblas boati. En la plej granda halo oni regule aranĝas koncertojn. La preskaŭ konstanta temperaturo estas 10--11 oC.
La faŭnon de la groto Baradla detale studadis kaj priskribis profesoro Endre Dudich (de la budapeŝta universitato) ekde 1930. Li identigis kaj katalogis pli ol 250 speciojn de animaloj, inter ili plurajn blindajn (ekz. la kankreton Niphargus aggtelekiensis). En la jaro 1958 li fondis Biospeleologian Laboratorion, unu el kies partoj troviĝis subtere, en la Vulpo-branĉo de la groto, kaj la alia en surfaca dometo apud la aggteleka enirejo de Baradla. La laboratorio funkciis ĝis 1995.
En 1952 László Jakucs, rezulte de sistema esplorado, malkovris alian sistemon de grotoj. Li nomis ĝin Béke-barlang (Groto Paco). Evidentiĝis, ke ties humida, aerosol-hava aero kurace efikas je malsanoj de la spir-organoj (astmo, kronika bronĥito, ktp.) Estiĝis kaj funkcias en la Groto Paco speciala sanatorio.
La pli malsupra „etaĵo” de la grotaro estas nun esplorata.
Aggtelek kaj ankaŭ la vilaĝeto Jósvafő (ĉe la alia ekstremo de Baradla) estas ekipitaj por akcepti, turisme gvidi, loĝigi kaj gastigi amasojn da turistoj.
Baskó
En fermita valo de okcidenta parto de la montaro Zemplén, sur fontoregiono de kelkaj malgrandaj riveretoj estas ĉi tiu sakstrata vilaĝo.
Ĝi havas aŭtobuslinion al la je 19 km distanco estanta Abaujszántó kaj al la je 15 km distanco estanta loko Erdőbénye.
Al la per belegaj arbaroj, kampoj ĉirkaŭita vilaĝo, - tra pitoreska ĉirkaŭaĵo - kondukanta landvojo ligas la grandajn koloniojn.
Iam reĝa bieno estis, kion Sigismundo reĝo lombardis al la Czudar familio. La bienhavantoj ofte ŝanĝiĝis.
La loĝantaro okupiĝis kun arbomastrumádo kaj ĝis la filoksero - danĝero kun vinberproduktado.
La loĝantaro dum la turkaj tempoj tre maloftiĝis. Pro la maldensa loĝantaro dum la XVIII. jarcento oni lokigis tien Rusenojn.
Ties grekkatolika preĝejo devenas el jaro 1790. En ĉi tiu loko la senĝena naturo ideala estas por tiuj, kiuj ripozi deziras.
Bánhorváti
En la parko de la mezepokdevena, sed en la 17-a jarcento tute trakonstruita kastelo Bánfalvy estas rigardebla kolektaĵo de raraj eksterlandaj arbospecioj.
Same el la 17-a jarcento devenas la lignoplafona gotika kalvinana preĝejo per lignobalkona turo.
Bélapátfalva
Ĉi tiu setlejo loĝata estis ekde la pratempo. Ties pruvaĵoj estas la elfosaĵoj de la pli frua ŝtonepoko devenaj malkovraĵoj. Apud la fabrikapuda lago la arkeologoj malkovris 9-10. jarcentan tombejon.
En skriba formo la setlejon per la nomo „Bél” oni menciis unue en la 13-a jarcento, kiel la kvartirlokon de la nacio Bél. Sur ties terenon en 1232 la Cisterciaordenanoj konstruis tien bazilikon kaj klostron en la malfruromia stilo.
La monĥanoj vivis tie ĝis 1534. Poste la abatejo ofte ricevis novan posedanton. Post finiĝo de la turka submetiĝeca epoko ĝi iĝis posedaĵo de la Eger urba pastroedukejo.
La krucforma, tri nava, sentura abatejkonstruaĵo estas nun la unu sola mezepoka cistercia-abateja preĝejo. En sudon de la preĝejo estas videblaj la ruinoj de la iama klostro. La romkatolika preĝejo de la setlejo konstruiĝis en copfstilo dum la jaro 1816.
La „Gyári-tó” - („Fabrika-lago”) situanta nordoriente de la vilaĝo – allogas la vizitantojn per siaj eblecoj por fiŝkapti, ekskursi, ripozi, sporti, kampadi.
Tranoktejeblecoj: en la Motelo „Kalcit” kaj en la Gastodomo „Hutás”.
Alproksimigebla estas aŭtomobile: ĉe urbo Füzesabony pri la M3 ĉefvojo ni vojaĝas al Eger . De Eger sur la M25-a landvojo ĝis Szarvaskő. De tie dekstre deflankiĝu kaj tra Monosbél vi atingos Bélapátfalva.
Bogács
Dum petrolesplorado elspruĉis termalakvo enhavante sulfuron kaj aliajn mineralaĵon. Por utiligi ĝin, oni elkonstruis ĉarman banejteritorion kaj ripozterenojn. La vitejoj, la vinkeloj, la lago en la agrabla pejzaĝo, la setlejo certigas la silentan ripozon por ties dezirantoj.
La romkatolika preĝejo devenas el la 18-a jarcento.
La setlejo estas alproksimigebla kaj el Budapesto kaj el Miskolc:per aŭtobus.
Oni povas vojaĝi per vagonaro ĝis urbo Mezőkövesd kaj de tie per aŭtobuso ĝis Bogács.
Boldogkőújfalu
La vilaĝo situas sur okcidenta flanko de la montaro Zemplén, kie la arbara montaro kaj la ebeno renkontiĝas.
La kolonio ne havas fervojstacion, sed havas aŭtobuslinion al urboj Encs kaj Abaujszántó. Tio estis reĝa tero, de 1245 apartenis al fortikaĵo de Boldogkőváralja.
La unua skriba memoraĵo devenis el 1388, kiel Nova vilaĝo estis nomita. Reĝo Sigismundo lombardis tion al familio Czudar.
Ekde tiam jam ofte ŝanĝiĝis la bienposedantoj. Ties romkatolika preĝejo konstruiĝis en malfrua baroka stilo en 1825.
Sur norda limtereno de la vilaĝo estas la tn:” ŝtonmaro”, kio ĉ. 2-3 km longa kaj 200 - 300 metra larĝa, kovrita estas per malhelgrizaj andezitblokoj.
Oni nomas ĉi tiun teritorion popolece: „Diabloplugitaĵo”. La iam kohera lafo kovraĵo dum la malvarmiĝo vertikale krevadis.
Apud la krevoj tio dispecetiĝis, kion plu formis la pluondado de la iama Pannon - maro. Ĉi tiu Ŝtonmaro defendita natura valoro estas.
Boldogkőváralja
La vilaĝo situas ĉe okcidenta flanko de la montaro Zemplén. Ĝi havas fervojstacion de la vilaĝo je 2 km-oj.
Encs estas atingebla per rekta aŭtobuso.(ĉ. 10 km) En nia „Árpád-epoka” ĉarto unue aperis en 1295 per ties Boldua nomo.
Apud la vilaĝo altiĝas la fortikaĵo, kies nomo estas Boldogkővár. La fortikaĵon konstruis post la tatara invado iu ano de la Tomaj familio je defendo de la Hernád-rivera vojo kaj la ĉirkaŭaĵo.
Sorto de la vilaĝo strikte kunligiĝis kun historio de la fama Bodogkővár ( Ĝoja ŝtonfortikaĵo).
Dum ĝia pr. 500 jara historio tion havis preskaŭ ĉiu grandbienula familio de la tiama Hungario.
Do, havis multe da posedanton, kiuj eluzis sed ne prizorgis la fortikaĵon. Tiel ĝi detruiniĝis.
Lipót I. reĝo ruinigis ĝin en 1701. De 1715 la nur duone neniigitan fortikaĵon havis la Jezuitoj, pli malfrue la Péchy familio.
La fortikaĵbaza roko estas unu rokbloko, kio estas vulkandevena, kaj malmoliĝis sur tio la silikataj acidaj kombinaĵoj.
El la fortikaĵo estas rigardebla belega panoramo al la pejzaĝon. La fortikaĵo vizitebla estas de aprilo ĝis oktobro.
En la vilaĝo estas la XVIII. jarcenta baroka stila romkatolika preĝejo, en la grekkatolika preĝejo XVI. jarcent devena ikonostazo estas videbla.
En la vilaĝo troveblas la barokstila Péchy kastelo, kies parko estas naturprotektata teritorio.
Fremdultrafika vidindaĵo estas la lokhistoria domo. En la kolonio funkcias restoracio, kvartiro kaj trairas sur ĝi la Landa Blua Turistvojo.
Cserépfalu
La vilaĝo situas en suda parto de departameno Borŝod.
En la riveretvalo de Hór etendiĝanta al Nordon, oni malkovris en la jaro 1932-a la groton Suba-lyuk (Ŝafpeltaĵ-truo) per praepokaj retrovaĵoj: ŝtoniloj, ostoj. De tie Nordon post unu hora marŝo ni povas ekvidi la ruinrestaĵojn de Ódorvár (fortikaĵon en la okcidenta flanko de riveretvalo Hór).
Al la Bükk-montara vinregiono apartenante ĉi tiu vilaĝo bone utiligas siajn eblecojn: vizitigas
siajn naturajn, arkitekturajn kuriozaĵojn kaj aliajn kulturajn vidindaĵojn per la diversaj ekskursoj. Ekz. kantoekskursojn, naturamikajn, krome ekskursojn al la per ŝton-skulptitaĵoj ornamitaj keloj, krome al la vinkeloj: por gustumi 12 speciojn da vinoj.
La vilaĝo alproksimigebla estas sur la aŭtovojo: Eger-Noszvaj-Bogács-Cserépfalu
Cserépváralja
La vilaĝo apartenas al suda parto de departamento Borŝod.
Sur supraĵo de la 291 metra alta Várhegy (Fortikaĵmonto) praepoka, ĉefe en la rokon skulptita fortresao estis. En sian lokon en la 13-a jarcento oni konstruis tiun fortikaĵon, kies ruinoj nun
videblaj estas. En 1596 sen batale okupis ĝin la turkoj. Poste ĝi perdis sian strategian gravecon. En la fortikaĵsuba roko estas artefarite pligrandigitaj grotoj, la aldonaĵejoj de la estinta fortreso. En la flanko de la ĉirkaŭantaj montoj, multloke videblas tn: abeluj-ŝtonoj (Kaptárkövek). Ili povas esti memoraĵoj de la praa abelbredado.
Alproksimigebla estas: el Mezőkeresztes per aŭtobuso.
Dédestapolcsány
Somerumejo-karaktera vilaĝo estas inter la nordaj plilongaĵoj de la montaro Bükk, en valo de rivereto Bán, en proksimeco de la fervojlinio Eger-Putnok. Ĝia ĉirkaŭaĵo estas riĉa en ekskurseblecoj.
Ĝiaj artobjektoj-historiaj monumentoj estas: la kalvinana preĝejo de Dédeŝ per pentrita triforio kaj pentrita ligno-plafono, krome la ruinoj de la 13-a jarcentdevena fortikaĵo de Dédeŝ.
La fortikaĵruinoj starante en alteco 594 metroj, la plej avantaĝe estas alproksimigeblaj de Nagyvisnyó laŭ la flava signo, el direkto de Mályinka: sekvante la markon blua.
Al la ruinoj kondukas la sama blusigna turistvojo ankaŭ de la turistdomo de Bánkút.
Edelény
Urbo Edelény situas en la plilarĝiĝinta valo de rivero Bódva, de urbo Miskolc 25 kilometrojn.
Ĝi estas komerca – kaj kultura centro de la etregiono, kaj havas 11 000 loĝantojn. La urbo elformiĝis pro alligo de du vilaĝoj: en 1950 Borsod, en 1963 Finke.
Urborangon en 1986 ricevis Edelény (Edelenj).
Borŝod estis la plej malnova setlejo.Ĝia unua mencio okazis en ĉarto 1108-a. La patrujkonkera estro Borŝ konstruigis terfortikaĵon ĉi tien, kion nur la tatarinvado neniigis dum 1241. Tiu terfortikaĵo iĝis la centro de la gento, poste ankaŭ la ĉirkaŭ ĝi elformiĝinta setlejo, la departamento, kiuj estis de ĝi prinomitaj. Ĉi tiu terfortikaĵo gardis la bonstaton de la vojo de armeoj kaj la pacon de la komerca vojo en la valo de rivero Bódva.
Edelény estis menciita unue en iu ĉarto en 1299, kiam ĝia pleja enspezo estis la Bódva-rivera pontoimposto. Ĝia historio samas per la historio de la homaro. La arkeologoj trovis retrovaĵojn el ĝia ĉiu epoko. La ĉi tieajn retrovaĵojn muzeoj gardas.
Dum la turkaj tempoj ĝi estis subpremigita teritorio. Dum la jarmiloj ĝi havis multe da posedantoj. Inter ili la plej gravaj estis la grandnobluloj: Johano Zápolya kaj la familio L’ Huillier-Coburg.
La vivkondiĉojn de la loĝantaro certigis la karbominejo kaj la agrikulturado. Sed en 1995 kiam oni malfunkciigis la minejon, la grandnobro de la loĝantaro iĝis senlaborulo. La gvidantaro de la urbo klopodas solvi la problemon.
La kulturan vivon de la urbo organizas la Loka Biblioteko, La Kulturdomo kaj la Regiona Domo de Borsod.
La artobjektoj de urbo Edelény estas:
La malfrugotikstila reformata preĝejo, konstruita en la 1300-a jaro.
La kastelo L’ Huillier-Coburg, konstruita inter 1716-1730. en ĝiaj sep ĉambrojrokoaj freskoj kaj 5 copfstilaj kamemfornoj estas rigardeblaj.
La forĝita kastelpordego el 1910, iĝis simbolo de la urbo.
La Borŝodi Tájház (Regiona-domo de Borŝod) estas muzeo, kio gardas la tradiciojn de urbo Edelény kaj ĝia regiono.
En la urbo la Urboestraro ekaĉetis tri domojn kaj en ili lokigis diversajn ekspoziciojn. Ekzemple: el vivo de la mezterkulturistoj, forĝistejo, barelista metiejo, ŝuofarista metiejo kaj tekstilkolektaĵekspozicio.
Ĉi tiuj ekspozicioj prezentas la estintan vivon de la regiono por la nuno kaj la morgaŭo.
La manĝej- kaj tranoktejeblecoj elekteblaj estas de retpaĝo de Edelény. edeleny.hu
Eger
Eger estas la ĉefurbo de departamento Heves, ĝi situas nordoriente en Hungario, sur la suda flanko de la montaro Bükk.
La urbo disvastiĝas inter montetoj, sia alto super la marnivelo estas cent okdek metroj. La urbo situas je proksimume cent tridek kilometroj de Budapeŝto.
La strukturon de la urbo determinas ĉefe la valo de la rivereto Eger, tiel la kolonio etendiĝas dekdu km longe kaj tri km vaste en orienta-okcidenta direkto.
La historio de la urbo komenciĝas antaŭ la tempoj de reĝo Sankta Stefano, kiu fondigis la unuan el la kvin hungarajn episkopujojn en Eger.
La urbo mem estis scenejo de diversaj gravaj eventoj en sia historio, sed la nomo de la urbo tamen estas fama por ĉiuj popoloj okaze de la heroa luktado gardante la fortikaĵon kontraŭ la turkaj armeoj en la mezepoko.
En 1552 du grandegaj turkaj armeoj unuiĝis antaŭ la muroj de la fortikaĵo de Eger.
La gardantoj batalis heroe ĝis jaroj, fine la fortikaĵo forfalis en 1596 - kiam ĉefe fremdaj solduloj gardis la fuortejon.
La hodiaŭa aspekto de Eger elformiĝis ĉefe en la 18-a jarcento. La malnova kvartalo montras pramezaĝan aspekton, ĝi estas preskaŭ unika en Hungario.
Eger estas la urbo de preĝejoj, ties nombro estas pli ol dekdu.
Plua fameco de la urbo estas la tradicia vinproduktado. La plej aŭtoritata kaj konata produkto de tiu ĉi vinlando estas la profundruĝkolora, facile alungusta Egri Bikavér [Taŭrsango de Eger].
Ankaŭ tre gastlogada rimedoj estas la termalbanejoj en Eger kaj en la ĉirkaŭaĵo.
Fame konataj lokoj en la urbo:
Placo Dobó
Ĝi estas la centro de la urbo, situante antaŭ la muroj de la fortikaĵo.
La nomo de la placo devenas el la heroa kapitano de la fortikaĵo, István Dobó.
En la placo troveblas la preĝejo Minorita, kio estas la plej bela kaj riĉenhavanta preĝejo en Centra Europo.
Ĉirkaŭ la placo estas vendejoj, trinkejoj, en la placo finiĝas kelkaj mallongaj stratetoj de la nova kvartalo.
Minareto
Ĝi estas altega preĝejo por turka preĝestro, el la pinto de tiu ĉi konstruaĵo la preĝestro vokis je komuna preĝo la verkredantulojn, kiam estis bezonata.
La konstruaĵon oni povas alproksimiĝi facile kaj rapide el la placo Dobó.
La minareto estas la plej norda turka historia memoraĵo en Eŭropo.
Strato Széchenyi
Tiu ĉi strato estas la ĉefstrato de la urbo. En ĝia malgranda parto ne estas veturila trafiko, oni povas promenadi sur la tuta strato.
Apud la promenadejo multe da biertrinkejoj, restoracioj, sukeraĵejoj kaj aliaj vendejoj atendas kaj logas la gastojn.
Baziliko
Tiu ĉi preĝejego estas la dua plej granda katedralo de Hungario. Ĝi konstruiĝis je la iniciato de János Pyrker, episkopo de Eger.
La konstruado daŭris dum mallonga tempo, nur kvin jarojn [1831-1836].
Liceo
Kontraŭ la katedralo oni trovas la Liceon. Ĝi estis konstruigata pere de grafo Károly Eszterházy fine de la 18-a jarcento por estigi universitaton.
Sur la unua etaĝo estas vizitebla la landfama episkoplanda libraro, kiu havas multajn malnovegajn kodeksojn, manuskriptojn kaj la unike malkovrite originalan Mozart-leteron.
En la turo de la konstruaĵo funkcias Astronomia Muzeo.
Fortikaĵo de Eger
La fama, historia fortikaĵo, kiu longe rezistis la sieĝon de la pli multnombraj turkaj armeoj.
La vizitantoj povas atingi la fortikaĵon el kie ajn el la historia urbocentro.
Memoraĵdomo de Géza Gárdonyi
Proksimume kvindek metroj de la norda pordo de la fortikaĵo situas la memoraĵdomo de grandioza kaj fama hungara verkisto, Géza Gárdonyi.
Li estas la verkisto ankaŭ de la romano "Steloj de Eger" [Egri csillagok]. Tiu ĉi verko temas pri la turka sieĝo kontraŭ la fortikaĵo.
Egerfarmos
Vilaĝo Egerfarmos situas sur la bordoj de rivereto Eger en la regiono Borsodi Mezőség ('Kamparejo en departemento Borsod). En 1261 ĝi estas meciata la unuan fojon en historia dokumenta fonto (Regesta Apr. 2120), en kiu reĝo Adalberto la 4-a post la tatara invado difinis la bienon de episkopo en Eger tiel, ke ĝi etendiĝas de la agroj de nobeloj en Bél ĝis la areoj de nobeloj en Szemere kaj Farnos. Tio pruvas, ke ĝi estis loĝata de patrujkonkerantoj, ĉar la nobelan titolon ricevis unuavice patrujkonkerantoj, kiuj eble estis kabaroj, aliĝintaj al la hungaroj per sangokontrakto, ĉar la tribestro Bors estis kabaro.
Ekzistas ankaŭ noto, laŭ kiu vilaĝo Farnos ĝis la fino de la 16-a jarcento troviĝis sur la maldekstra bordo de rivereto Rima, kaj en la periodo de reformacio de tie ĝi translokiĝis. Kontraŭdiras la faktoj, ke la preĝejo kaj la tombejo ekfunkciis en la 1200-aj jaroj, kaj en 1334-1335 ĝi estas menciita unue en la en la papa dekonaĵo-listo sub la nomo Fornos inter la paroĥoj de la dekanejo en departemento Heves. Ankaŭ la familio Kandó en 1575 akiris nobelan kurion. Unu el la bienuloj uzis la nomon de la vilaĝo nomante sin Fornosi.
La vilaĝnomo estis en 1261 Fornos, en 1317 Fornas, en 1333 Farnos, kaj tiam ĝia ekstera areo estis la farmo Szőke(ZEUKE), en 1346 Furnus, en 1773 Farnos kaj en 1796 jam Eger-farmos, unue en 1902 ĝi estas skribita Egerfarmos, kaj kiel ĝiaj eksteraj areoj menciiĝis farmo Fekete, pusto Mocsáry, farmo Prónay, pusto Szőke.
En la 15-16-aj jarcentoj laŭ la dokumentoj ĝi apartenis jen al departemento Borsod, poste al Heves, sed departemento Borsod sur malnovaj mapoj etendiĝis ĝis la la rivereto Eger. La samon ni spertas ankaŭ ĉe vilaĝoj Szihalom, Andornak, Szemere. Okazis eĉ, ke unu parto de urbo Eger apartenis al departemento Heves, la alia al Borsod (vilaĝoj Tihamér, Almagyar, Felnémet). En 1807 en leĝo departementoj Heves kaj Borsod kontraktis pri interŝanĝo, kaj de 1811 la parto Eger trans la rivero apartenis al departemento Heves. Interŝange departemento Borsod ricevis la vilaĝojn Ivánka, Farmos kaj la puston Szőke. En 1950 Egerfarmos kaj Mezőszemere estis ligataj al departemento Heves.
En 1405 reiris al la krono "pro senfrukteco" (ne naskiĝis heredanto) parto de la vilaĝo, kiun László, filo de Pál Bor el Borosjen"o ricevis kiel donacon de reĝo Sigismundo, poste ĝin gajnis Simon Rozgonyi Simon kaj lia pli juna frato László.
Postaj bienuloj estas András Báthory, la familio Barius, Tamás Bosnyák, la familio Kandó, kaj de la 18-a jarcento la familioj Atkári-Szalay, Polgár kaj Kovács, Pocska, Forgách, Szegő Brezovay, respektive Vitéz, Prónay, Oláh, kun multaj bienoprocezoj.
En 1550 impostis al la turkoj (la fortikaĵon Eger en 1552 ne povos konkeri la turkoj, sed ili okupis la regionon) 13 familioj en 10 domoj.
En 1675 en la vilaĝo loĝis unugrundaj etnobeloj kun siaj servutuloj. La vilaĝo pereis en 1680, ĝiaj loĝantoj ankoraŭ antaŭ la falo de Eger disiris kaj pereis.
En 1696 Levin Pocska (kiu estis armea komisiito pri nutrado en fortikaĵo Eger) ricevis la neloĝatan puston kontraŭ 1450 forintoj. Ĉe la departemento du Eszterházy-filinoj denuncis sinjoron Levin Pocska, kaj la enketoj konstatis, ke li perforte akiras la imposton kaj robotigas la servutulojn.
Laŭ tio servutuloj denove ekloĝis ĉi tie en 1697-98.
En 1701 6 plenkreskaj servutuloj loĝis en la vilaĝo. La bienparton de Forgácz, tial ĉr li partoprenis la liberbatalon Rákóczi, la fisko donacis al sinjorino Katalin Polgár Szalayné kaj al sinjoro yörgy Brezovay en 1831. La reĝo tiam firmigis ankaŭ la fratojn Kandó en siaj bienoj en Farmos.
Ankaŭa la familio Subich supozeble loĝis ĉi tie, ĉar ĝi bienproceson kun la familio Kandó. En 1708 Mihály Grósz Mihály konstruis bierfarejon ĉi tie, en 1748 li translokiĝis el vilaĝo Poroszló, la familio Brezovay ekfunkciigis drinkejon en la bierfarejo.
En 1786 la areo de la vilaĝo estis 3756 katastraj arpentoj, el tiu estis herbejo 1320, paŝtejo 496, plugkampo nur 1859 katastraj arpentoj, el kiuj 1670 arpentoj estis posedaĵo de 10 komunposedantoj (grafo Károlyi, barono Orczy, Subicz, Brezovay, ktp.).
Tiam en la vilaĝo loĝis 805 personoj en 114 loĝejoj, en 116 dommastrejoj.
Krom la 10 etbienuloj ankaŭ 21 servutuloj mastrumis, tiam la vilaĝo fariĝis frama-etnobela setlimento. En 1828 ĝi havis 961, en 1850 810, en 1869 936 geloĝantojn.
En 1849 iu loĝanto de Farmos gvidis nokte tra la marĉo la husarojn Máriássy apartenantajn al korpuso Klapka, por ke ili sekurigu por generalo Dembinszky la vojon retiriĝi al vilaĝo Poroszló, al riverego Tiso. Tiam la 1-an de marto 1849 estis entombigitaj tiuj 4 nekonatajn liberbatalantojn, por kiuj la 15-an de marto 1906 starigis el publikaj donacoj la vilaĝo "decan marmoran memorŝtonon anstaŭ la provizore staranta ligna tombsigno". La tiamaj delegitoj 100 kronojn, sinjoro László Brezovay 210 kronojn, la vilaĝanoj donis 90 kronojn, kies nomoj estas lasitaj al la posteuloj en vitra botelo en la suba parto de la memorŝtono estimante dankon al la donacintoj, aparte pro la diligenta strebado al la notario Kálmán Medveczky kaj la loĝantoj József Szoó, Gusztáv Veres Gusztáv.
En 1852 okazis aranĝo de la nobelaj bienoj, tiam la plugkampoj ampleksis jam 2400 katastrajn arpentojn, el ĝi estis 2300 katastraj arpentoj posedaĵo de publikposedantoj kaj etbienuloj.
La karaktero de la vilaĝo estas krucvoja, meze sur malgranda monteto situas la preĝejo.
La kurioj de la mezbienuloj staris en la norda kaj sud-orientaj partoj de la vilaĝo, kun grandaj ĝardenoj kaj ekonomiaj kortoj, kiuj pro la malriĉiĝo de la posedantoj dividiĝis. Sur la mapo farita en 1785 bone videblas, ke la rivereto Eger havis du branĉojn, kaj la loko de la nuna tombejo estis nomata Draŝmonteto (Csépl"o-domb), kie la greno estis draŝata per mana draŝilo.
Dum la popolnombrado en 1930 vivis ĉi tie 1360 personoj, en 296 intern- kaj en 14 ekstervilaĝaj domoj (farmoj). La areo de la vilaĝa kamparo estis 5073 katastraj arpentoj, el kiu estis paŝtejo 461, herbejo 394, plugkampoj 3903, nekultivebla 196 arpentoj. Kvar mezbienuloj mastrumis sur 1760 arpentoj, sep etbienuloj sur 250 arpentoj kaj ducent kvardek sep nanbienuloj averaĝe sur 3 arpentoj.
En 1949 la nombro de la loĝantoj estas 1247 personoj en 320 loĝejoj. En 1956 la aero apartenanta al vilaĝo estas 4689 arpentoj, el tiu privataj estas 2268 arpentoj, la aliajn posedas la agrikultura kooperativo.
La fervojo finkonstruiĝis en 1891.
La elektra kurento estis kondukata al la vilaĝo en 1950, la trinkakvo en 1989, la gaso en 1994.
En 1907 fondiĝis Kooperativo Formiko (Hangya Szövetkezet) vendanta spicojn, miksitajn, ferajn kaj teksaĵvarojn. Ĝia prezidanto estis Béla Czirkusz Béla, afergvidanto Gyula Berényi. La vendejon estris Imre Bukta. En la 1930-aj jaroj funkciis ankoraŭ du ĉiovendistoj, tri drinkaĵvendistoj kaj dekdu metiistoj. Funkciis ankaŭ haketilo gajnanta energion el la akvo.
Ceteraj menciindaĵoj:
1710 pesto pereigis en la regiono,
1748 kaj 1782 akridoj kalvigis la teron,
1786 paseroj kaj leporoj atakis la kampojn,
1863 de aprilo ĝis oktobro ne pluvis,
1874 estis granda sekeco kauzanta malsatmizeron kaj epidemion,
1867 en decembro forbrulis Egerfarmos,
1905 komenciĝas la elmigrado al Ameriko,
1913 pluvis tiom, ke la tritikostakoj ekĝermis,
1916 estis bona rezulto nur el pajlo, el tritiko nur 3 kvintaloj/arpentoj,
1929 kaj 1931 granda frosto, sekeco, kaj vermoinvado,
1840 la Centra Fervojo inter Pest kaj Debrecen -- oni planis konstrui la fervojon tiel, ke ĝi kondukus de Bercel - Sz"okepuszta - Egerfarmos - Löv"o - Ivánka - Tiszatarján en la direkto al Debrecen, kaj flankvojo al Miskolc, sed realiĝis la konstruado de la fervojlinio tra traSszolnok, tiel la fervojo venis en departementon Bors nur post sufiĉe longa tempo.
Egerszalók
La „Bükk-subo” regiona setlejo situas de urbo Eger je oktidento, en la valo de rivereto Laŝko.
Ĝian unuan ĉartan mencion ni trovis el 1248. Ĝa nomdonanato la nacio Szalók estis.Ĝi senpopoliĝis multfoje dum la jarcentoj. La loĝantaro produktis ĉefe vinberojn.
En la suda limo de la setlejo en 1961 dum oleo esplorboro varmaakvo eksplodis. El la 65-69 C grada akvo deiĝas neĝblanka kalkoŝtono. Tiu estas unika vidindaĵo. Bone konstruitan strandon havas la loko. Ĝian 130 ha. Ampleksa akvorezervejo same estas ofte vizitata pro la bonegaj fiŝkaptaj- kaj ripozeblecoj.
Ĝia barokstila romkatolika preĝejo estas konstruita en 1738 sur altare per la Difavora bildo de virgulino Maria.
Alproksimigebla estas el urbo Eger aŭtomobile, aŭtobuse.
Érsekvadkert
Érsekvadkert situas 65 km-oj je Budapeŝto, norde de la ĉefurbo, apud la ĉefvojo numero 22, en departemento Nógrád, proksime al urbo Balassagyarmat.
Ĉi tiu vilaĝo – aktuale - havas ĉ. kvar miloj da loĝantoj. Ĝi estas la sesa plej granda setlejo de departemento Nógrád. Ĝi ne havas. fervojon, sed ĝia amastrafiko estas solvita per aŭtobuso, kiu veturas hore.
Ĝia vojreto havas 22 kilometrojn. Ĉiu vojo estas kovrita per solida pavimo. La vilaĝo havas kablotelevidon, poŝton, du lokajn monatajn gazetojn(Érsekvadkerti Hírek, Vadkerti Harangok), plurajn vendejojn, unu bazlernejon, gaso-, rubakvo- kaj elektrolineojn.
Klarvorte la substrukturo de la vilaĝo jam estas tute elkonstruita.
Historio
La vilaĝo jam estis loĝita setlejo en la bronzepoko. Post la hungara patrujakiro en regado de Sankta Stefano estis fondita eklezi-departemento ĉirkaŭ la urbo Esztergom.
Unu paroĥestrejo de ĉi tiu eklezi-departemento estis en la vilaĝo. Ĝia plej frua diplomo devenas el jaro1223, en kiu oni menciis ĝian nomon.
Tiam la nomo de la vilaĝo estis Vadkert. Ĝi ricevis la antaŭnomon (Érsek-,esperantlingve: ĉefepiskopa-) en la 19-a. jarcento, montrante, ke pli frue ĉi tiu setlejo estis posedaĵo de la ĉefepiskopo ĝis la jaro 1848.
En la tempesto de la historio ĉi tiu setlejo multe suferis precipe de la tatarmilito ĝis la dua mondmilito, kaj poste.
Vidindaĵoj
En la centro de la vilaĝo, ĉirkaŭ la Placo de Herooj, proksime al rondtrafiko oni povas vidi kelkajn konstruaĵojn: la monumenton, la pastrodomon, la katolikan preĝejon, komunuman domon kaj la vilaĝdomon.
Oni devas diri, ke arĥitekto István Réti havis la plej signifoplenan rolon en arkitekturo de Érsekvadkert per kreo de tre multe privataj kaj publikaj konstruaĵoj.
Sur la Placo de Herooj estas trovebla la monumento de soldataj, civilaj kaj judaj viktimoj de la unua kaj dua mondmilitoj.
La pastrodomo havas monumentan karakteron. Ĝi estis kontruita en jaro 1734 en malfrua baroka stilo. Sur ĝia muro de la konstruaĵo estas videbla la memortabulo pri Artúr Görgey, kiu ĉi tie tranoktis en 1849 post la dua batalo en la urbo Vác.
Apud la pastrodomo altiĝas la katolika preĝejo, kiu estis konstruita en la 18-a jarcento, ekde 1734. La preĝejo havas monumentan karakteron.
Ĝi estis konstruita en malfrua baroka stilo. Malantaŭ la ĉefaltaro de la preĝejo oni povas vidi la pentraĵon de pentristo János Vaszary, sur kio estas videbla apostolo Sankta Andreo per la kruco.
La komunuma domo situas apud la bushaltejo. Unu parto de la konstruaĵo pli frue estis sinagogo, poste oni transkonstruis kaj pligrandigis.
Antaŭlonge kinejo funkciis en ĝi, poste en 2001 tio iĝis komunuma domo, proponante multajn eblojn por kulturi kaj distriĝi.
Ĉiujare ĉi tie oni aranĝis la internacian akustikan gitarfestivalon kun partoprenoj de la hungara kaj internacia ( ekz. germana, franca, angla, usona, japana kaj aliaj) gitarartistoj.
En jaro 2009 tiu aranĝo estos la naŭa-n de majo.
La vilaĝdomo estis konstruita ĉ. antaŭ 100 jaroj. En ĝi funkcias Vilaĝestra Oficejo.
Proksime al la preĝejo estas trovebla nobeldomo pri Drágffy. Ĝi havas monumentan karakteron kun baroka stilo. Antaŭlonge estis la domo de la familio Drágffy, poste ŝtata infanvartejo funkciis en ĝi, post tiu tempo oni privatigis.
Aktuale estas la hejmo de la Galerio pri Hola.
Lokhistoria memordomo.
La memordomo estis inaŭgurita la 23-an de oktobro en 2005. Ĝia kolekto estis kolektita per geedza paro Réti (Lajos Réti kaj sia edzino: Margit Harmati) tra pluraj jardekoj.
En tiu ĉi loka, vilaĝa muzeo estas videblaj diversaj instrumentoj, kiujn uzis niaj prauloj antaŭ pluraj jardekoj: naciaj kostumaj vestaĵoj, mebloj, la diversaj iloj de la metiistoj kaj agrikulturo.
Kaj en ĝi estas tre multe da fotoj pri la vivo , laboro , distro kaj dokumentoj de malnovaj vilaĝaj homoj. La plej malnovaj kontraktoj devenas el la jaro 1834.
La domon, en kiu funkcias la memordomo, plue havis riĉan mastron (hungarlingve: módos gazda). Lia domo havis „puran ĉambron”, kuirejon , kralon, en kiu estas troveblaj ekonomiaj iloj.
Malantaŭa konstruaĵo la memordomo senĉese riĉiĝas per diversaj ekonomiaj konstruaĵoj kaj iloj.
En la memordomo estas ankaŭ lernejaj lecionoj. La lernantoj lernas popolajn ludojn, teksadon kaj ŝpinadon ĉi tie.
La memordomo estas vizitebla post antaŭa anonciĝo ĉe Lajos Réti.
(Telefonnumero: 35/340-068.)
Felsőtárkány
Senpolva landvojo kaj malvastarelpara fervojo kondukas de la stacejo Eger-Felnémet, ĉi tien kaj al la proksima Barát-rét, kie rigardeblas la ruinoj de la 15-a jarcenta klostro kaj preĝejo de Paŭlanoj. En la vilaĝlimo rigardeblas interesa „rokfonto”. Sur la fortikaĵmonto turistdomo estas.
De Felsőtárkány ekiras unu plej bela ŝoseo riĉenhava de pitoreskaj pejzaĝoj, al Répáshuta-Hollóstető-Lillafüred-Miskolc.
Super la ŝoseo - enhavante pli ol 100 vojkurbiĝojn, kaj leviĝante al 600-metra alteco – amasiĝas la tn: „Kövek” de Bükk (la rokoj de montaro Bükk), inter ili estas la 860 metra alta Peŝkő, en kies flanko etendiĝas la groto Peŝkő (Peŝroko nomon hava praa loĝejo, el kies suba plankogrundo oni elfosis arkeologiajn trovaĵojn.).
Füzér
La vilaĝo Füzér kaj ĝia ĉirkaŭaĵo loĝata estas jam ekde la bronzepoko, kaj la homa vivo dependis ĉiam de la eluzo de la eblecoj donitaj de la arbaroj.
La unua arbarutiliga organizaĵo estis ekde la 12-a jarcento la reĝa arbarĵupaneco. La posta posedanto de la tereno estis la fortikaĵo de Füzér. En 1686 la imperiestro LipoI. donacis ĝin la la barono László Károlyi. Post la fiasko de la liberecbatalo de Ferenc II. Rákóczi, la imperiestra regado eksplodigis. Tielmaniere neniiĝis ĝia militgraveco kaj komenciĝis la plua ruiniĝo. Sed la muroj staras ankaŭ nun, en ĝia turo gotikajn detalojn montranta kapelo rigardeblas.
La loĝantaro sinnutris el la arbaraj produktaĵoj, ĉar kultiveblan agron ne tre havis.
Poste ili komencis produkti: lignokarbon – per lignobruligo – kaj pretigis potason (K2CO3), kio estas la bazmaterialo al la sapofabrikado, kaj pretigoj de sodo kaj kolorigaĵoj.
La vilaĝanoj ne nur dehakas la arbarajn arbojn, sed ankaŭ plantas ilin, gardas la naturon.
Ili ekkreis la „Nagy-Milic Naturparko”n. Ties celo estas la konsevo de la natur-valoroj. Sur ties 34 arpento multaj naturaj raraĵoj estas troveblaj.
La vilaĝan vivon plivigligas: la slovaknacia popolarta-kantogrupo, la Fortikaĵdefenda-socio,
la gastoamaj homoj, kaj la turistoj vizitantaj la vilaĝan Regionan domon, kio estas renovigita familiodomo montrante per la instalaĵoj la terkulturistan-arbarmuntistan vivon de la loĝantaro el la 1930-aj jaroj.
En ĝia proksimeco troveblas kelkaj kasteloj de la barona familio Károlyi: en Fűzérradvány, László-tanya, kaj en Pusztafalu.
Golop
Sur dekstra bordo de la rivereto Szerencs, sur orienta flanko de la montetaro Szerencs, situas ĉi tiu al la Tokaj - montosubo apartenanta vilaĝo.
De tie estas je 16 km-oj la pri ĝia ĉokoladfabrikado fama urbo Szerencs, kien sistema aŭtobustrafiko estas. La arkeologoj trovis en Golop 3000 jaraĝan tombejon.
La vilaĝon oni menciis unue en ĉarto en 1258 laŭ „Glup” nomo.
Tio signifas en la slavaj lingvoj: stultan, malsaĝan. En epoko de Árpád-domaj reĝoj, la kolonio estis bieno de Golopy familio, kiu devenis el la Aba nacia familio.
En 1356 bieno de la Eger – urba kapitulo. En 1567 la turkoj disdetruis la kolonion.
De 1571 la kolonio denove apartenis al la Goopy familio, de la XVIII. jarcento al la Vay familio.
Sur la orienta flanko de la vilaĝo staras la Vay kastelo,la tn. „Malnova kastelo”, kion eble el iu mezepoka kastelo oni elformis.
La iaman Renesancan stilan, je fino de la XVI. jarcento konstruitan malgrandan fortikaĵon oni trakonstruis je la XVIII. jarcento al ties nunan formon.
Samtempe ankaŭ belegan, romantikan parkon elformis oni kun lago, akvofalo, kaj kun maloftaj floroj.
La tutlande konata Vay familio familio iatempe ĉi tie gardis sian bibliotekon kaj arkivon. Bedaŭrinde la kastelo pereiĝis pro homa malzorgemo.
En la proksimo staras la alia Vay kastelo. Tiu konstruiĝis en 1820 en klasikisma stilo.
Gönc - Vizsoly
Gönc somerumej-karaktera loko estas sur la okcidenta, Hernad-rivervala parto de la Zemplén montaro, en pitoreska ĉirkaŭaĵo. Sur la nordorienta parto de la vilaĝo kuracfonto eksplodis,
Kies akvon oni uzas al bano jam ekde tre praaj tempoj. Iam Gönc estis grandsignifa vinotrafika-komerca centro de la Tokaj-montosuba vinregiono. La komerco koncentriĝante al Pollando, ellaboris la laŭnome konatan specialan mezurunuon „Barelo Gönci” (136 litro).
La malgandajn Gönc-ajn barelojn pretigis la barelistoj de Gönc.
Plurajn interesaĵojn enhavas ĝia historio.
Ĉi tie estis pstoro Gáspár Károlyi (1529-1591), kiu unue hungarigis la plenan biblion en 1590.
Ties manuskriptojn la tiama studento – pli malfrue psalmotradukanto kaj vortarfaranto – Albert Szenci Molnár portis perpiede el Gönc al la presejo de Vizsoly.
La tn. „Biblio de Vizsoly” aperis en 1590, kies unu originala ekzemplero rigardebla estas ankaŭ nuntempe en la kalvinana preĝejo de la vilaĝo Vizsoly (Viĵoj).
La monumenton de Gasparo Károlyi oni starigis en 1893.
Dum la 16-a jarcento plurfoje okazis diversaj ribeloj de terkulturistoj kontraŭ la terbienon posedanta grafa familio Csáky.
Ĝis la 1647-a jaro Gönc estis la rezidejo de la tiama departamento Abauj.
Ĝiaj arthistoriaj vidindaĵoj estas: La pilastro-sankteja romkatolika preĝejo devenante el la 15-a jarcentro kies navon oni trakonstruis en 1736 barokstile. La kastelo Pálffy el la 18-a jc., krome la ruiniĝinta klostro de la Paŭlanoj en proksimeco de la monto Dobogó.
Se ni pluiras sur la Rákóczi-turistvojo kondukanta tra la montaro Zemplén, ni alvenos al la monto Nagyamádé (Nadjamade), sur kies okcidenta flanko ni rigardeblas la ruinojn de la fortikaĵo „Amadé”, konstruitan een fino de la 13-a jarcento.
En vilaĝo Vizsoly (Viĵoj) la arthistoria vidindaĵo estas ĝia 13-14. jarcenta, kaj per samepoke pentritaj murbildoj ornamita kalvinana preĝejo, kaj la rigardebla unua hungarlingva biblio, la „Biblio de Vizsoly”.
Hollóháza
Ripoz- kaj somerumadkaraktera vilaĝo - „kie Vi povas krei”. Ĝi estas sur la plej bela loko de departamento Zemplén. Ĝin la porcelanfabrikado igis mondfama, kio deigis la fabrikadon de la popolaj argilpotoj, kvankam tiuj ankoraŭ nun ektroveblaj estas malmultnombre en la vilaĝaj domoj.
Ekirante de finpunkto de la „landa blua-ekskursvojo” malkovriĝas ĉiu beleco kaj vidindaĵo de Hollóháza.
Ĝi situas en 320-metra alteco, kaj estas la plej norden estanta setlejo de Hungario.
Atingebla estas el direktoj: Hidasnémeti, Telkibánya, Sátoraljaujhely.
Al la ĉi tien vizitantoj neforgeseblajn travivaĵojn donas la ĝuo de la artaj porcelanaĵoj. La porcelanmuzeo prizorganta estas ankaŭ la heredaĵon de Endre Szász.
Ĝiajn alajn porcelan-produktaĵojn karakterizas, ke: al hela bazo ili pentras ruĝajn rozajn flormotivojn.
Sur la montoflanko de Nagymilic en proksimeco de Hollóháza estas la pli frue menciita kastelo de László-tanya. Tiu nun ripozejo estas por dikmonujaj turistoj.
Hollókő ("Korvo-roko")
Vilaĝo kun ĉ. 700 loĝantoj en la montaro Cserhát, sub la samnoma fortikaĵo situanta 362 m-ojn super la marnivelo.
La fortikaĵon komence posedis la familio Illés; poste ekde 1313 la familio Szécsényi. En 1552 la Turkoj okupis ĝin sen ajna pafo. Ĝi plurfoje ŝanĝis estron. En la jaro 1683 la armeo de Jan Sobieski, reĝo de Pollando, definitive liberigis ĝin. En 1717 je imperiestra ordono la fortikaĵo iĝis parte malkonstruita.
La konservita parto de la fortikaĵo havas duoblan muregon n kaj „internan” turon en la centro.
La vilaĝanoj apartenas al la etna grupo de Palóc-oj.Ili havas tre kolor-riĉan vestaĵojn kaj karak-terizan parolmanieron (dialekton).
Hollókő estas laŭleĝe protektata ekde 1962. En 1987 UNESKO deklaris ĝin parto de la Tutmonda Kultura Heredaĵo. – La vilaĝ-rezervejo konsistas el 58 protektataj konstruaĵoj.
La romkatolika preĝejo staris jam en la jaro 1342. La nun videblan aspekton, kun ligna sonorileg-turo, ĝi ricevis en 1883.
La ĉirkaŭaĵo de Hollókő estas pejzaĝ-protekta distrikto. Ĝiajn natur-valoraĵojn montras la ekspozicio aranĝita en unu el la domoj.
Karcsa
La vilaĝo alvokas la atenton sur sin per la preĝejo devenanta el la 12-13-aj jarcentoj.
Ĝi estas romanikstila, arkadpinjona, kolona, romanika pordoprofunda (kapuzatú) kalvinana preĝejo, per figuraj pilierkapoj.
Ĝia sanktejo estas pli frua, romanikstila rondkapelo. La grandsignifa konstruaĵo estas malkovrita pere de la arĥeologoj.
Kács
Ripozloko-statusa vilaĝo, kiu situas en la suda parto de la montaro Bükk.
Ĝi estas alirebla el direktoj de Budapeŝto kaj Miskolc per trajno ĝis la haltejo Mezőkeresztes-Mezőnyárád, kaj de tie per aŭtobuso. Belsituanta banloko kun 27 C-grada akvo. En ĝia praparko troviĝas la konstruaĵo de 18-jarcentra abatejo.
Kázsmárk
Vilaĝo Kázsmárk situas 30 kilometrojn norde de Miskolc. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 1200 loĝantoj. Kázsmárk situas en valo.
En nia vilaĝo naskiĝis lingvisto János Fogarasi, oficiro de la mil okcent kvardek oka-naŭa jara revolucio Tamás Péchy; li estis la prezidanto de la tiama nacia parlamento.
La vidindaĵoj de nia vilaĝo estas kalvinana preĝejo, kiu estas protektata de nia ŝtato, kastelo Péchy kaj monumento al la herooj de mondmilitoj.
En nia vilaĝo funkcias Bazlernejo János Fogarasi, infanĝardeno, vilaĝa kaj ekstervilaĝa notariejo, aŭtonomio, domo por junuloj.
El nia vilaĝo trafikas aŭtobusoj al Szikszó kaj Miskolc. Ĝiaj loĝantoj estas amikemaj.
Mád
Sur dekliveta suda flanko de la montaro Zemplén apud la rivereto Mádi situas ĉi tiu grandvilaĝo.
Aŭtobustrafikon ne havas, nur per vagonaro estas alproksimigebla, sur la Szerencs-Hidasnémeti fervojlinio.
Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj la kolonio loĝita estis jam ankaŭ en la ŝtonepoko.
Ankaŭ niaj patrujokupepokaj praŭloj ekloĝis ĉi tie. Jam ankaŭ Anonimus(Li estis notario de reĝo Adalberto la tria) menciis la vinberproduktadon.
Ĝis 1541 reĝa bieno estis, sed poste Ferdinánd reĝo fordonacis ĝin al Gáŝpár Serédy kiel apartenaĵon al fortikaĵo de Tállya.
En 1566 la turkoj forbruligis, sed tamen baldaŭ rekonstriiĝis. En la XVI. jarcento ĝi estis unu el la plej dense loĝitaj kolonioj de Zemplén departamento.
En 1629 ĝi ricevis kamparurban rangon. La evoluon ĉesigis la filoksero-danĝero, sed la vitojn oni denove plantis kaj hodiaŭ sur la montetflankoj kreskas la tokajan vinon donantaj vitoj.
En Mád funkcias vinkelaro, vinberprilabora - kaj enboteliga uzino. En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas signifa mineralminado: oni prilaboras kaolinon, bentoniton, zeoliton,...ktp.
Ties romkatolika preĝejo estas XVI. jarcenta kaj gotika stila. La romkatolika tombejkapelo konstruiĝis en 1736. La copfstila sinagogo konstruiĝis dum la 1790-a jaro.
En Mád estas la plej granda juda tombejo de la Montosubo.
Mályi
La vilaĝo situas en tuja apudeco de Miskolc, je 10 kilometra distanco. La setlejo havas uzinegan brikfabrikon.
Ĝia artefarita lago taŭgas por akvaj sportoj, fiŝkaptado. Apud la lago frukto -kaj florĝardenan ripozteritorion elformigis la vilaĝa estraro.
Ĝi estas alproksimigebla: el direkto de Miskolc kaj Tiszaujváros per aŭtobusoj kaj aliaj veturiloj.
Mezőcsát
Tiu urbeto estis unu el la plej gravaj hungaraj centroj de potfarista popolarto.. La tn. „Mezőcsáta stilo” elformiĝis en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. La potojn tiam oni ornamis riĉe per floroj, kaj birdofiguroj. Per la lastaj estis ornamitaj la boteloj de brando. Famaj kaj serĉitaj estis la homformaj vin-kruĉoj –laŭnome „Miŝka”. Sed la tradicioj de la malnova keramik-industrio finiĝis je la jarcentŝanĝiĝo. Ĝiajn tradiciojn traprenis la najbara Tiszafüred.
Fama estas la varmakva banejo de la urbeto, kiu estas bone alirebla per autobuso el Miskolc . Ĝia teritorio estas tre bone aranĝita, agrabla, ĝia akvo estas tre ŝatata, ĉar ĝi similas al tiu de la strando de Bogács.
Mezőkeresztes
En la geografia senco de la montaro Bükk ĝis la budapeŝt-miŝkolca fervojlinio etendiĝanta
regiono vicigeblas al la ĉirkaŭaĵo Bükkalja (Subo de Bükk), sed el trafika, fremdultrafika vidpunktoj ankaŭ la teritorio de Mezőkeresztes (krome Mezőkövesd, Cserépfalu, Cserépváralja, Kács, Sály, Bükkaranyos, Mályi, Mezőcsát, Muhi, kaj Ónod) apartenas al la
altirrondo de montaro Bükk, ĝis la rivero Tibisko, do la tuta departamentdetalo Sud-Borŝod..
Grandvilaĝo Mezőkeresztes estas unu el la plej malnovaj praaj setlejoj de suda parto de departamento Borŝod, kiuj travivis multajn historiajn tempestojn. Teritorio de departamento Borŝod estas loĝita jam ekde 40 000 jaroj, tiel ankaŭ teritorio de Mezőkeresztes.
Kiel tipa setlejcentro estiĝeblis antaŭ la historia tempo, sur la bordo de rivereto Kács-Sályi, inter la rivereto Csincse kaj la rivereto Tardi. Sur la interna teritorio de la vilaĝo el la disfaliĝintaj praaj grejnokavernoj, elfosadoj de domobazoj, antaŭeniĝis retrovaĵoj (praaj uzobjektoj, laboriloj) similaj al la Bükk-montaraj praaj grotaj objektoj. Post la ekiro de la frua popolmigrado la setlejon okupis la Skitoj. Ili lasis tre valoran spuron post si mem: la „Orcervon”. La belega, pompa oro-trovitaĵo malkovrita estis sur la ebena teritorio Zöldhalompuszta, pli frue apartenanta al teritorio de Mezőkeresztes, en 1928. (Tiu teritorio ekde 1995 estas parto de Csincse). La Skitojn sekvis la Jazigoj, Sarmatoj, Keltoj, Hunoj, Avaŭroj, Hungaroj.
La setlejo verŝajne ricevis sian nomon pri la krucaj kavalieroj de Diósgyőr, kiuj havis grandajn bienojn en teritorio de Mezőkeresztes.
En 1456 la setlejo ricevis urborangon, blazonon kaj sigelon de nia reĝo László V-a. Reĝo Mátyás investis ĝin per kromaj apartaj rajtoj.
Je tri jaroj post la sieĝo de Eger, Gergely Bornemissza interbatalis kun la turkoj kaj malvenkis.
(Lin la turkoj rabigis, portis en Konstantinoplon kaj tie pendumis.) En 1596 denova kontraŭturka interbatalo okazis.
Ties nomo estis: La keresteŝa-batalo, sed tiam brile venkis la kristana armearo. Kaj tiam la triumfebraj hungaroj ne komencis la forpelon de turkoj. La turkoj returniĝis, atakegis la Hungarojn kaj denove okazis la teruraĵo: la „dua Mohács-a malvenko”.
El la tiuepokaj kronikoj ni sciiĝis pri tio, ke tiam 30 000 homoj mortis. Ĝis forpelo de la turkoj tie la vivo ne povis rekomenciĝi. La reĝino Tereza Maria redonis la urborangon, sed la urbeto malgraviĝis je fino de la 19-a jarcento.
Nun ni povas paroli nur pri grandvilaĝo, por kiu sia evoluigo kaŭzas zorgon. En limo de la vilaĝo dum oleoesplorboro oni trovis termalan mineralakvon.
La vilaĝo ne havas sufiĉe da mono utiligi ĝin.
En Mezőkeresztes estis unu plej longtempa centro de la „ebenaĵa-peltisto fako”.
Per la nigra silko, poste per lano broditajn „mezőkeresteŝajn peltojn, peltomantelojn” oni faras ankaŭ nuntempe.
La plej grava vidindaĵo de la setlejo estas: la kastelo Hoffman, kie vivis s-rino Julianna Hoffmann (Emilné Munkácsy). Laŭ la buŝa tradicio Mihály Munkácsy – la fama hungara pentroartisto - vizitis ilin, kiu en mezőkeresztes trovis la prahungarajn homtipojn al sia pretiĝanta verko „Patrujkonkero” (1895), kio ankaŭ nun estas la altvalora trezoro de nia Parlamento en Budapeŝto.
Mezőkövesd
Mezőkövesd situas en Nordhungario, en departemento Borsod-Abauj-Zemplén, 130 km-ojn Budapeŝto, 50 km-ojn de Miskolc laŭ la Budapest – Miskolc fervojlinio. La aŭtostrado M3 pasas tra la urbo.
La loĝantojn de Mezőkövesd kune kun la najbaraj vilaĝoj: Szentistván kaj Tard oni nomas
„Matjo”. Iliaj koloraj broditaj popolkostumoj, famaj popolartoj, tradicioj reprezentas specialan folklor-unuon ...
La nomo „matjoo” devenas el la persona nomo Mátyás (Matiaso). La protestanta popolo de la proksimaj vilaĝoj – kiel distingon – nomis la katolikajn loĝantojn „ matjoo”..
La nomo de la vilaĝo enestis en ĉarto la unuan fojon en la jaro 1324-a .Reĝo Matiaso en 1464 deklaris la setlejon Mezőkövesd. „oppidum”, kamparurbo, donacante al ĝi blazonon kaj sigelon .La kamparurbon ankaŭ poste posedis la reĝoj kaj la reĝinoj. Ĝia preĝejo konstruiĝis en la 14-a jaarcento. laŭ gotika stilo. Ĝi estas nun kapelo de la grandpreĝejo – artobjekto!
Tradiciaj kutimoj de la loĝantaro elformiĝis en fermitaj komunumoj – laŭ neskribitaj popolleĝoj – kiuj fiksis la ordon de ilia vivo de la lulilo ĝis la tombo.
La vilaĝo pereis plurfoje dum la kontraŭ-turkaj militoj (ekz.en 1596) kaj en la 18.jarcento., sed oni ĉiam rekonstruis ĝin.. Liaj loĝantoj perdis siajn privilegiojn post la turkaj tempoj, kaj iĝis servutuloj de la reĝa bieno Diosgyőr. La loĝantaro de la vilaĝo ĝis la fino de la 19-a jarcento triobliĝis.
La kultivebla tero ne sufiĉis, tial el Mezőkövesd po jaro 6000 personoj devis iri por labori al latifundioj de grandbienuloj de printempo ĝis malfrua aŭtuno. Post la dua mondmilito Mezőkövesd ekevoluis, la migrantaj laboristoj iĝis uzinaj laboristoj, la kamparanoj, metiistoj apartenis al kooperativoj, sur lokoj de domaĉoj konstruiĝis modernaj loĝdomoj, lernejoj – ankaŭ muziklernejo - , sanitaraj institucioj, kaj establiĝis malgrandaj uzinoj.
La plimulto de la Matjoa junularo finstudis gimnazion.. (En 1911 konstruiĝis gimnazio kaj internulejo.) Artobjekto estas la nro. 10-a domo en strato Honvéd, kiu estas la plej malnova domtipo.Oni nomas tion „ágasház”(multbranĉa domo). En domo n-ro 15 dela strato Kisjankó Bori oni aranĝis memorĉambron de tiu elstara popolartistino. Tiu loko estis ŝia hejmo.
Mezőkövesd akiris famon pro ĝiaj popolkostumoj, koloraj kaj manefaritaj brodaĵoj. Ĉi tiujn formoriĉajn , pompajn brodaĵojn kreis neinstruitaj „skribantaj” (desegnantaj) virrinoj, helpe de iliaj abundaj fantazioj. Ili spontanee, artiste stiligis kaj desegnis la kampajn kaj ĝardenajn florojn: rozojn, tulipojn, stelojn kaj ili senpere desegnis per iliaj plumoj sur doman tolon, vestaĵon la brodindajn figurojn kaj la figurojn de la brodaĵoj. Ĉi tiel ili ornamis virĉemizojn, antaŭtukojn, finojn de ornamlit-toloj.
La Matjoo-Hejmetindustria Kooperativo metis ĉi tiujn brodaĵojn sur diversajn tukojn, kusenojn, virinajn bluzojn. La Kooperativo en 1952 inaŭguris sian hejmon, la „Matjoo-domon”, kiu konstruiĝis en 1700 laŭ baroka stilo. En la popolarta parto de la domo oni planas, brodas la Matjo-ajn donacaĵojn. Iliajn produktaĵojn eblas aĉeti. en la popolarta vendejo, en la teretaĝo de la domo.
La ĝenerala uzado de la kolora popolkostumo jam ĉesis, nur la maljunaj virinoj portas matjan vestaĵon.
Nuntempe ĝueblas la pompo de la popolkostumoj, admireblas la partoprenantoj de la dumsomera prezento de Matjoa nupto. 60-membra Matjoa-popolensemblo prezentas la tradician nupton feston. Praaj popolkutimoj ekviviĝas per helpo de dancoj, kantoj. Post la nupto la gastaro kaj la partoprenantoj de la nupto manĝas karakterizajn matjoajn manĝaĵojn kaj drinkas pejzaĝkarakterajn vinojn. La praaj popolkantoj, la dancanta gastaro donas neforgeseblajn travivaĵojn al la gastoj.
La Matjo-Muzeo troviĝanta en la teretaĝaj ĉambroj de la Kulturdomo prezentas al la publiko kolorajn memoraĵojn de la matjoa-pasinto en popolartaj ekspozicioj. En la granda ĉambro de la Kulturdomo videblas moderne instalita matjoa hejmo. En la vitrinoj videblas diversaj brodaĵoj kaj ni studeblas vicordon historian de la brodaĵoj. Sur la Ĉefplaco estas trovebla la Matjoo-Magazeno.
Alia famaĵo de Mezőkövesd estas la Termalbanejo. Zsóry (Ĵori), 3 km-ojn de la urbo.. El du putoj venas el 800 metra profundo 72 C-grada varma akvo, kiu enhavas sulfuron, jodon, bromon, sed ĉefe lition. La akvo havas kuracefikon kontraŭ movorganaj kaj reŭmatismaj malsanoj. La banejo estas alirebla de la Ĉefplaco kaj de la fervojstacio per aŭtobuso.
Miskolc
Miskolc estas praa setlejo situanta ĉe subo de monto Avas, kie la riveretoj Szinva kaj Pece enfluas la riveron Sajó. Ĝi situas 180 km-ojn de Budapeŝto kaj estas alirebla per trajno, aŭtobuso kaj persona aŭtomobilo el ĉiu regiono de Hungario.
Ĝian historion oni povas redatigi ĝis la glaciepokaj prahomaj kulturoj farintaj ŝtonajn ilojn bele prilaboritajn. La groto Szeleta apud Lillafüred kaj aliaj grotoj de la montaro Bükk konservis memoraĵojn de la luktoplena homa vivo, krome ankaŭ konfekciajn ilojn, ankaŭ bele prilaboritajn bukojn.
Sur la pinto de monto Avas oni trovis ilojn el la ŝtonepoko (dum tiu epoko oni facetis la ŝtonojn.). Tiatempe, antaŭ dekmil jaroj, la ĉirkaŭaĵo pleniĝis je homoj. La trovaĵoj keramikaĵoj linio-ornamaj, de la t.-n.
Bükk-montara kulturo, la grenejmuelantaj iloj ornamitaj per belaj motivoj jam estas memoraĵoj de la antaŭ kvinmil jara kulturo.
Surbaze de la trovaĵoj malkovritaj sub la teritorio de la nuntempa ferfabriko oni povas konkludi je pli evoluinta vivmaniero de la bronzepoko.
La unuaj konataj loĝantoj de la teritorio de Miskolc estis la t.n. „kotinus”-oj, tribo de la keltoj, fine de la ferepoko.
La epoko de la popolmigrado trovis ĉi tie germandevenajn Kvadojn, Sarmatojn, Hunojn kaj Avaŭrojn.
La hungararo loksidiĝis sur ĉi tiu teritorio antaŭ pli ol unu jarmilo kaj iĝis centro de gento-Miskolc ekde la 11-a jarcento.
Ĉi tiu gento donis la nomon al la setlejo. Anonimo rememoras en sia verko (ĉ. 1210) sub la nomo „Terra Miskoucy” pri la patrujkonker-epoka kvartirejo de la gento Bors-Miskóc.
En Tapolca-valo la gento Miskóc fondis benediktanan abatejon, kiun la Tataroj forbruligis en 1241. (En 2006 – en teritorio de Miskolc-Tapolc,a en tuja proksimeco de la Grot-kaj Termalbanejo, la miskolcaj arkeologoj malkovris ties bazruinojn, sed post la priskribo
ili denove subterigis ĝin) La gento Bors-Miskóc ribelis en 1312 kontraŭ reĝo Karlo Roberto, - kiu volis ĉesigi la feŭdan anarkion.
Tiu kontraŭstaro signifis finon de ilia potenco. La genton de Miskóc sekvis la familio Széchy, kiu bazis fundamentojn de la urbeca evoluo. Ili akiris por Miskolc la rajtojn de landa foiro kaj malpli grada juĝado, pro tio la malnova vilaĝo iĝis kampourbo.
Fine de la 1364-a jaro reĝo Ludoviko I-a la granda, aneksis la urbon al la Diosgyőr-a reĝa latifundio. La fortikaĵo de Diosgyőr fondita en la 13-a jarcento estis centro de la Paŭlanoj.
Fine de la 15.jarcento ŝanĝiĝis la bildo de la urbo, elformiĝis la historia centro de la nuntempa interna urbo en la suba parto de monto Avas.
La turka atako atingis la urbon unue en 1544. Trupoj de la paŝao de Buda detruis la plej belajn konstraĵojn de la urbo, forportis multe el inter la riĉaj loĝantoj, forrabis
iliajn bestojn en 1596, post falo de Eger ankaŭ Miskolc iĝis impostpaganto de la Turkoj, sed dank’ al la diplomacia lerteco de la urba konsilantaro simila atako ne okazis plu..
La kurucaj (liberecbatalantaj) trupoj en 1674, antaŭ forpelo de la Turkoj okupis la fortikaĵon de Diosgyőr, sed la impostigo de Miskolc fare de la Turkoj ĉesis nur en 1687.
Dum la liberecbatalo de princo Ferenc II Rákóczi en Miskolc aranĝis sian militan ĉefkomandejon (de la 18a de januaro1704 – ĝis la 15-a de .marto 1704).
La 25-an de septembro 1706 la imperiestraj armeoj prirabis kaj forbruligis la urbon. La 1-an de januaro 1707 fondiĝis konsilantaro de la urbo kaj dum du jaroj – pere de apogo de princo Rákóczi - ili rekonstruigis la urbon.
La plej signifaj konstruaĵoj de la urbo konstruiĝis dum la 18. jarcento. Ĉiuj konfesioj konstruis preĝejon, lernejon; konstruiĝis.
eĉ urbo-domo kaj departement-domo En 1750 pretiĝis la unua etaĝa gastejo.
La pli riĉaj bienuloj unu post alia konstruigis sian kurion: kurio de Dőry,-Almássy,-Szathmáry.
La viglan, klerisme progreseman intelektan vivon de la urbo karakterizas, ke en 1780-aj jaroj en Miskolc funkciis framasona loĝio, kontakton tenante ankaŭ kun la hungaraj jakobenoj.
Konstruiĝis, dank’al donacoj de la miskolcaj civitanoj, la unua hungara ŝtonteatro de la lando en 1823.
Széchenyi kaj Kossuth havis elstarajn fidelulojn kiel delegitojn de la urbo en la parlamento.
Inter tiuj estis Bertalan Szemere, pli frue ministro de internaj aferoj, post la detronigo de la dinastio Habsburg, apud gubernatoro Kossuth -- ĉefministro kaj ministro de la internaj aferoj de la sendependa hungara registaro.
László Palóczy estis prezidanto de la parlamento en 1848. Dum la revolucio kaj liberecbatalo la loĝantaro de Miskolc partoprenis aktive, ĉar al la tiam fondita nacigardistaro aliĝis pli ol 700 volontulaj nacigardistoj.
Post estiĝo de la patrujdefenda armeo la miskolcaj nacigardistoj aliĝis al ĝi. Vintre de 1848 Bertalan Szemere organizis la Superan-Tibiskan armeon en urbo Miskolc.
La ekonomia stato de la urbo ĉiam influis la vivon de la loĝantaro. En la 18-a jarcento la urbo havis jam jam 15 akvomuelilojn, vitrofandejon, seguzinojn, pulvofarantan-uzinon, paperfabrikon, bierfarejon. La praa fandoforno en Újmassa fondia en 1813. (nun muzeo) estas unu el gravaj niaj industrihistoriaj memoraĵoj
En la 19-20-a jaecentoj. la disvolviĝon de Miskolc unuarange influis la konstruo kaj ekfunkciigo de la fervojo, krome la pliiĝo de la diversaj fabrikoj, ekz: gasfabriko, maŝinfabrik-kaj fandejo,
ŝtaldrat-kaj dratŝnurfabriko, brikfabriko, silkoteksejo, kaj konservfabriko.
En 1945 venis la ideo de Grand-Miskolc, kio pariĝis per grandsklala konstruado kaj urboaranĝado. Tielmaniere la teritorio de la urbo iĝis la kvarobla de la pli frua.
Fine de la 1980-aj jaroj la ferfandejo havis jam 18 000 gelaborulojn, kaj Miskolc 184 000 loĝantojn el kiu la nombro de la aktivaj enspezgajnantoj estis 135 000.
Post la politakaj ŝanĝiĝoj (ekde la 1990-aj jaroj) malpliiĝis la graveco de la ferfabriko, karbominejo, kaj tiu rezultis ankaŭ la malpliiĝon de la gelaboruloj.
Pligrandiĝis la nombro de la etaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Estiĝis posedantoŝanĝo venis (eksterlandaj posedantoj) ĉe kelkaj fabrikoj kaj uzinoj, ekz: la Diósgyőr-a ĉokoladofabriko iĝis Nestlé – dolĉaĵindustrio, Linde-gaso, Chinoin-medikamentindustrio kaj multaj aliaj. Estiĝis multe da bankoj, grandaj magazinoj de eksterlandaj firmaoj, ekz: TESCO, CORA, MISKOLC-PLAZA, SZINVAPARK, aŭtosalonoj ktp.
Gravajn turismajn celojn servas la diversaj novkonstruitaj hoteloj, (dume la pli elegantaj malaperis), pensionoj ĉie en la urbo.
Turismaj vidindaĵoj estas: la Galerioj kaj muzeo „Herman Ottó”, la Kalvinana preĝejo, la sonorilturo kun muzikanta turhorloĝo kaj la televidtura-elvidejo sur la monto Avas, la belaj skulptaĵoj, la juda-, evangelia, greka katolika-, grek-ortodoksa , la tn: lignopreĝejo(kalvinana), la Mindszenti romkatolika preĝejo kaj la bele situantaj floraj placoj interurbe, la Grot- kaj Termalbanejo, strando kaj rok-kapelo en Miskolc-Tapolca, la bele situanta fortikaĵo en Diósgyőr, la bestĝardeno en la Csanyik-völgy (Ĉanjik-valo), la sport-kaj turistloko sur la montosupro „Királyasztala”.
En Alsóhámor la tn: Molnár ĉardo sub la roko „Molnár” kaj la belegaj ekskurslokoj de Lillafüred kune kun la Palachotelo, la trutedukejo proksime al la lago Hámori kaj la praa fandforno, - alidirekte la tiea akvofalo, la kalktofa groto kaj la stalagtito-groto „István”.
Miskolc atendas plian evolueblecon de la nun konstruata Eŭropa-aŭtostraado.
Blazono de la urbo
La nuntempan blazonon oni faris laŭ sigeloj de la urbo en 1909.
La unua sigelpresaĵo de Miskolc troveblas sur dokumento datita la 7-an de julio 1389, presite en flavan vakson. Ties rondskribaĵo estas nelegebla. La blazonbildo estas reĝa kapo ornamita. kun lilia krono. La deveno de tiu reĝa kapo estas diskutita. Oni mencias la nomon de Sankta Stefano, ĉar li estis patrono de la Avas-monta preĝejo, sed la lilia krono aludas al reĝo Ludoviko I la Granda. La sekva sigelvarianto devenas el 1433, same en flava vakso. Ĝia rondskribaĵo estas „Sigillum civitas Miskolcz.” Sur tiu estas jam barbohava kapo, eble tiu de Sigismundo Luksemburg-a. Apud la kapo estas maldekstre luno, dekstre sespinta stelo. Ankaŭ alia varianto estas konata, sur kiu estas nova gravuraĵo. Dum iu epoko sur la sigelpresaĵo anstataŭ la krona kapo figuro kun dismetitaj piedoj, poste tuta figuro de reĝo Sankta Stefano, kiu tenas enmane sceptron kaj regnoglobon. Oni uzis ĉi tiun sigelon ĝis 1687, poste anstataŭ la figuro de la reĝo aperis unu hajdukomano tenanta grapolon da vinbero kaj spikon de tritiko.
En 1909 la urbo ricevis la leĝo-magistratan rajton, poste oni kreis la nuntempan blazonon per kunigo de la tiamaj sigelbildoj.
Laŭ ediktoj 30/l999 kaj 1/ 1990 la blazono de urbo Miskolc estas: en ruĝa kampo staranta angulplanda ŝildo videblas brusto de reĝo Sankta Stefano en purpura vestaĵo, en violkolora kroniga talaro brodita per orbildoj, sur lia kapo estas la sankta krono, la kapon zonas ora lumkrono. En lia dekstra mano estas ora sceptro, en lia maldekstra mano – ora regnoglobo. surhavanta arĝentan krucon Sur la ŝildon estas metita dekstren turnanta malfermita kavalira kasko, ties ornamo estas unu hungara hajduko portanta orpasamentan bluan dolmanon kaj flanken ligitan ortenilan glavon. En sia dekstra mano li tenas kvin orajn spikojn de tritiko, en sia maldekstro oran grapolon da vinbero. La kovrilo de la kasko estas: dekstre ruĝa – arĝenta, maldekstre - blua – ora. La ŝildon metitan sur orajn arabeskojn dekstre tenas ora leono turnanta al interno, sian ruĝan langon elŝovanta, maldekstre same al interno turnanta, sian ruĝan langon elŝovanta or-grifo.
Flago de urbo Miskolc
Ĝi estas pretiĝita el la tradici-kolora materialo: ruĝa-flava / ruĝa-orkolora.
Ornama standardo de urbo Miskolc:
Ĝi estas orkolora, ornamita sur la randoj per ruĝaj lupodentoj en kies mezo videblas la blazono de la urbo.
www.miskolc.hu
Monok
En unu, kun montetoj ĉirkaŭata valo de la montetaro Szerencs estas trovebla ĉi tiu vilaĝo.
Ĝi havas sisteman aŭtobustrafikon, ĉi tiel komforte eblas iri al Szerencs.
Laŭ la tradicio sur lokoj de Vasvár, Földvár, Ingvár iam fortikaĵoj estis de Monok estro.
La Ingvár-a fortikaĵputo ankaŭ hodiaŭ videbla estas sur pinto de la monto.
Nomo de la vilaĝo unue aperis en ĉartoj en 1227. La tataroj pereis, sed en 1273 jam denove revigliĝis la kolonio.
En la mezepoko la Monoky familio posedis tion. Belegan kastelon de la Monoky-familio Hassan paŝao detruigis kune kun la vilaĝo.
Poste la bienon ekposedis la Andrássy familio per de geedziĝo kaj en 1750 barokstilan etaĝan kastelon konstruigas tien.
En 1771 la konstruaĵon ili kompletigas per domkapelo. Poste la Széchy famlio posedis, ĝin tute ĝis 1945.
Je fino de la XVIII. jarcento estis konstruita la barokstila romkatolika preĝejo, en kio videbla estas la de XIV. Kelemen papo donacita Sankta Orban relikvo.
En la vilaĝo estas tiu copfstila teretaĝa domo, kie naskiĝis Lajos Kossuth (je la 12-an de septembro en 1802) la granda estro de la 1848-a hungara revolucio.
En la bele konstruita konstruaĵo muzeo estas, kion multe da vizitanto vizitas po jaroj. Kontraŭ la konstruaĵo estas 2,5 metra alta statuo de la fama politikisto Lajos Kossuth.
La skulptaĵon faris Sigismundo Kisfaludy Stróbl, la fama hungara skulptoartisto.
Muhi
Apud la pusto-preĝejo sur la pusto-teritorio de Muhi (aŭ Mohi) batalis sian fatalan interbatalon la noblara armeoaro direktita de reĝo Adalberto IV-a, la 12-an de aprilo en 1241, kun la amearo estrita de la tatara ĥano Batu. Unue oni trovis priskribon de tiu interbatalo en la tn: Krónika Pozsonyi (Kroniko de Poĵonj) je mezo de la 14-a jarcentro. Oni nomis longtempe ĝin nur al Sajó apuda batalo. Ekde la 1920-aj jaroj oni nomas la mezepokan vilaĝon Poga, je memoro de la fatala batalo, al Muhi.
Laŭ la aŭtostrado Miskolc-Tiszaujváros: Tatarinvado-monumento alvokas la atenton per nomo „Hungara Golgoto”(La hungara monteto de krucoj).
Nyékládháza
La urbeto situas ĉe renkontiĝo de la Ebenaĵo kaj la montaro Bükk, sur la suda parto de la departamento Borsod-Abauj-Zemplén. Ĝia teritorio estas 2453 km2, la nombro de la loĝantaro estas 5093 homoj.
La setlejo kiel urbo apenaŭ ne havas historion. Sed en la admirinda natura ĉirkaŭaĵo la setlejo fortiĝante, progresante konstruas sian nunon kaj estontecon, ne forgesante pri la pasinto.
La setlejo el du vilaĝoj (Mezőnyék kaj Ládháza) unuiĝis en 1932.
Sed, la du pli frua setlejo estis loĝata ankaŭ dum la skribitan historion antaŭaj tempoj.
Ĉion ĉi pruvigas la finrezultoj de la arkeologiaj prifosadoj. Oni retrovis la pruvobjektojn de la homa ĉeesto de la antikva epoko, la restaĵojn de la bronzepoko, ferepoko, la apero de la Skitoj, Keltoj, la argilpotoj de Sarmatoj kaj la plej gravan retrovaĵmaterion donantaj Avaŭra tombejo (Vidu la trovaĵojn en la Muzeo Herman Ottó en Miŝkolc).
Je ambaŭ vilaĝoj estis karakteriza la agrikultura produkto. Jam antaŭ la Dua Mondmilito sur la bienposedaĵo de la familio Lenz, oni produktis aprikoton, pomon kaj vinberon al eksportado. La plej granda gruzminejo de Mez-Eŭropo ekproduktis ĉi tie en 1917, laŭ nomo „Gruzminejo de Mezőnyék”.
Nyékládháza - pro bonrezulto de sia progreso – urborangon ricevis la 1-an de julio en 2003.
En la altlernejo de la urbeto, la regionan altiron certigas la laŭklasaj, fakaj instruoj, la komputil-instruoj kaj la multspeciaj sporteblecoj. La Muziklernejo nun estas dek jara.
Ĝian kulturan kaj spiritan centrecon fortigas la diversaj sociaj, klubaj kaj kulturdomaj tradiciaj aranĝaĵoj. Ĝiaj pr.ĉiuj domoj havas telefonon, 100%-a estas la elkonstruo de la trinkakvo-, la poluakvo-kaj drentuba reto. La 81 % de la loĝantaro havas televidaparaton kaj la urbaj trotuaroj estas elkonstruitaj 92 % mezure.
En la urbokonstruo ne nur la Urba Registaro, sed ankaŭ la loĝantaro partoprenas ageme.
La lagoj: Öreg-tó, Középső-tó, Egészségügyi-tó, István-tó, Gólem-tó, Debreceni-tó servas la ripoz - kaj sportcelojn de la vizitantoj.
La kulturdomo alvokas la interesiĝantojn per riĉa programo dum la tuta jaro.
En la areo Nyékládháza -el vidpunkto de la fervojtrafiko– situas je nodpunkto de du ĉeftrafikaj kaj unu fervoja ĉefvojo. Ĝi havas bonajn trafikrilatojn kun la departamentcentro Miŝkolc.
Ĝi atingebla estas el ĉiuj partoj de Hungario, estante apud la ĉefvojo Budapeŝto-Miŝkolc.
Ónod
La setlejo situas de urbo Miskolc je 20 kilometra distanco en direkto de Tiszaujváros.
La ruinoj de la iama fortikaĵo Rákóczi - defendita per baraj muroj, per bastionoj fortigitaj, kvadratforma, en la 14-a jarcento konstruita – troveblas apud la rivero Sajó.
Je fino de la 18-a jarcento la posedantaj grafoj Erdődy konstruigis grandmezuran grenejon sur la suda bastiono, el la fortikaĵoŝtonoj.
Dum majo-junio en la 1707-a jaro sur la alia bordo de la rivero Sajó – sur la proksima kampo Körömi – oni okazigis la grandfaman historian eventon; la parlamenton de Ónod, dum kio la partoprenantoj deklaris la detronigon de la dinastio Habsburg.
La arkeologiaj esploroj komenciĝis en 1985, sed finiĝis en 1991 pro manko de mono.
Al la kuriozaĵoj de la vilaĝo apartenas: la fortikaĵruino, la kastelo Erdődy, la romkatolika preĝejo, la regiona muzeo kaj la landa foiro, okazigita ĉiam je la unua ĵaŭdo de la monato.
De la M30-a aŭtostrado vi devas deflankiĝi ĉe urbo Nyékládháza. De tie vi povos vojaĝi peraŭtomobile ĝis Ónod, sed de urbo Miskolc vi povos veturi ankaŭ per aŭtobuso.
Ózd
Ózd situas 160 km-ojn de Budapeŝto (el tio 100 km-oj estas aŭtostrado) 60 km-ojn de Miskolc, Eger kaj Salgótarján.. Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Slovakio (fervoja kaj publikvoja trairejo ĉe vilaĝo Bánréve.)
Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj –jam en la Neolitiko (malfrua ŝtonepoko) – ekzistis setlejo tie, en nordorienta Hungario, en valo de la Gömör-heves montetaro apartenanta al la Norda Mez-montaro. Sed oni povas paroli pri Ózd, naskiĝinta el la kuniĝo de 3 memstaraj vilaĝoj nur ekde apenaŭ duonjarcento.
La plej frua skribaĵo enhavanta la nomon de Ózd (en la formo Ouzd) devenas el 1272. Laŭ tio ĝin posedis la filo de ĵupano Detricius, praŭlo de la familioj Balassa kaj Csákányi. La nomo devenas el la Kuman-parenca popolnomo UZ. La Uzoj estis limgardistoj de la Bükk-montara valo Hangony. En 1771 Sigmundo Leönchey pretigis la enspenzo-liston de la terbienhavantuloj de Ózd pri la impostigo de la servutularo, kio tre bonefikis al la ekevoluo de la vilaĝo. En la monta-monteta teritorio ĉirkaŭanta Ózd-on dum la jarcentoj, antaŭ la industriigo la ĉiutagan lukton signifis: la utiligo de la densaj arbaroj kaj la malmultaj, malbonaj agroj. Granda ŝanĝiĝo okazis meze de la 19-a jarcento, kiam oni malkovris la lignito-kuŝaejojn, kaj por ties utiligo oni konstruis la Ferfabrikon. La 150 jara siderurgio nun estas nur historio, sed el ĝi restis por la ĉi tie loĝantoj – la teĥnika-kulturo kaj la kreipova pensmaniero.
Kun sia loĝantaro de 40 mil personoj, Ózd estas la dua plej granda urbo de la departemento Borsod-Abauj-Zemplén.
Dum 1940 fuziis 3 vilaĝoj : Ózd, Sajóvárkony kaj Bolyok.
La nomo de Sajóvárkony aludas al Avaŭra deveno. En 1009 ĝi estis kapitula posedaĵo de la Episkopejo de Eger, fondita de reĝo Stefano I-a la Sankta. Pro la alta tributo pagata al la Turkoj je 1688 ĝi senpopoliĝis, sed repopoliĝis komence de la 1700-aj jaroj. Poste ĝi riĉiĝis kaj kuniĝis kun Ózd.
Nomon de Bolyok (Bojok) la oficialaj dokumentoj mencias la unuan fojon en la jaro1320.Ĝiaj nomformoj indikas reĝan setlejon de la Árpád-epoko. Ĝin posedis la familio Bolyki. Tomaso Bolyki estis la vickapitano de la fortikaĵo de Eger dum la 1552 jara kontraŭturka batalo. Post 1848, Bolyok donis parton de la gelaboruloj al la ferfabriko de Ózd.
La ĉirkaŭremporitan terfortikaĵon de Vasvár la Tataroj detruis. En 1800, Vasvár ne havis eĉ 40 loĝantojn, sed poste, danke al la Ferfabriko, la loĝantaro kreskis, Vasvár plilarĝiĝis kaj baldaŭ kunkonstruiĝis kun Ózd, kaj poste ĝi iĝis la centro de la nuna Ózd.
En ĝia altirsfero enhavanta 28 setlejojn, ĉ. 80 000 homoj deklaras sin aparteni al la etregiono de Ózd.
Kelkaj vidindaĵoj de Ózd kaj ĝia ĉirkaŭaĵo:
Ózd-Uraj: la gotika, 15-jarcenta romkatolika preĝejo.
Ózd-Sajóvárkony: en la 1700-a jaro konstruita romkatolika preĝejo. Ĝia ĉefa valoraĵo estas: la copfstilajn elementojn havanta malfrubaroka ĉefaltaro, kun altarbildo de Sankta Nikolao.
Ózd-Szentsimon: en la Gótikus utca (str. Gotika) dum la 1200-aj jaroj estis konstruita – kaj dediĉita al la apostoloj Judaso kaj Simeono – romanik-stila romkatolika preĝejo kun pentrita ligna plafono.
Ózd: la Kasino, kaj la Urba Biblioteko, kaj statuo de la elstara hungara poeto Aleksandro Petőfi.
La Urba Muzeo (Ózd, Gyár u.10) estiĝis por gardi la memoraĵojn de la Ózda Ferfabriko funkcianta ekde 1846, sed ekde 1994 ĝi gardas ankaŭ lokhistoriajn memoraĵojn.
En la Liberarea Etnografia Muzeo de la Industria Fakmezlernejo „Gábor Áron” apartenanta al la Urba Muzeo: pumpilo el 1895 kaj vaporlokomotivo kun endro el 1895 atendas la vizitantojn.
La Urba Muzeo samtempe estas ankaŭ Muzeo de la Ferfandigaj Instalaĵoj (adreso: Ózd, Bolyki főút 2).
La Marcipanmuzeo (Ózd, Vasvár út 50) havas konstantan ekspozicion de kreaĵoj faritaj el marcipano kaj bronzo de la sveda sukeraĵistmajstro Cartl-Bertil Wide.
La lago de Hangonyvölgy kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas paradizo por fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj.
Tra la valo de rivereto Hódos kondukas ankaŭ 25 km longa biciklivojo al la fiereco de la teritorio, la lago de Arló elformiĝinta pro terdeglito.
La zigzagoj de la valo Gyepes kaŝas rarajn plantojn kaj forlasitan ermitejon.
Romantikan etoson ekspiras la boatlago de Borsodnádasd.
Manĝaĵ- kaj tranoktejeblecoj elekteblaj estas de retpaĝo de Ózd ozd.hu
Pácin
A Bodrog-interejo estas la plej norda angulo de la Ebenaĵo, ĉi tie trafluas la Zemplén montaraj abundakvaj riveretoj: Ronyva, Bózsva, Tolcsva (Ronjva, Boĵva, Tolĉva) kaj kunkolektas ilin la rivero Bodrog.
Sur tiu teritorio vi trovos la vilaĝon Pácin. Ties fremdultrafik-vidpunkta valoro estas la kastelo, konstruita en la 1581-91-aj jaroj. La kastelo Mágocsy estas: kufita renesanco-stila, angultura, fortikaĵkapela. Dum la arĥeologia malkovro oni trovis pli frue masonfermitajn renesancajn fenestro- kaj pordokadrojn, krome al nigraj-blankaj kolorigitajn sgrafitto ornamaĵojn.
La kastelo nun, estas unu de la plej belaj malnovaj hungaraj kasteloj, kiu estas la plej bela ekzemplero de la tn:” Supralandaj renesancaj kasteloj”.
Alproksimiĝo: laŭ landvojo Miskolc-Sátoraljaújhely-Felsőberecki-Alsóberecki-Karos-Karcsa-Pácin.
Putnok
Ĉi tiu urbo estas la pordo de la estinta departamento Gömör. Ĝia nomo estas slava devena: vojaĝanton, gaston signifas. Antaŭ la patrujkonkero ĝia teritorio estis jam kupita estis. Ĝian nomon oni trovis unue en 1283-a ĉarto. La setlejo estis la 1423-a reĝa doganejo.
Laŭ la popola onidiro: reĝo Matiaso senherbaĉigis la regionajn grandbienulojn sur la putnoka vitejo, por ke ili pli bone estimu la dumanan-laboron. Dum la turkaj tempoj ĝi estis limfortikaĵo. Ĝia konstruaĵo estis vere ekfortigita kastelo, tn: „castellum” estis. Dum la liberecbatalo de FerencII. Rákóczi, la fortikaĵo iĝis neloĝebla kaj ruiniĝis. El ĝia ruino en 1834 la grafoj Serényi vevis kastelon klasicistan. En ĝian barelon estas enkonstruita la skulptaĵo de Sankta Johano Nepomuki. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1795, la romkatolika en 1835. La memoraĵojn de la pasinto gardas la Gömöri Múzeum (Muzeo de Gömör). En la urba Galerio videblas la konstanta ekspozicio de la pentroartisto László Holló.
En ĝia proksimeco estas troveblaj la tn: Keleméri Mohos Tavak (la marĉaj lagetoj de Kelemér).
Putnok estas alproksimigebla: per trajno, aŭtobuse kaj personaŭtomobile el direkto de Miskolc tra Sajószentpéter-Kazincbarcika-Putnok.
Regéc
La vilaĝo estas 800 jaraĝa laŭ la ĉartoj. La estinta pajlotegmenta vilaĝbildo komencis ŝanĝiĝi nur ekde la vilaĝajn domojn oni komencis konstrui el ŝtono kaj la tegmenton el argilaĵo.
La pitoreska pejzaĝo kaj ties silento allogas multajn vizitantojn.
Ĉe la vilaĝo – situanta sur la tre vizitata loko de montoj-Tendaro – en 624 metra alteco leviĝas la ruiniĝinta fortreso, kiel unu el la fortikaĵoj de princa familio Rákóczi.
Ĉi tie pasigis Ferenc II. Rákóczi la unuajn kvar jarojn de lia vivo kune kun lia patrino Ilona Zrínyi(Helena Zrinji).Ankaŭ Imre Thököly estis vizitanto ĉi tie multfoje.
Apud la fortikaĵruinoj renkontas unu la alian: la „landa blua signa” turismavojo kaj la
Zemplén montara karakteriza „ruĝa signa Rákóczi turisma-vojo”. La lasta ekiras de Sárospatak kaj finiĝas apud la fortikaĵo de vilaĝo Füzér.
Regéc estas etvilaĝo, enhavas nur 120 loĝantojn.
Al ĝiaj plej malnovaj arĥitekturaj arthistoriaj memoraĵoj apartenas: la fortikaĵo, la preĝejoj kaj la kvar klostroruinoj. Laŭ la popolkredo: el la du,unu sonorilegon de la Regéc-a preĝejo oni forigis kaj portis en Kaŝŝa (Koŝice en la nuna Slovakio) en 1906, kiam okazis la novtombigo de la el Turkio hejmenportitaj cindroj de la princa moŝto Ferenc II. Rákóczi.
Inter la praaj industriaĵoj ni povas mencii la vitrofandejon fonditan de Ferenc II. Rákóczi.
Sur ĉiu kvadratmetroj de la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas 15 defendata natura aŭ geologia
raraĵo. Genetikan valoron reprezentas la vulgara cervo, la muflono-populacio, la malklera aglo, la migranta-falko, la multspecio de la kantantaj birdoj kaj tiel plu.
Sur la montoflankoj de printempo ĝis aŭtuno multspeciaj sovaĝfloroj floras. Inter ili la plej ŝatataj estas la neĝborulo kaj la arbara anemono, sed kreskas ankaŭ multspecioj da fungoj.
En la vilaĝo privataj pensionoj atendas la vizitantojn.
Informdonanto estas la vilaĝestro Márkus Sándor.
Répáshuta
La setlejo estas somerumej-tipabele situanta vilaĝo ĉe la ŝoseo kondukanta de urbo Eger al Miskolc (en 500 metra alteco).
Tranoktejoj eblas en privataj pensionoj. En la proksimeco estas la groto Balla, kie la arkeologoj malkovris prahoman loĝlokon.
Sajószentpéter
En setlejo estas rigardebla la 14-a jarcentdevena preĝejo per gotika turo, sed la sanktejpordo kaj fenestro estas renesancastilaj. Lignitminejo funkcias tie delonge.
Sáta
Sáta estas unika vilaĝeto en nord-orienta parto de Hungario. La vilaĝo situas profunde en la montaro Bükk, apud la Naturparka Regiono de Lázbérc, inter belegaj montoj kaj arbaroj. La plej proksima urbo estas Ózd.
Oni povas alproksimiĝi la vilaĝon el la direktoj de Ózd, Miskolc kaj Eger sur ŝoseoj. La supra mapero ne montras la auto-vojojn kioj atingas la vilaĝon. Bonvolu klaki sur ĝi por la pli detala mapo. Transiras la vilaĝon la fervoja braklinio Eger-Putnok, tio ĉi linio enhavas stacion ankau en Szilvásvárad. Tiu ĉi vojaĝlinio kuras en unu el la plej belegaj natur-regionoj de Hungario.
Proksime 500 familioj vivas en la vilaĝo en 13 stratoj. La plej lasta oficiala indiko pri la nombro de la loĝantoj devenas el 1999, tiam ĝi estis 1492. En la vilaĝo funkcias telefona-, trinkakva-, tergasa kaj kloaka reto. La publikaj institucioj estas: vilaĝestrejo, elementa lernejo, infanĝardeno, biblioteko, apoteko, parokio, rk. preĝejo, policejo. Sáta havas aktivan kaj sukcesan milicon. Ni havas ankau futbalteamon: Sátai FC nun batalas en la distrikta ĉampioneco de Ózd, la teamo estas ĝenerale meze en la konkurso.
Sárospatak
Sárospatak situas sur la nordorienta parto de Hungario, ĉe renkontiĝo de la montaro zempléni kaj la Ebenaĵo, sur ambaŭaj bordoj de rivero Bodrog.
Ĝia historio reetendiĝas ĝis la epoko de patrujkonkero.
Laŭ la buŝa-tradicio: la teritorion etendiĝantan de la monto Sátor (Ŝator=Tendo) ĝis la rivereto Tolcsva (Tolĉva) estro Ketel donacis regnestro Árpád.
Dum epoko de nia reĝo Andreo I-a, Patak kaj ĝia ĉirkaŭaĵo iĝis reĝa posedaĵo. Tiam organiziĝis tie la Arbaĵupanecejo (Arbarekonomistejo) de Sárospatak. Ties centro povis esti en la „Sankta Kvartalo” de la nuna urbo.
Ĉi tie povis stari la estinta reĝa-kortega-domo, ĉi tie naskiĝis- je antaŭo de la 13-a jarcento: la reĝidino Árpádházi Szent Erzsébet (Elizabeta Árpádfamilia la Sankta). En ties ĉirkaŭaĵon ini konstruis malgrandan rond-preĝejon. Post la tatarinvado, sur la Várhegy (Fortikaĵmonto sur la limtereno de la unua urbo Sátoraljaujhely), la nuna fortikaĵo de Sárospatak (Ŝaroŝpatak).
Sur teritorio de la nuna urbo, en la 15-a jarcento estis konstruita la unua fortreso, la fortresigita kortegdomo.
En la 14-15-a jarcento, la teritorio de latifundio de Patak traiĝis en privatbienhavula posedaĵo. Post la kontraŭturka batalperdo en Mohács (Mohaĉ) la teritorion akiris Péter Perényi (Petro Perenji), apateninta en unu de la plej grava familio de la lando. Li konstruigis la nun starantan fortikaĵon de Sárospatak, inter 1534-1537, al la nova biencentro de la familio. Ĉi tio estas nun la plej grava konstruaĵunuo malfru-renesanca restinta sendifekta. Inter ĝiaj muroj estis vizitantoj: István Bocskai kaj Gábor Bethlen (Stefano Boĉkai kaj Gabrielo Bethlen) transilvania regnestro, kies faman „Butonan-ĝardenon” prikantis Bálint Balassi(Valenteno Balaŝŝi).
En la 17-a jarcento la konstruon – de la loĝturo nomita – Vörös-torony (Ruĝa- Turo) iome malfruiĝis (malmoderniĝis), ĝian konstruon ni povas klarigi per la „spertoj kontraŭturkaj „ kaj la polaj kontaktoj. Ties 16 jarcento-devenaj ŝtonskulptaĵoj estasla reprezentantaj pecoj de la enlanda malfru-renesanca konstruarto. Laŭ la tradicio, Petro Perényi fondis – bazige je la mezepoka altnivela instruado – la faman Kalvinanan Kolegion de Sárospatak, en la 1530-aj jaroj. Post la mallonga posedo de familioj Dobó kaj Lórántffy ekde 1616 ĝis fino de la liberecbatalo, Sárospatak estis la latifundio de la familio Rákóczi. En 1616 György Rákóczi I-a (Georgo Rakoci I-a) akiris la grandbienon, kiel edziniĝan doton de Zsuzsanna Lórántffy( Suzana Lorantfi). La fortikaĵo vivis sian prosperan-epokon en la 18-a jarcento, dum la regado de la regnestra familio Rákóczi.
Patak estis la plej grava latifundio-centro de la familio,ĝi estis la plej ŝatata restadejo de la kvar generacioj de la regnestra familio. Ilia kortego havis kulturan kaj artan radion landefike signifantan. La epoko de familianoj Rákóczi – estis brilepoko ankaŭ de historio de la Reformata Kolegio. La financaj subtenaĵoj de Georgo Rákóczi I-a kaj Suzana Lórántffy – ebligis la supergradan instruadon, pliampleksiĝis la konstruaĵoj, famnomaj instruistoj instruis tie. Dum la pedagogia agado de profesoro Comenius, la Reformata Kolegio iĝis Eŭropfama.
En la fortikaĵĉambro „Sub Rosa” okazis la duaj-periodaj pritraktadoj de la tn. „Wesselényi konspiro” (Konspiro de Veŝŝelenji 1669-1670). Ferenc Rákóczi I-a, Ferenc Nádasdi, Péter Zrínyi (la frateto de la turkbatanta poeto Nikolao Zrinji), kaj Ferenc Frangepan estis gvidantoj de la kontraŭ-Habsburga konspiro. La ĉambro ricevis ĝian nomon pri la ŝtonrozo, kio kunprenas la volban plafonon; „sub rosa, aliel la nomo „sub la rozo” aludas al la sekreteco. En 1702 Vieno, oni eldonis edikton al la detruigo de la hungaraj fortikaĵoj. E+n majo de 1702 je ukazo de la suprahungaria ĉefkapitano Nigrelli, liaj soldatoj eksplodigis la bastionojn, tiel definitive estingiĝis la fortikaĵsistemo. Oni igis la ankaŭ la „Ruĝan-turon” neuzebla. Sárospatak estis la landa politika centro en la dua periodo de la liberecbatalo de Rákóczi.
En 1708 – dum la lasta kuruca (liberecbatalanta) parlamentkunsido – oni deklaris la Hajdukliberecon por la ĝisfino soldatiĝaj servutuloj.
Post 1711 princo Trautson ricevis la posedaĵrajton de Sárospatak kaj de ties ĉirkaŭaĵo, En 1807 nova posedanto enmanigis la grandbienojn de Patak kaj Regéc.
La nova bienulo estiĝis la princo Bretzenheim, aparteninta al fanilioj de la bavara princelektista- kaj de Pfalz.
Lian hungariĝon montrante, li alprenis la antaŭnomon „Regéci”, kaj translokiĝis al Sárospatak. La ĉefa fasado de la fortikaĵo gajnis sian eklektikan- romantikan formon dum posedo de ĉi familio Betzenheim. Ĉesiĝis la defenda-karaktero de la fortikaĵo, la ĉi tie loĝanta princa familio trakonstruigis la fortikaĵ-alojn konvene al la komfortaj pretendoj de la epoko. La fortikaĵruinoj iĝis la romantikaj detaloj de la angla pejzaĝa-ĝardeno. Ekde la 1870-aj jaroj la familiode princoj Windisgrätz posedis Sárospatak, kaj ĝis fino de la dua mondmilito ĉi tiu loko estis ilia hejmo.
En 1950 estis fondita la Rákóczi Muzeo de la Hungara Nacia Muzeo. Ĝi estas la plej signifa Rákóczi-kultejo en Hungario (Laŭ la hungarlingva teksto de D-ro Edit Tamás ĉefmuzeologo – el Sárospatak).
En la strato Kádár Kata - estanta romkatolika preĝejo estas entombigitaj Georgo Rákóczi II-a kaj Suzana Lórántffy.
En proksimeco de la fervojstacio staras la fama Reformata Kolegio de Sárospatak.
En ĝia ĉambrego- tenantaj per blankaj dorikaj kolonvicoj defendretaĵan balkonon havanta, per rozvitraloj ornamita plafona bela plackonstrua – oni gardas la pr. 30 000 volumojn de la malnova biblioteko de la Kalvinana Kolegio – ĉioestas libroraraĵo. Sed, sur la bretejojn estas lokigitaj ankaŭ la volumoj de la pliaj librokolektoj de la Biblioteko. Je aparta peto rigardeblaj estas ankaŭla librorararaĵvolumoj-forportitaj de rusa armeo dum la dua mondmilito – sed nun jam hejmenportitaj.
De la Kalvinana Kolegio (nun Ĉeflernejo) ĝis la fortikaĵo ni povas vidi multajn belajn, malnovajn bonetosajn domojn.
En la fortikaĵ-muzeo ni povas rigardi ankaŭ meblo-, pentraĵ-, armilekspoziciojn, krome la por ni restantajn kreaĵojn de la fama potfarist-industrio de Sárospatak.
Sárospatak estas ekde 2002 parto de la tn: „Tokajsuba Vinregiono” tiel estas - parto de la Mondoheredaĵo. Tiel, kiel interesaĵo meritas nian rigardon la „Kelo Rákóczi de Sárospatak”.
Ĝi longas 1 kilometron kaj enhavas 900 barelojn da vino de Tokaj.
Sur la kelomuroj ekloĝinta botrito, la konstanta 13 °C-a temperaturo kaj la 90 %-a vaporenhavo certigas idealajn kondiĉojn por la vinfermentigo.
En nordon kaj okcidenton de Sárospatak altiĝas la montoĉenoj de montaro Zempléni. Oni povas fari agrablajn promenadojn ekzemple al la Megyer-hegyi tengerszem (Medjer-monta altmonta lago), Hercegkút, Cifrakút, Makkoshotyka.
Sur la pinto de la „Megyer-hegy” jam ekde la 1400-aj jaroj muelŝtonminejo funkciis. En la ĉ 50 metra profundo, la kratersimila minejkavo de la monto troveblas eksterordinara vidindaĵo:
La krutaj, foje per vertikalaj rokmuroj ĉirkaŭita malhelakva „altmonta la kraterlago”. Ĉi tiu kraterlago atingebla estas sur la ruĝa signa turistvojo ekiranta de la fortikaĵo de Sárospatak.
En Sárospatak, en la „Tourinform-Iroda” (Turistinformiga Oficejo) oni riceveblas „Ekskursgvidanto-kajeron”. Plia interesaĵo estas la 50°C-a akva strando de Végardó.
El Sárospatak per aŭtobusoj estas alproksimigeblaj la tre belsituantaj najbaraj fremdultrafikan signifon havantaj vilaĝoj: Olaszliszka, Erdőbénye, Tolcsva (Olasliska, Erdoebenje, Tolĉva).
Sárospatak alproksimigebla estas perŝipe de la riveroj Bodrog kaj Tibisko, krome laŭ la landvojo kaj per fervojo el ĉiuj partoj de Hungario kaj de eksterlandoj.
Sátoraljaújhely
Ĉi tiu urbo estas la plej granda setlejo de la Montosubo kaj departamento Zemplén. Ĝi situas laŭ la rivereto Ronyva: la slovaka-hungara landlimo estas dupartigita, la dua parto estas en Slovakio kaj havas la nomon: Nove-Mesto.
Sátoraljaújhely estas la centro al la trafiko direktiĝanta en departamenton Zemplén. Ĝi havas grandan historian-, ekonomian-, komercan pasintecon. 700 jaraĝa urbo estas. Originale ĝia nomo estis Sátorhalma, Sátoralja. La laste menciitan setlejon neniigis la tatarinvado.
Poste la nova setlejo elformiĝis sur la pli alta parto de la monto, pli defendante sin de la inundoj. De tiu nova loko ricevis sian nomon Sátoralja-újhely. Ludoviko I-a (la Granda)donacis por ĝi privilegiojn. En tiu epoko konstruiĝis la fortikaĵo sur la proksima fortikaĵmonto, kies ruinojn oni jam ne rigardeblas.
Dum la 17-a jarcento la urbo iĝis posedaĵo de familio Rákóczi, kaj ĝis elformiĝo de la Borsod-Abauj-Zemplén departamento, ĝi estis la rezidejo de departamento Zemplén.Lajos Kossuth, finis ĉi tie la gimnaziajn jarojn, poste laboris kiel ekzercanta(komencanta)-juristo dum du jaroj, kiel urba prokuroro.En la antaŭo de la 20-a jarcento okazis multaj laboristaj ribeloj pro la tre malbonaj vivcirkonstancoj. La ripoz- kaj somerumej-tipa urbo grava estas pro la limtranspasejo. Krome, la urbo estas centro de :agrikultura-, vinkomerca-, vinber- kaj fruktoproduktanta centro, kiu havas ankaŭ multajn industriajn uzinojn.
Inter ĝiaj valoroj mencieblaj estas:
Urbodomo: konstruita inter 1758-61 en baroka stilo;
Ene per la Zempléni Levéltár (Zemplena-arkivejo), kies instalaĵon planis Ferenc Kazinczy.
Tio estas artobjekto: ja en la lando unike ĝi gardas la etoson de la 18-19. jarcentaj „leteraj-kolektaĵoj. ”Inter ĝiaj muroj laboris Ferenc Kazinczy kiel arkivisto de la departamento.
La 25-a nro de str. Kazinczy estis iam la kortega-domo de familio Rákóczi.
En la str. Deák la konstruaĵo de la „Instruordena Monaĥo(„Ordo Scholarum Piarum”) estas mezepoka. La kolegio havas kelkdetale 15 kaj 18 jarcentajn partojn.
En la nro. 11.Str.Dózsa György funkcias Memormuzeo de Ferenc Kazinczy. Ĝi estas unu el la plej signifaj publikkolektaĵoj de la Zemplén regiono. En la reformepoko ĉi tie funkciis la Societo-Casino Zemplena. Ties konstantaj ekspozicioj estas: Historio de Sátoraljaújhely (1261-1850), Biontologio de montaro Zemplén, kaj faŭno de la birdoj.
Sur la Magashegy ( Alta monto) la elvideja turo havas 18 metran altecon, kaj el ĝi rigardeblaj estas la montoĉenoj de Altaj Tatroj. Samloke ankaŭ turistdomo funkcias. Oni elkonstruis la 1800 metran longan skidescendan terenon en proksimeco de la turistdomo. Sur la plej kruta flanko je 700 metra longa etapo, skitelfero funkcias.
La alt-monta seĝa telfero - en Sátoraljaújhely –aliĝante al la plej longa skiejo de la lando, funkcias ekde 2001. Ĝi longas 1334 metrojn kaj povas porti ĉ. 180-200 personojn samtempe.
Ĝi konsistas tri staciojn, ĝia plej granda alteco de la tero estas 14 metroj. La skiantojn 90 seĝoj portas al la montopinto, de kie bele videblas la panoramo de la zemplenaj montoj kaj la Bodrog-interejo.
Sur super la urbo altiĝanta monto Kis-szárhegy, oni konstruis 14 staciajn HUNGARAN KALVARION per landmezura komploto. Oni tiel starigis memoron al la - pere de la „Trianona Packontrakto”aneksitaj landpartoj de Hungario.
Pri la promenadvojo de la memorloko admirinda estas la panoramo de la tuta urbo.
La atingeblecoj de la urbo estas eminentaj: Ĉi tie estas la finhaltejo de la Budapest-Miskolc-Sátoraljaújhely fervoja-vojlinio.
Trapasas sur la urbo la malvasta relpara malgranda trajno vojo Sárospatak-Sátoraljaújhely-Fűzérkomlós. De tie ekiras la landvojo al Pálháza, Hollóháza.
Malproksimecajn aŭtobusliniojn havas al: Miskolc, Pálháza,Hollóháza, kaj per veturilŝanĝo al Kéked. Pluraj benzinputoj servas la peraŭtomobile vojaĝantojn.
Pri la tranoktejeblecoj oni povas interesiĝi de la Zemplén Tourinform Iroda( Turisma Oficejo).
Sima
Apud la sudaj ĉenoj de la montaro Zemplén, sur norda rando de la pitoreska Aranyos – valo , inter 500-600 metroj altaj montoj kaŝiĝas la vilaĝeto.
Tio estas la plej malgranda kolonio de la departemento. Sisteman aŭtobustrafikon ĝi havas nur kun fervoja haltejo de Erdőbénye.
Sur limtereno de la vilaĝo la arkeologoj ŝtonepokan retrovaĵon trovis. La nuna vilaĝo estiĝis dum la XII. jarcento: en la kohera arbarego kiel arbo – dehakiteja vilaĝo.
Dum la turkaj tempoj ĝi depopoliĝis pro la oftaj turkaj molestoj. Tial , kompletigi la mankan loĝantaron oni miksajn popolojn lokigis tien, dum la XVII - XVIII. jarcentoj inter ili ankaŭ ŝvabojn.
Tielmaniere en 1851 jam 189 homoj loĝis tie. Sed de la jaro 1960 denove ekkomenciĝis la plimalmultiĝo de la loĝantaro, kaj ili ĉiam pli kaj pli malpliiĝas.
Sirok
La vilaĝo situas en pitoreska pejzaĝo, ĉe renkontiĝo de la montaroj Mátra kaj Bükk.
La nomo Ŝirok estas slavdevena, signifo: larĝa. La vilaĝo situas en valo de la rivereto Tarna, sed suden eterniĝante dislarĝiĝas. Oni menciis unue ĝĝian nomon en 1302. Ĝia romkatolika preĝejo konstruiĝis en la fino de la 18. jc. La loĝantaro malriĉa loĝis en la riolittufon skulptitaj grotloĝejoj, el kiuj kelkaj ankaŭ nuntempe rigardeblaj estas.
La apudvilaĝan fortikaĵon oni menciis unue en ĉarto en 1267. Post la turkaj tempoj la fortikaĵo perdis sian militgravecon kaj ekkomenciĝis sia neniiĝo. La arkeologiaj malkaŝoj komenciĝis en la 1960-aj jaroj.
El la fortikaĵo bela elvidebleco estas sur la montarĉenon de Mátra, sur la plej altan pinton de Mátra: al la Kékes, al Galya, kaj al direkton de nordokcidento al la „Heves-Borsodi Dombság”(montetaro de Heves-Borsod departamenta).
Al okcidenton de la vilaĝo oni trovas - laŭ la (K+ signo) la lagon „Nyírjes”, plej grandan sfagno-marĉon de Mez-Eŭropo.
Tranoktejoj estas privataj kaj en kampingo. Informas la vilaĝetra oficejo.
Széphalom
En la vilaĝo - iam havanta la loknomon Bányácska, Kisbánya (Etminejo, Malgranda minejo)- vivis dum longa tempo kaj ankaŭ tie mortis la granda literatura estro, grava verkisto, poeto de la jarcentroŝanĝiĝo 18-19-a, unu direktanto de la lingvoreformado, la klare pensada Ferenc Kazinczy (1759-1831). Li partoprenis en la movado de Jakobinoj, kaj pro tio la Habsburg-a imperiestra registaro enkarcerigis lin.
Sur loko de lia iama loĝdomo en 1862 oni konstruis kolonan, greka-preĝejo stilan maŭzoleon, laŭ planoj de la arĥitektoristo Miklós Ybl - en kio instalita neo-klasika memorhalo funkcias. En ĝia proksimeco estas la tombo de Ferenc Kazinczy. De tie ne malproksime, en parko de la maŭzoleo estas la skulptaĵo de filo de Ferenc Kazinczy. Lajos Kazinczy mortis martirmorton en 1849 en Arad, kiel soldatgeneralo.
Széphalom estas literatura pilgrimejo, kiel profetis ĝin la fama hungara poeto Sándor Petőfi.
Alproksimigebla estas de urbo Sátoraljaujhely
Szerencs
La 11 000 loĝantojn havanta malgranda urbo Szerencs situas ĉe la renkontiĝo de la Granda Ebenaĵo kaj la montoĉeno Eperjeŝ-Tokaji, en proksimeco de kunfluejo de riveretoj Szerencs kaj Takta. En ĝia tuja proksimeco estantaj montoj kaj altaĵetoj estas la plilongaĵoj de la montoĉeno, kiujn de la Zempléni montovico detranĉas la valo de rivereto Szerencs (Serenĉ).
Sur la setleja teritorio kaj sur ĝia ĉirkaŭaĵo antaŭeniĝis grandnombre da retrovaĵoj de la Avaŭro- kaj ankaŭ de aliaj popolmigrad- epokaj. Antau nia patrujkonkero, sur ĉi tiu teritorio jam staris terfortikaĵo. Ĝia unua setlejnomo estis Taktaföldvár dum la mezepoko. Ties unua autentika mencio devenas el iu 13-a jarcenta ĉarto. En 1241 ĉi tie staris la klostro de la „Johannita ordeno”/ Jerusalema Sankta Johano ordeno de Kavaliroj (Ordeno de Kavaliroj de Malto). La fideluloj de reĝino Izabella trakonstruis ties konstruaĵojn al fortikaĵo; dum la 16-a jarcento. La ĉarto menciadas kiel urbon la setlejon; ekde la 15-a jarcento. Poste ĝi iĝis reĝa havaĵo, kaj 1583-1711 ĝin havis la familio Rákóczi, ĝi estis unu el la plej gravaj, plejofte menciitaj Rákóczi fortikaĵoj.
La grandnoblulon Stefano Bocskay oni elektis ĉi-tie al regnestro de Transilvanio, lia posteulo kaj posedanto de Szerencs estiĝis Sigmundo Rákóczi en 1607. Post la subpremo de la liberecbatalo de Francisko Rákóczi II-a, la fortikaĵo kaj ĝiaj grandbienoj iĝis prizorgitaj de Austa-fisko, poste ilin donace ricevis la diversaj grandnobluloj fidelaj al la Austra-reĝa kortego.
La kvadratforme supervidaĵan, dikan, masivmuran konstruaĵon la urbo rekonstruis antau kelkaj jaroj, kaj oni elkonstruis en ĝi gravan kulturcentron. Tie funkcias: la Teritoria Biblioteko, la Gimnazio „Bocskai István”, la Studenthejmo, sed funkcias en ĝi ankau: restoracio, teatrejo kaj plie la Lokhistoria Muzeo. En ĝia parko la artefarita lago, - per la promenadejoj, ornamarboj – agrabla kompletigaĵo estas de la historio-fameca konstruaĵo.
Artobjektoj estas krome: la reformata preĝejo konstruiĝinta dum la unua parto de la 14-a jarcento kaj trakonstruita en 1480 en gotikstilon, sub kies ruĝmarmora ŝtona ĉerko ripozas Sigmundo Rákóczi kun lia edzino. La 18 jarcentaj preĝejoj, la romkatolika kaj la grekorienta, memorigas al barokaj tempoj. Plia artobjekto estas ankau la kastelo Andrássy.
La setlej-administraciaj reformoj en la 1876-a jaro kaj la industrio-instaloj komenciĝintaj je fino de la 19-a jarcento, novan potencan impeton donis al la evoluo de la setlejo. En 1889 konstruiĝis ĝia sukerfabriko kaj rafinejo, kiuj tiutempe la plej grandaj estis en Europo. Ĝia ĉokoladofabriko konstruiĝis en 1923, kio ankau nun funkcias nome „NESTLE HUNGARIA” .Ekde 1930, la fabrikoj kaj la ŝtonminejo jam certigis bonajn vivkondiĉojn por la loĝantaro. En 1960 konstruiĝis la panfabriko, la pumpilo- kaj maŝinfabriko, evoluis la malpeza industrio kaj inter aliaj la agrokulturo.
En 1984 la setlejo rericevis sian urborangon. Kaj la eturbo pluevoluas senrompe.
La Tokaj-Montosuban Vinregionon – ekde 2002 apartenanta al la Mondoheredaĵo – oni povas atingi tra ĉi tiu urbo el la landinterno, tial bontrova estas la prinomo: „Szerencs estas, la pordo de la Montosubo”.
El direkto de Miskolc ĝi estas atingebla fervoje kaj de la 37-a trafika ĉefa-landvojo.
Krom la ekkonoj de la lokaj interesaĵoj kaj la gastoamo, Szerencs estas eksterordinare tauga ripozloko kiel ekirvoja loko de la Zemplenaj ekskursoj, ĉas- kaj akvaturismo, - dank’ al la proksimeco de riveroj Tibisko kaj Bodrog.
Manĝej- kaj tranoktejeblecoj estas elekteblaj de la urba retpaĝo szerencs.hu
Szilvásvárad
La setlejo estas la plej multe konata kaj vizitata ekskurs-, kaj ripozloko de la Okcidanta-Bükk.
La pejzaĝo loĝita estas ekde la ŝtonepoko. En 1947 la arkeologo László Vértes elfosis prahomajn fajrejon kaj ŝtonilojn en la groto „Istállóskő”, kiu estas super la fonto Szalajka.
La malkovritas elfosaĵoj rigardeblaj estas en la Nacia Muzeo en Budapeŝto.
En la valo de Szalajka funkciis multaj manufakturoj en la 18-19-aj jarcentoj Ádám Keglevich ferfondejon estigis. En enirejo de la valo tiam ankaŭ seguzino kaj kalkforno funkciis.
Al ĝiaj turismaj vidindaĵoj apartenas nun: la groto Istállóskő, la vual-akvofalo de rivereto Szalajka, la kastelo Pallavicini - konstruita dum la 18-a jc. - la konstruaĵo de la rajdejo, la „ĉevala ekspozicio”, la Subĉiela-Arbara Muzeo, la truta-lago, la Malliberejo-muzeo, la Arbarista Muzeo kaj la „Milleneum”-kilátó (Elvidejo).
La tranoktej- kaj manĝeblecoj solveblaj en civilaj tranoktejoj, kampingoj kaj en junulara turistdomo. Informon donas la: Setleja Urboestrara-Oficejo.
Tardona
Inter la plilongaĵoj de montarparto Norda-Bükk iam per ege grandaj arbaroj ĉirkaŭita vilaĝo sinkaŝis la granda 19-a jarcenta, hungara verkisto Mór Jókai post la defaligo de la liberecbatalo 1848-1849-a.
Lian iaman loĝdomon memortabulo signas. Ĉi tie ekviviĝis lia romano ”La malbenita familio”.
En la proksimeco troveblas la monumento de Jókai, en flanko de la klifo de Örvénykő (773m).
Tállya
Sur sudokcidenta rando de la montaro Zemplén, en valo de rivereto Szerencs ni trovas ĉi tiun faman, konatan kolonion.
Tiu estas unu tre grava vilaĝo de la pluraj vilaĝoj de la „Montosuba - Vinregiono”.
Ĝi havas fervojan haltejon sur la Szerencs - Hidasnémeti fervojlinio. Ĝi havas ankaŭ aŭtobustrafikon ankaŭ al Szerencs.
Laŭ la arkeologoj tio estis loĝita ekde plur mil jaroj. Ties nomo verŝajne Valona devena kaj signifas: skribon.
La ĉirkaŭ la 1000-a jaro ĉi tie loĝantaj Valonoj portis iam la vitovergojn ĉi tien kaj plantis tiujn post la arbustejforigadoj.
La nomo de la vilaĝo unue ekaperis en ĉarto en 1255. En 1333 ĝian nomon oni skribis ankaŭ en la dokumenton por papo donenda imposto.
La paroko de la vilaĝo jam tiam staris sur ĝia nuna loko. Sur nordorienta limtereno de la vilaĝo konstruiĝis la unua fortikaĵo, verŝajne post la tatara invado.
La nomon de la fortikaĵhavantoj ni konas nur ekde fino de la XIV. jarcento. Tiam ĝin havis Iŝtván Debrőy, poste György Brankovics.
Dum regado de Mátyás Hunyadi ĝi iĝis Szapolyai havaĵo. Dum regado de János Szapolyai reĝo kaj pro liaj bataloj kontraŭ Habsburg Ferdinándo iĝis ruina la fortikaĵo.
Bedaŭrinde ĝiajn ŝtonojn oni disportadis. La reformacio malrapide disvastiĝis.
Multaj reiris al la romkatolika religio pro perforta agado de Jezuitoj. La Rákóczi-familio en mezo de la XVII. jarcento estiĝis posedanto de la fortikaĵo kaj la vilaĝo.
La loĝantaro malfacilajn jarojn plu vivis post 1711 . Kaj la 1739 jara pesto epidemo portis novan sortobaton.
Ankaŭ la filoksero-danĝero en 1870 terura estis. La vitojn denove devis planti. Sed en 1928 malfermiĝis la ŝtonminejo.
Tio laboreblecon certigis por la ĉi tie loĝantoj. En la Tállya farita vino multe da konata persono inspiris.
Ekz: Draŝkoviĉ kardinalo per tio regalis en 1562: Julio papon, krome XIV. Ludoviko reĝon, II. Johano Paŭlo papon.
Gáŝpár Károli ĉi tie komencis en hungaran lingvon traduki la sanktan biblion.
János Lavotta, la fama hungara komponisto en la loka tombejo ripozas sian eternan sonĝon.
Li estis la krea reĝo de soldatverba muziko kaj dancoj. La barokstila reformata preĝejo konstruiĝis en 1753, la katolika preĝejo estas mezepokdevena, kaj nur en 1720 ricevis sian barokstilan formon.
Ĝia poŝta trafiko komenciĝis dum la XIV. jarcento. La vilaĝon ofte detruis fajrodanĝeroj.
La industria evoluo ekiris en 1566, kiam oni plilongigis la Vieno - Kassa vojlinion tra Tokaj ĝis Szatmár.
En la evangelia preĝejo oni baptis en 1802 Ludovikon Kossuth, la pli malfruan politikiston.
Fama estas la ĉi tiea Rákóczi kelolabirinto kaj la Rákóczi - nobeldomo. En la vilaĝo multe da belaj konstruaĵoj estas troveblaj.
Bonvole vizitu, rigardu ankaŭ la statuojn kaj ekspoziciojn, kiuj kolorigas la vilaĝbildon.
Telkibánya
La mezepoka minejurbeto - fama pri siaj oro- kaj arĝentofabriko – nuntempe unu centro estas de la turismo. Telkibánya estas ripozloko-karaktera urbeto. Ĝi kuŝas sur la fervoj-trafika flugilvojo Szerencs-Hidasnémeti tra urbo Abaujszántó. En privataj domoj lueblaj estas tranoktejoj, sed agrablan lokon trovas la turisto ankaŭ en la turista-domo. En la valo - inter la montoj Király kaj Fehér –la fonton Mátyás ĉirkaŭanta teritorio estas defendita zono. Super ĝi iam glaciagroto estis. Sed, kiam oni volis ĝin plilarĝigi, la glacio degelis.
Turisma vidindaĵo estas la gotika-stila pentrita lignoplafona kalvinana preĝejo. Kromvidindaĵo estas alloge multajn vizitantojn; la mezepoka hospitala-azileja preĝejo prinomita pri Sankta Katarina de Aleksandria. Oni malkovris ĝin en 1998 kaj kapelon alkonstruis en 2000. En tiu kapelo oni aranĝas geedziĝceremoniojn ekde tiam. Tiu specia preĝejmemoraĵo la unusola estas en tuta Hungario. Ni povas certigi la vizitantojn, ke la setlejo havas unikajn valorojn. Ĝi estas paradizo ne nur por la mineralkolektantoj, sed allogas la vizitantojn ankaŭ ties eksterordinaraj naturaj formacioj. Ĝiaj purakvaj fontoj, la flaŭro kaj faŭno, la surface troveblaj mineraloj kaj ne lastavice ĝia silento donas daŭre agrablan travivaĵon.
En Telkibánya pli ol 500 dormejoj atendas la tien vizitantojn.
Ĝi estas atingebla: laŭ la landvojo Miskolc-Szerencs-Abaujszántó-Gönc-Telkibánya.
Tokaj
Vilaĝo kun ĉ. 5.000 loĝantoj, 56 km-ojn oriente de urbo Miskolc. Situanta ĉe la kunfluo de la riveroj Tisza kaj Bodrog, ĝi estas la tradicia centro de la plej fama vino-distrikto de Hungario, tiu de Tokaj-Hegyalja („Hegyalja” = monto-subo.)
La kastelo de Tokaj ekzistis ekde la fino de la 14-a jarcento. Grave damaĝita de la Turkoj en 1567 kaj de la Aŭstrianoj en 1604, ĝi iĝis malkonstruita en 1704 laŭ ordono de princo Ferenc II Rákóczi. La Urbodomo datiĝas el la jaro 1790. Vizitindaj estas la Muzei pri la historio de la regiono kaj la vinkelaro Rákóczi.
La vino-distrikto Tokaj-Hegyalja situas ĉe la suda kaj sudorienta rando de la juna vulkana montaro de Zemplén. La triangulo Abaújszántó – Sátoraljaújhely – Tokaj enhavas entute 28 vilaĝojn.
Vinberoj estis kultivataj tie ekde la tempo de la Keltoj kaj Romianoj. En la 11-a kaj 13-a jarcentoj la reĝoj de Hungario invitis fakulojn pri vitikulturo el Francio kaj Italio. En la 17-a jarcento la vino de Tokaj estis jam konata kiel „la vino de reĝoj kaj la reĝo de vinoj.” (Tiun eldiron oni atribuas la Ludoviko XVI, la „Sun-reĝo” de Francio.) Nur blankaj vinoj estas produktataj tie: furmint, hárslevelű, szamorodni, kaj la prestiĝa aszú. La marko „Tokaji” estas internacia-jure protektata.
Uppony
La 500 enloĝantojn havanta etvilaĝo situas en la proksimeco de la norda fino de Víztároló Lázbérci (akvorezervujo Lázbérci). Ĝia teritorio loĝata estis en epoko de la popolmigradoj, laŭ la arkeologiaj retrovaĵoj. Post nia landkonkero ĝi estis ĉasteritorio reĝa. Dum la turkaj epokoj ĝi estis submetiĝinta teritorio. Dum la 1760-aj jaroj Henrik Fazola esploris ruĝan ferercon en kelkaj forlasitaj minejoj en proksimeco de la vilaĝlimo. La fercon oni forportis sur ĉaroj de la tn. Petro-minejo.
Ĝia romkatolika preĝejo konstrui is en 1771.
Interesan vidaĵon donas la malnovaj vinkeloj (pli ol 100). La vilaĝon ligas intermonto al la lago Lázbérci.
En la lando unikan formacion oni konas „Upponyi-szoros” (intermonto de Upponj). En la montoflanko oni povas trovi kelkajn grotojn, inter ili unu lóvekis la atenton de la arkeologoj, muzeologoj. Sur la montopinto staras 6 metra alta kruco. Tiu signas la limon de la disvastiĝo de reformacio.
La rokkanjonon, la Háromkő (Tri sŝtonoj) noman rokoformacion, la sekretan Damaŝa-n fendegon ni alproksimigebla deflankiĝinte vde la Landa blua-ekskurslinio.
Pri la tranoktejeblecoj informas: La Vilaĝestrara Oficejo.
Varbó
La proksimeco de la belaj naturaj vidindaĵoj faras alloga ĉi tiun, - en valo de la rivereto Nyögő – de Miskolc nordokcidente situantan, 1200 loĝantojn havantan vilaĝon.
Niaj plej fruaj indikoj devenas el 1300. Tiam ĝi estis posedaĵo de Ernye (Ernje) baŭno kaj apartenis al la fortikaĵlatifundio de Diósgyőr. Ĝi havis ankaŭ pastron kaj eklezion.
La posedantoj ŝanĝiĝis dum la jarcentoj plurfoje. Inter la vilaĝanoj la reformacio rapide disvastiĝis. La nuna malfrubaroka kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1809.
En ĝia tombejo oni povas trovi multajn bele lignoskulptitajn tombmonumentojn, en la vilaĝo.
Ni rigardeblas la tn: ornamitajn-morterstukaĵajn frontajn domojn. Tuj en apudeco de la setlejo situas la lago de Varbó en tre bela natura ĉirkaŭaĵo.
El la sudorienta direkto de la vilaĝo kondukas la arbara malgranda-trajnovojo al Mahóca-Andókút.
En la vilaĝo: privataj tranoktejoj atendas la turistojn kaj la „Fónagysági Túristaszálló”( Turisthotelo)
|
|