Regiono 7


 




Debrecen

La nomon de Debrecen oni pensas turka origina. Ĝia nomo estis unue trovita en protokolo "Váradi Regestrum" en 1235. En 1361 reĝo Granda Ludoviko la unua deklaris ĝin urbo. Debrecen estas la akropolo de hungara reformacio.
En 1538 oni fondis la Reformacian Kolegion, poste en 1561 fondiĝis la praulo de la Presejo Alföldi. Dum la Liberecbatalo de 1848-49 Debrecen estis la ĉefurbo de Hungarlando por kelkaj monatoj.
La 14-an de aprilo 1849 en la Granda Preĝejo oni anoncis la detronigon de la Habsburga Familio. Dum la dua mondmilito Debrecen refoje estiĝis la ĉefurbo de Hungarlando por kelkaj monatoj.
En la kvindekaj jaroj multaj industriaj entreprenoj formiĝis en ĉi tiu urbo. Nuntempe Debrecen estas la departamenta restadejo de la Departamento Hajdú-Bihar.
En la urbo troveblas ankoraŭ: la Pedagogia Altlernejo, Muzeo de Déri, Teatro Csokonai, Universitato Lajos Kossuth, Kuracista Universitato, Skulptaĵoj pri Csokonai, Kossuth ka! j Bocskai, Hotelo Ora Taŭro, Granda Arbaro.
Debrecen havas multajn famajn naskitojn ekzemple: Maróthi György matematikisto, Diószegi Sámuel botanikisto, Fazekas Mihály, Csokonai Vitéz Mihály poetoj, Újházy Endre aktoro, Sarkadi Imre verkisto.


Jászberény

Jászberény estas kultura kaj ekonomia centro de la regiono Jászság.
La urbo situas je 80 km de Budapeŝto, je 40 km de montoaro Mátra, ĉirkaŭprenite de la rivero Zagyva. Ĝi havas ĉirkaŭ 30.000 loĝantojn, tiel la urbo apartenas al etaj urboj.
Ĝi konservas kuriozajn geografiajn, etnografiajn kaj historiajn trajtojn. La irandevena popolo "jász" setlis kune kun popolo ("kun") en la 13-a jarcento. La hungaraj regantoj donacis al la popoloj "jász" privilegiajn rajtojn.
Jászberény multe evoulis dum lastaj jardekoj malgraŭ la malfacilaĵoj de ekonomio. La urbo havas gravan rolon en la kultura vivo de la lando. En 1995 oni aranĝis unue la Mondrenkontiĝon de la popolanoj "Jász".
Post ĝia granda sukceso la urbestraro decidis, ke ili aranĝos ĉiujare grandan renkontiĝon, nomita "Somero de Jászberény", kiu celas kulturi la riĉan historian pasinton kaj kulturan heredaĵon.
La aranĝoj Internacia Dancdomo kaj Popolmuzikista Tendaro, Festivalo "Csángó", Internacia Mielfoiro kaj Abelista Renkontiĝo altiras milojn da enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj.
Ankaŭ la popularaj kaj seriozaj muzikaj programoj, plac-koncertoj kaj strata balo kun artfajraĵo estas tre popularaj. Pri la okazintaĵoj de Jászberény oni povas informiĝi en la Muzeo Jász.
Tie oni gardas la simbolon de la urbo, la "kornon de Lehel". La modernan kulturan fizionomion de urbo prezentas la Muzeo Hamza, kie oni povas rigardi daŭran ekspozicion de nunaj pentristoj kaj grafikistoj.
La Kulturcentro Déryné havas difinan rolon en la kultura vivo de la urbo, la Urba Biblioteko kaj Informa Centro havas konsiderindan kvanton da libroj kaj revuoj.
La Popola Ensemblo Jászság, la Infanpopoldanca ensemblo Barkóca kaj Árendás kune gardas, kulturas kaj esploras la popoldancojn, popolmuzikojn, kostumojn de Jászság.
La urbo havas prestiĝan kaj favoratan altlernejon kaj gimnazion (Lehel Vezér Gimnázium). Vizitantoj de la urbo Jászberény povos senti la gastamon de loĝantoj, kaj ili havos grandajn travivaĵojn.


Nagyhódos

Vilaĝo Nagyhódos, situas en la departemento Szabolcs- Szatmár- Bereg, en la nord-orienta parto de Hungario. Ĝi havas 140 da loĝantoj. En la vilaĝo estas du pereĝejoj, muzeo, du tendaroj, du naturbutikoj.
Tie fluas la rivero Túr. Somere oni povas naĝi, sunumi, pilkludi ktp.
En vilaĝo Nagyhódos estas multe da arbaroj. Oni povas promenadi kun siaj geamikoj. Tiu estas belega, trankvila vilaĝo.


Nyírmeggyes

Vilaĝo Nyírmeggyes situas en la departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en la orienta parto de Hungario.
Ĝi estas malgranda vilaĝo. Tie loĝas ĉirkaŭ 3 mil da loĝantoj.
Tie troviĝas unu bela kalvina kaj katolika preĝejoj. Al la vilaĝo apartenas tre bela elementa lernejo kaj infanĝardeno. Somere en ĉiusemajne oni organizas la ĉerizfestivalon.


Ököritófülpös

La grandvilaĝo sur la monteto apud rivero Szamos ekestis en 1950 per la unuigo de du vilaĝoj Szatmárököritó kaj Fülpös. La pli malgranda vilaĝo, la unustrata Fülpös en la malnovaj tempoj situis sur la dekstra bordo de Szamos, sed post la reguligo de la rivero ĝi estas kune kun Ököritó maldekstre de la rivero. Ököritó ĉiam estis sur la maldekstra bordo inter la rivero Szamos kaj la marĉo Ecsedi. Tial, ĉar iujn partojn de la vilaĝo kaj ankaŭ la preĝejon plurfoje forlavis Szamos, la nuna reformita preĝejo staras jam sur la tria loko. Ököritó fine de la 18-a jarcento estis supozeble unustrata, en la flankstratetoj poste elbranĉiĝantaj el la ĉefstrato loĝis plejparte kamparanoj kaj senhavaj kamplaboristoj. La grundoj de pli gravaj bienuloj kaj etnobeloj estis en la ĉefstrato.
La vilaĝon disfamigis ne nur la belaj malnovstilaj teksaĵoj kaj la torenta danco de Ököritó, sed ankaŭ terura tragedio: la 27-an de marto 1910. dum dancvespero 312 gejunuloj brulmortis en fojnejo intence fermita.
Laŭ onidiroj la vilaĝanoj iam loĝis en terdomoj (en kabanaĉoj duone fositaj en la tero). Ankaŭ nun videblas kelkaj el la kantegitaj, adobomuraj, liberkamentubaj, ofte senverandaj domoj konstruitaj ĉirkaŭ la jarcentturniĝo 19-20 de senbienuloj kaj malriĉaj kamparanoj. Kelkloke restis ankaŭ la stakformaj bakfornoj sub la liberira fumkondukejo en la vestibloj. La loĝdomoj de la iamaj grandbienuloj kaj etnobeloj estas plejparte ampleksaj kun adobomuroj kaj adobkolonaj verandoj. Ankaŭ ili havis kantegmenton kaj liberan fumkondukejon. Sur la alstrataj fasadoj oftas la morterornamaĵoj. Kelkaj staras ankaŭ el ili en la stratoj Attila József, Kossuth kaj Árpád. El la dokumentoj estas konate, ke fine de la 19-a jarcento funkciis en Fülpös unu, en Ököritó du sekmuelejoj.
En la 3343 hektara vilaĝego nuntempe estas 681 loĝejoj sur larĝaj rubandogrundoj. La ĉefa vivtena fonto por la 2100 geloĝantoj estas agrikulturo. En la konsilantara strukturo ĝi estis centra loĝejo, ĝian regionan, ĝeneralan lernejon vizitas la infanoj ankaŭ el Rápolt. Longan tradicion havas la Danc-Unuiĝo Torento prezentanta la torentan ĉardaŝon ĉie kun granda sukceso.

Historio:
En la nomo Ököritó signifas bovtrinkejon, Fülpös ekestis el la malnova, hungara baptonomo Fülpös, grek-latin-devena kun la signifo "ĉevalŝatanto". Szatmárököritó kaj Fülpös estas unuigitaj ĉi-nome en 1950. La nomo Ököritó troveblas en siatempaj dokumentoj: en 1315 kiel Ukuritow, en 1344 kiel Ewkeritho, en 1345 kiel Vkurythow, en 1458 kiel Okerytho, Vykerytho. en 1344 ĝi fariĝis posedaĵo de la familio Kölcsey donacita de reĝo Ludoviko la 1-a.
Ĝi estis vendita en 1352 al la familio Domahidy, kiu restis posedanto de la vilaĝo en la 15-16-aj jarcentoj. En 1399 apud ili aperis la familio Csaholyi okupanta duonon de la vilaĝo, en 1423 la familio Báthory, en 1448 la familio Lónyay, en 1515 Tamás Ungai Hajas, en 1517 Ferenc kaj Imre Guthy, en 1562 Ferenc Suhó kaj János Sukán, en 1624 György Kürti Pogrányi, en 1630 Zsófia Csapy kaj Imre Mosdossy, en 1642 János Laskay, en 1717 Sándor Viszocsányi, en 1729 Sándor Jékey, en 1750 Sándor kaj György Nagy ricevis partojn ĉi tie. Meze de la 15-a jarcento ĝi konsistis el du vilaĝopartoj: Suba kaj Supera, respektive Malnova kaj Nova Ököritó, sed la malnova parto ĝis 1573 senhomiĝis.
En la 18-a jarcento la setlejon akiris la familioj barono Barkóczy, Szuhányi, Lukácsy, Ilosvay, Kállay, Becsky, Szentmarjai kaj Mátay, kaj ĝi restis la ilia ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Pro la kaoso en la 17-a jarcento kaj pro la pesto laŭ la buŝa tradicio preskaŭ plene senhomiĝis la vilaĝo, la restintaj malmultaj loĝantoj vivis en terkabanoj, kaj timante pro militoj ili devis iri al vilaĝo Mácsa, kie ĝis la malapero de la minacoj ili povis kaŝi sin en kavoloĝejoj. La unuaj armeaj potokoloj de departemento Szatmár inter 1782–85 verŝajne jam pri la reviviĝinta vilaĝo skribis, ke ĝiaj herbejoj marĉiĝis kaj la vojo tra Porcsalma al Csenger fariĝis neirebla dum la inundo de Szamos. Pro la inundoj de la rivero cetere la vilaĝo plurfoje translokiĝis.
En la Geogrfia Vortaro de Elek Fényes notis ĝin hungara vilaĝo kun 900 geloĝantoj apud la rivero Szamos en dapertemento Szatmár. Kun enorme fekunda kamparo kaj tre multe da fojno kreskanta sur la marĉo de Ecsed; en la 18-a jarcento cetere la vilaĝo apartenis al bieno de Ecsed. Laŭ la Monografio de departemento Szatmár: la etvilaĝo nomata Ökörító (Szatmárökörító) situanta ĉe la marĉo de Ecsed, havas 277 domojn, en kiuj vivas 1826 geloĝantoj; ĝi havis ŝindo- kaj betonfabrikojn, vapormuelejon, ekonomian kooperativon. Al la pli gravaj posedantoj apartenis barono Sándor Uray, familioj Kende, Szőke kaj Németh, kiu konstruigis ĉi tie ankaŭ novan nobeldomon apud la malnova.
La kamparo de la vilaĝo ampleksis 5223 arpentojn kun la fruktoĝardenoj de Dankakert, Gerecekert, Telekszeg kaj kun la farmoj Mácsa kaj Pusztalak. Farmon Pusztalak posedis barono Sándor Uray, lia kuzo Lajos Újfalussy luis kaj loĝis la kastelon konstruitan ĉirkaŭ 1850 far barono Endre Uray. La riĉecon de la familio fidele spegulas la artkolektaĵo: la valoregaj prajapanaj porcelanoj, empiraj mebloj kaj horloĝo; la malnovaj familiaj armiloj, unu juvelskatolo, kiu estas "eminenta laboraĵo de kapito" el 1848, la 1500-voluma biblioteko de verkoj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. (Farmo Mácsa iam estis memstara vilaĝo, ĝia nomo havis en 1344 Mache, en 1458 Macha formojn.
En 1238 la familio Kölcsey ricevis ĝin de reĝo Adalberto la 4-a, la familio Csaholyi en 1399 okupis ĝin, la loĝantoj estis portataj al Kocsord kaj Györtelek, kiujn vilaĝojn tiutempe oni plenloĝigis. Mácsa restis pusto ĝis la 17-a jarcento havante la saman sorton kiel Ököritó. Poste ĝi reviviĝis kaj supozeble pro la pesto en 1709 ĝi denove senhomiĝis. Tamen komence de la 20-a jarcento ĝi estis notita kiel grandloĝantara farmo kun 66 personoj.)

Fülpös:
Jam en la 15-a jarcento ĝi aperas en la formo Philpes. La nomon supozeble ĝi gajnis de la iama posedanto Fylep comes, kiu estis registrita kiel posedanto en 1272. La dinastio Fülpösy de mezo de la 14-a jarcento ĝis mezo de la 16-a jarcento posedis la vilaĝon; en la 15-a jarcento ĝi kunposedis tiun kun la familioj Kállay kaj Báthori. En 1650 ĝi kalkuliĝis senhomejo, tamen verŝajne ĝi estis loĝata, ĉar en 1662 la germana fortikaĵgardistaro en Szatmár kaŭzis al ĝi damaĝon de 1000 forintoj, tiel plene pereigante ĝin. En la 17-a jarcento ankau la familioj Peley, Uray kaj Kende havis posedaĵon en ĝi.
En la 17-18-aj jarcentoj kaj unua duono de la 19-a jarcento ni trovas ĝin en la manoj de familioj Ilosvay, Tolnay kaj Losonczy, poste ĝi ne havis pli gravan bienposedanton, ĝis fariĝis karakterize etnobela vilaĝo. De la unuaj armeaj priskribantoj de departemento Szatmár ni scias, ke apud Szamos, kiu ofte faris la vojojn neireblaj, kaze de granda superakvo oni devis iri dum tri kvaronhoroj tra Daróc al Ököritó, kiu situis cetere nur kelkajn minutojn. Arbaron ili ne vidis, la herbejoj estis sekaj. En sia Geografia Vortaro Elek Fényes notis jenon pri ĝi: hungara vilaĝo en departemento Szatmár apud Szamos, kun 266 geloĝantoj. Ĝian malvastan kamparon inundo damaĝadas, kiu cetere estas tre fekunda. Fülpös estas menciata en la Monografio de departemento Szatmár kiel hungara etvilaĝo sur la dekstra bordo de Szamos, kun 67 domoj kaj 408 loĝantoj. Kamparo 728 arpentoj, ĉi tie kuŝis en la 15-a jarcento ankaŭ agro de Farnas.
Lokhistoriaj interesaĵoj: La nomon de Ököritó ekkonis en 1910 preskaŭ la tuta mondo pro la terura incendio: la unuan tagon de pasko estis aranĝata granda balo en pajlotegita fojnejo, kies pordegon oni ŝlosis por ke ne povu eniri tiuj, kiuj ne pagis. En la vervo de dancado iu batfaligis la pterollampon, kaj la fojnejo enflamiĝis. La panikantaj gejunuloj tretante unu la alian fuĝis, sed nur malmultaj sukcesis eliri. Gejunuloj ne nur de Szatmárököritó, sed multaj el la gejunuloj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj pereis en la incendio. Pri tio verkis studon Zsigmond Móricz en Nyugat ('Okcidento') la 16-an de aprilo 1910. Jenőné Németh eternigis en sia romano "La torĉo" la memoron de la incendio postulinta 312 vivojn. Ŝi ekhavis meritojn savante la viktimojn el la brulego.
Ŝi kreis artistan salonon en sia hejmo, gastis ĉe ŝi verkistoj Miklós kaj András Domahidy, László Cs. Szabó; komponistoj kaj popolkanto-kolektantoj Jenő Huszka, Pongrácz Kacsóh, Ákos Butykay. (Kiel honora vilaĝano ŝi ripozas en la tombejo de Ököritó, signita kun popolarte ĉizita lignokolono.) Lili Németh, kolektantino de popolaj kantoj dancoj, koreografino de la Torenta danco kaj fondintino de la ensemblo naskiĝis en 1902 en Ököritó, mortis en 1972 en Budapeŝto. En 1937 ŝi fondis la dancensemblon Perla Ĉapelbukedeto, la postan Torentan Danc-Unuiĝon de Szatmárököritó.

Vidindaĵoj:
En la parto Fülpös, Árpád u. 25. staras la artmemoraĵ-karaktera reformita preĝejo. La ununava preĝejo kun korbarka, ferma muro estas konstruita en 1834 en klasicisma stilo, la malaltan, frontonan turon ĝi gajnis en 1895. La interno estas tre simpla, la lignoplafono senornama, meze inter girlando estas tabulo kun la jarcifero MDCCCXCVII (1897); la ekipaĵo plejparte devenas el la 18-a jarcento. En la parto Ököritó, Kossuth u. 87. troviĝas la artmemoraĵ-karatera reformita preĝejo konstruita en 1804 laŭ malfru-baroka stilo. En 1790 staris ligna preĝejo sur la loko de la nuna ŝtonpreĝejo kun arka fermomuro. Meze de la sud-okcidenta flanko la alta turo estis konstruata en 1936, kiam oni vastigis la tutan preĝejon.
Sur la ebena plafono videblas ovala surskribo, ĉe la malpli longa flanko sur 2–2 dikaj kolonoj kuŝas du balkonoj. Iam ĝi havis ankaŭ jupan ligno-sonorilegingon kun galerio kaj kvar turidoj, kiun oni malkonstruis en 1894, la malpli granda sonorilegingo konstruita el ĝia materialo servis ĝis 1935. La reformita paroĥejo (Kossuth u. 89.) konstruita komence de la 19-a jarcento, same estas artmemoraĵ-karaktera. La iama nobeldomo Németh estas konstruita komence de la 19-a jarcento, teretaĝa kun dukolona, fermita verando kaj suprenira ŝtuparo, nun estas sidejo de entrepreno. En la vilaĝocentro videblas la memorkolono al la incendio la 27-an de marto 1910. Samloke ĝi staras, kie la forbrulinta fojnejo.


Tiszafüred

Tiszafüred, havanta 15000 loĝantojn, situas sur la bordo de la Tisza, rande de Hortobágy. La riverego Tisza ankaŭ ĉiam havis gravan rolon en la vivo de la urbo.
Tiszafüred estas la plej granda loĝloko kaj turisma centro de la Tisza-laga regiono. La urbo kaj sia ĉirkuaĵo estas favorata ripozejo kaj ĝi garantias trankvilecon por la gastoj, kiuj sopiras la kvietan belnaturon.
La vizitantoj tie ĉi havas eblecon por rajdi kaj partopreni rajdajn kaj biciklajn ekskursojn apude de la Tisza.
Kiuj unufoje admiras ĉi tiun pitoreskan naturon, tiuj enamiĝinte de jaro ĝis jaro revenas ĉi tien.
Apud la Tiso nia urbo havas alian grandan trezoron, la termoakvon, la turistojn atendas ankaŭ la termalbanejo, en kiu troveblas naĝbaseno, strandbaseno kaj kovrita termostrando, kies 39 grada alkala-hidrogena-karbonata akvo eminente taŭgas por regenerigi kaj kontraŭ diversaj movorganaj, reŭmatologiaj malsanoj.
Pri la tranoktejoj por la gastoj zorgas unu belega riverborda hotelo, familecaj pensionoj, altnivelaj kampingoj kaj la privatsferaj loĝejoj.
La interesiĝantoj pri la popolkulturo povas ekkonatiĝi kun multe da jaroj fama potfaristeco de Tiszaüred, oni povas spekti la Muzeon "Kiss Pál" kaj la regiona dom-muzeon "Nyúzó Gáspár".
Ankaŭ nuntempe funkcias en nia urbo du famkonataj potfaristaj metiejoj. La tiefaritaj folklorartaĵoj gardas la belan memoron pri la ripoztempo, pasigita ĉi tie.
La favora situo de la urbo ebligas por la turistoj ke ili povu ekkoni ankaŭ la kuriozaĵojn de la ĉirkaŭaĵo.
Apud la koloraj programoj ĉiun elkore atendas la plej granda fiŝkaptista paradizo de Hungario!

Reen